Francio balotis la 21an kaj la 28an de marto. Ĝi ŝanĝis siajn regionajn reprezentantojn, la „regionajn konsilantojn”, kaj parton de la departementaj reprezentantoj, la „ĝeneralajn konsilantojn”.
Laŭ opinio-sondoj, malmultaj homoj intencis voĉdoni. Sed la partopreno kreskis je pli ol 4 %, kaj la regionaj registaroj, antaŭe en la manoj de dekstruloj, estis kaptitaj de maldekstruloj. Post la dua baloto oni anoncis, ke la dekstraj partioj, antaŭe regintaj 14 el la 22 regionoj, konservis nur unu. Tiel, kun 50 % de la voĉoj por maldekstraj partioj, Francio refariĝis „ruĝeta”, kiel antaŭ aprilo 2001, kiam okazis elekto de prezidanto. Ĉi-jare la partio de prezidanto Chirac rikoltis nur 37 % de la voĉoj, kaj la naciista partio de Le Pen 13 %.
Perdinte 13 regionojn kaj tiom da voĉdonintoj, la franca ĉefministro Raffarin demisiis. La prezidanto tuj reelektis lin ĉefministro. Chirac, en intervjuo al la nacia televido, diris, ke li „bone aŭdis la mesaĝon de la francoj”, kvazaŭ li malaprobus la antaŭan registaron de Raffarin – kiun li ĵus reelektis ĉefministro.
Ne nur Raffarin retrovis ministran postenon en la nova registaro. Estis aliaj: eĉ revenis eksministro Donnedieu de Vabres, kiu demisiis antaŭ du jaroj. Tial la decido de „suverena popolo” apenaŭ estas obeata: kial konservi en la registaro homojn, kiujn la voĉdonintoj forĵetis nur kelkajn tagojn antaŭe?
Sed tiel, pro la ĵusaj balotoj, Francio, kreinto de t.n. kunvivado inter prezidanto el unu partio kaj ĉefministro el kontraŭa (Chirac/Jospin, Mitterrand/Chirac), nun inventis kunvivadon inter regionoj el unu partio kaj centra povo el kontraŭa. Dum dekstraj partioj regas la prezidantecon, la registaron, la konstitucian kortumon kaj la superan konsilion pri informiloj, la regionojn kaj departementojn regas maldekstraj partioj.
Tamen la balotoj pozitive interpreteblas. Bone estas, ke pli da homoj voĉdonis: la francoj evidente ne tute turnis sin for de politikaj aferoj. Notindas ankaŭ malkresketo de la naciista partio de Le Pen. Povas esti, ke la francoj komencas laciĝi pro la senĉesaj disputoj ene de la partio, taksante ĝin senestonteca. Kaj fine la fiasko de opinio-sondoj: klare estas, ke la francoj ne volas esti gvidataj de sondistoj kaj aliaj politikistidoj, sed deziras formi proprajn opiniojn. Nova emo tia por publikaj aferoj eble malfermos vojon al demokratio renovigita.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004 |