Pasis jam kvin jaroj post la milito en Kosovo, kiam la serba ŝtato terorigis etnajn albanojn, kiuj konsistigas 90 % de la loĝantaro. Oni apenaŭ kuracis la vundojn – kelkdekmilojn da domoj detruitaj kaj bruligitaj; entreprenoj, sociaj servoj paralizitaj; miloj da homoj perditaj aŭ enprizonigitaj en Serbio – kiam videblis dum marto en la televido ĉiuj indikoj pri nova milito. Kial?
Politikaj analizistoj, studinte kondiĉojn en Kosovo, asertas, ke eksplodas problemoj ĝis nun akumuliĝantaj post la milito. Ne temas nun pri interetna batalo sed ĉefe pri reago kontraŭ la mis- kaj fuŝ-administrado de la registaro, t.n. UNMIK, starigita en Kosovo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Seniluziiĝas la popolo en lando, kie loke kaj demokratie elektitaj instancoj apenaŭ influas. Tiel pri polico, financo, ekonomio, eksteraj rilatoj, juraj aferoj kaj defendo respondecas ekskluzive UNMIK, kiu arogante kondutas kontraŭ lokaj institucioj kaj gvidantoj de Kosovo.
Argumenteblas, ke UNMIK apenaŭ kompetentas rilate solvon de krimoj, evoluon ekonomian, privatigon, administradon de publikaj entreprenoj: notindas ankaŭ korupteco. Enlandaj instancoj sentas sin humiligataj: UNMIK, ekzemple, rifuzis akcepti rezoluciojn de la parlamento de Kosovo rilate anekson de tero al Makedonio kaj aboli leĝojn de eksa Jugoslavio bremsantajn privatigon kaj eniron de fremdaj investoj en Kosovon. Krome regas en Kosovo amasa senlaboreco (en Mitrovica 80 %).
UNMIK toleris, ke eniru Kosovon miloj da serbaj sekretaj agentoj, kiuj provokas, sabotas, murdas kaj terorigas, eksplodigante bombojn. Devis forlasi siajn hejmojn 2500 familioj de etnaj albanoj en norda Mitrovica: okupis la domojn inspektistoj de la serba sekreta servo. Aliflanke la albana gvidantaro indiferentas kaj nur jesas al decidoj kaj agoj de UNMIK, kies lasta administranto, Harri Holkeri, en dialogoj kun internaciaj institucioj aŭ kun registoj de Serbio, ne petas, ke akompanu lin gvidantoj de Kosovo.
Ĉio ĉi baziĝas sur la t.n. rezolucio 1244 de UN, laŭ kiu Kosovo plurestas sub suvereneco de Serbio kaj Montenegro. Tamen kredeble la problemoj ĉesus, se albanoj posedus povojn; se ekzemple la defendaj trupoj de Kosovo (TMK) rajtus interveni; kaj same la kosova polica servo SHPK. Sed UNMIK ne permesas al TMK uzi ion alian ol ŝovelilojn kaj balailojn, kaj albanaj policistoj ne rajtas aresti.
Sendube la lastaj tumultoj mesaĝis al internaciaj instancoj, ke ne eblos preteratenti la problemon pri la statuso de Kosovo. Albanoj, ne plu fidantaj instancojn en kaj ekster Kosovo, ne plu kredas, ke Kosovo disvolviĝos sendependa kaj libera: ili malvolas resti sub serba jugo. Tial albanoj postulas, ke oni difinu plej urĝe por Kosovo sendependecon. Nur tiam enradikiĝos en la regiono paco kaj stabileco.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004 |