MONATO

Sporto

SPORTO

Multvizaĝa futbalo

Legantoj de MONATO sendube rekonas Proteon kiel duondio, kiu, en la greka mitologio, povis alpreni ĉiajn formojn. Tamen eble ne ĉiuj konscias, ke tiu rimarkinda trajto estas trovebla ankaŭ ĉe multaj sportoj. Kiel Proteo, ili kapablas transformi sin laŭ aspekto, grado de streĉo aŭ perforto (ekde kruda ĝis milda kaj inverse). Tio okazas precipe kiam la sporto disvastiĝas ekster sia devenlando kaj transiras landlimojn kaj oceanojn.

Ekzemple ni prenu la plej popularan sporton – futbalon. La origino de ĉi tiu ludo estas neklara. Kelkaj fakuloj asertas, ke ĝi devenas de ritoj, praktikataj en antikva Egiptio; aliaj, ke ĝi reprezentas simbolan ĉasadon. Iujn sportajn movojn, similajn al la nunaj futbalaj, oni praktikis ankaŭ en antikvaj Ĉinio, Grekio kaj Romio. Sed ŝajnas, ke la hodiaŭa formo de futbalo aperis en Britio. En la mezepoka Anglio ĝi estis sufiĉe tumulta kaj kruda surstrata ludo. En 1424 la reĝo Jakobo la 1a per parlamenta akto malpermesis ĝin pro tio, ke ĝi malhelpas praktikadon de arkopafado, kiu estis pli utila por la ŝtato. En Skotlando dimanĉaj matĉoj estis dum longa tempo malpermesitaj pro la religia signifo de la tago kaj la leĝa devigo regule partopreni mesojn.

Kvankam tutmonde estas ludata tradicia futbalo, praktikata de anoj de la Internacia Futbala Asocio (FIFA), en kelkaj landoj oni preferas loke inventitan sporton, kiu same nomiĝas „futbalo”, sed havas tute malsamajn regulojn. Por alilandanoj la usona futbalo iom similas ŝakon, ludatan sur vasta kampo. Tie alternas kelkaj minutoj de rapida kurado kun vigla agado kaj paŭzoj, dum kiuj ĉiu teamo kuniĝas en streĉa diskuto de la sekva movo. Tia alternado sekvas dum la tuta matĉo, do la efektiva ludtempo estas kurioze mallonga, kvankam la spektaklo entute, inkluzive de prezentiĝoj de muzikistoj kaj kuraĝigaj dancistinoj, daŭras pli longe, ol tipa FIFA-matĉo. Malkiel alilandaj futbalistoj, la usonaj portas kaskojn kaj remburitajn protektaĵojn. Adeptoj de FIFA-futbalo plejofte trovas la usonan futbalon enua pro la konstantaj paŭzoj. Parenteze, la eŭropa futbalo estas ja praktikata en Usono, sed tie ĝi estas ludo precipe por malgrandaj knabinoj – fakto, kiu certe surprizos nefakulojn.

Kontraste, en Aŭstralio futbalistoj ludas sen korpa protekto, kvankam ankaŭ ilia sporto estas danĝera. Pro la varmeco ilia vesto estas minimuma: maldika ĉemizo kaj pantaloneto. Ilia futbalo okazas sur ovala kampo kun duoblaj golujoj, kaj ties reguloj ŝajnas esti same minimumaj kiel la vesto de la ludantoj. La aŭstralia futbalo permesas uzadon de manoj kaj piedoj.

Plia „protea” ludo nomiĝas lacrosse [lakrós], kaj originas el Kanado, kie ĝi estas praktikata de fortaj viroj. Oni ludas ĝin sur kampo kun du golujoj. La ludantoj kaptas kaj ĵetas la pilkon per ilo simila al fiŝreto sur forkiĝita stango. Ĝia signifo estis religia, kaj, antaŭ jarcentoj, ankaŭ per ĝi oni trejnis la virojn por milito. Ofte ludantoj estis grave vunditaj aŭ eĉ mortigitaj. Dum la ekzisto de la Brita Imperio lacrosse estis enkondukita en Anglio, sed tie, ĝi estis ludata precipe de knabinoj en ekskluzivaj pensionaj lernejoj. Nun lacrosse ne plu estas praktikata en Anglio.

Kaj certe oni ne povas pretermencii la rugbeon – plej proksiman fraton de la tradicia futbalo. Laŭ la legendo rugbeo naskiĝis jene: en samtitola angla urbo iam okazis futbala matĉo, kadre de kiu unu el la ludantoj subite kaptis la pilkon per la manoj kaj ekkuris kun ĝi al rivala golujo. Reage al protestoj la lokaj futbalistoj deklaris: „En nia urbo licas uzi manojn!” De tiam rugbeo ekevoluis memstare. Nun ĝi diferenciĝas de futbalo preskaŭ per ĉio: altega golujo, melon-forma pilko, kvanto de ludantoj surkampe, permesiteco de sufiĉe krudaj (nepunataj) faŭloj.

Do oni povas vidi, kiom forte povas malsimili unu disde la aliaj nunaj specoj de futbalo kiuj, plej verŝajne, havis unu-saman prapatron.

Garbhan MACAOIDH/gla

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004