„Kiam mi fuĝis el la infanaĝo, sufokiĝis mia feliĉo en la fremdejo. Kiam mi estis en la geto, rigidiĝis, frostiĝis mia koro en kela kaŝejo. Mi, postvivantino de la hororo, skribas el vortoj vivon.”
Rose Ausländer naskiĝis en juda familio la 11an de majo 1901 en Ĉernovcy, la ĉefurbo de tiutempe aŭstra kronlando Bukovina. En 1918, post nelonga okupado de la lando fare de rusaj milittrupoj, kio kaŭzis fuĝon de la familio de Rose al Vieno, Bukovina ekapartenis al Rumanio. Reveninte al Ĉernovcy, Rose ekstudis literatursciencon kaj filozofion. Tiam influis ŝin Spinoza, Platono, Freŭdo, Brunner ktp.
Kiam la patro de Rose mortis, la familio decidis, ke ŝi migru al Usono, kie loĝis iliaj parencoj. Rose kaj Ignaz Ausländer, geedziĝintaj en 1923, en 1921 forveturis trans la oceano. Ŝi laboris en germanlingva gazeta eldonejo (kiu interalie publikigis ŝiajn poemojn) kaj en iu novjorka banko. Post la divorco ŝi reiris al Ĉernovcy, kie ŝi laboris por lokaj gazetoj kaj flegis la malsanan patrinon. Meze de la 30aj jaroj tie ne plu povis aperi germanlingvaj gazetoj. Do Rose perdis sian laborlokon. En la sekvaj jaroj ŝi instruis la anglan, oficis kiel sekretariino kaj fine kiel laboristino en kemia fabriko. Malgraŭ ĉio, en 1939 tamen aperis ŝia unua poemkolekto La ĉielarko, kiu kompreneble ne povis trovi multajn legantojn. En 1941 faŝistoj invadis la urbon, masakrante judojn. La poetino kun la patrino sukcesis postvivi la nazian regadon en diversaj kaŝejoj. Nur la retiriĝo en la literaturon kaj filozofion donis fortojn por ĝisvivi la liberiĝon.
Kiam en 1944 rusaj trupoj transprenis la urbon, la judoj ne sentis sin liberaj. Oni konsideris ilin germanoj kaj minacis ekzili en Siberion. En 1946 Rose Ausländer denove iris al Usono kaj tie laboris precipe kiel tradukistino. Post morto de la patrino en 1947 ŝi suferis daŭran korpan kaj psikan ŝokon. Sekve de tiu perdo ŝi dum pluraj jaroj ne plu estis kapabla krei germanlingve kaj verkis nur angle. En Usono ŝi ne sentis sin hejme. Vojaĝante tra Eŭropo en 1957, kien ŝi definitive revenis en 1964, Rose renkontis Paul Celan. Li kondukis ŝin en la modernan germanan literaturon. Influita de ĉi sperto, ŝi reekuzis la germanan kaj samtempe plene ŝanĝis stilon de siaj poemoj. Poste ŝi fervore verkadis malgraŭ nur fojfoja publikigo en gazetoj. En 1965 aperis ŝia dua libro Blinda somero. En 1971 ŝi ekloĝis en „Nelly-Sachs-Haus” de juda komunumo en Düsseldorf, kiun ŝi, malsana, ekde 1978 ne plu forlasis. Ŝia vivo koncentriĝis je la krea agado, al vorta lukto kontraŭ la fizika estingiĝo.
En Eŭropo pli kreskis interesiĝo pri ŝia aparta poezia lingvaĵo. Ŝiaj poemoj penetris vastan publikon, ŝi estis menciata kaj premiata. Post multaj libroeldonoj en diversaj lokoj, la renoma entrepreno S. Fischer eldonis ŝian okvoluman kompletan verkaron. Rose Ausländer mortis la 3an de januaro 1988.
La temoj de ŝiaj poemoj – ŝia verkaro konsistas preskaŭ nur el poemoj – estis prenitaj precipe el la propra juneca sperto, el la tempo de persekutado kaj el la kvazaŭ ermita situacio de la maljunulejo. Centre estas emfazo de signifo de la vorto. Pri la vivoranda ekzistado dum la persekutado, ŝi omaĝe skribis: „Skribi estis vivi. Postvivi.” Tio same validas ankaŭ por ŝiaj lastaj jaroj. Vivofine la poemoj eĉ pli densiĝis, reduktiĝis ĝis la esenca kerno kaj atingis altan gradon de la ekstera simpleco lige kun la interna riĉeco: signo de alta arto.
Rose Ausländer devige kaj memvole okupiĝis pri diversaj lingvoj. Esperanton ŝi ne menciis, sed en ŝiajn poemojn estas plektita „nia” idealo: la espero. Jen ŝia koncepto pri espero en la samtitola poemo:
Kiu esperas,
estas juna.
Kiu povus spiri
sen espero,
ke ankaŭ estonte
rozoj sin malfermas,
amovorto
la timon supervivas.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004 |