MONATO

Ekonomio

OPINIO

Kien evoluas la mondo?

En Ĉeĥio, post la t.n. „velura revolucio”, multaj homoj kredis, ke ĉio evoluos en pli kaj pli bona direkto. Iuj vere riĉiĝis kaj ekposedis havaĵon tiom grandan, ke ili ne scias kion fari per ĝi. Kontraste, multaj ordinaraj homoj estas seniluziigitaj. Oni atendis rapidan pliboniĝon, sed ĝi ne venis kaj ne venas. Dum jaroj oni diras „ni jam eksaltas de la fundo”, sed la situacio nemulte ŝanĝiĝas.

Du trionoj de la dungitoj havas mezuman monatenspezon, sed multaj restas profunde sub tiu mezumo. La senlaboreco kreskas. Nur malmultaj kredas la asertojn, ke la situacio pliboniĝos kaj malaltiĝos la entreprenaj impostoj. Onidire oni produktos pli multe kaj dungos pli da laboruloj. Sed en la merkato estas sufiĉe da varoj. Kiucele oni produktus pli? Nun oni kredigas al la homoj, ke la aliĝo al Eŭropa Unio (EU) alportos ian miraklon. Ĉu vere?

Ni rigardu kiel aspektas la cetera mondo. Parolante pri tutmondiĝo ni vidas, ke unu el la sekvoj estas ekstrema malegaleco. Kresko de laborproduktiveco en evoluintaj landoj estas akompanata de amasa senlaboreco. Eĉ la ĝisnunaj EU-landoj, al kiuj Ĉeĥio aliĝis, ne fartas bone. Oni klopodas malkonstrui socialajn rajtojn kaj leĝojn protektantajn laboriston. La salajroj malkreskas kaj la profitoj plialtiĝas.

En Usono kaj en multaj landoj de okcidenta Eŭropo daŭras drasta malaltiĝo de minimumaj salajroj. Ĉeĥaj entreprenistoj diras, ke ili ne povas pagi eĉ la minimuman monatan salajron de 7000 kronoj (en aprilo 2004: 216 eŭroj). Supernaciaj kompanioj englutas niajn malgrandajn. Tio ĉiufoje signifas perdon de laboro, ne nur por la laboristoj sed ankaŭ por la gvidanta dungitaro.

La salajraj misproporcioj estas plej grandaj en Usono kaj en Britio, la landoj kiuj unue „malreguligis” sian labormerkaton. Novaj laborpostenoj plejofte estiĝas en la servo-industrio, kie la salajroj estas plej malaltaj. En la lastaj jaroj la profitoj de firmaoj kreskas je ducifera procento kaj oni atendas pluan grandan plialtiĝon.

La tutmonda evoluo ne montras ion esperindan. Laŭ statistikoj pli ol unu miliardo da homoj devas vivteni sin per unu dolaro tage kaj tri miliardoj per malpli ol du dolaroj tage. Kontraŭe la 225 plej riĉaj homoj regas havon egalan al jara enspezo de preskaŭ duono (47 %) de la monda homaro. La tri plej riĉaj homoj de la mondo posedas pli ol la 600 milionoj da homoj en la plej malriĉaj landoj.

Dividendojn (la parton de la entreprena profito elpagatan al la akciuloj) oni povas plialtigi nur per malaltigo de kostoj, t.e. precipe per malaltigo de salajrokostoj. Oni parolas pri restrukturado kaj sveltigado, sed tio signifas maldungadon por unuj kaj malaltigadon de la salajroj por la restantaj. Ĉi tio kaŭzas por laboruloj grandan psikan ŝarĝon. La rezulto estas jena: ĉiam pli malgranda nombro da homoj kun malaltaj salajroj produktos pli da varoj. Ju pli malgranda nombro da homoj partoprenos en produktado, des pli granda estos la nombro de senlaboruloj. Ĉu tiu malgranda nombro da laborantaj homoj povos vivteni la senlaborulojn? Kaj ankoraŭ alia interrilato: ĉu la riĉuloj povos konsumi ĉion produktatan? Kiom konsumos la malalte pagataj homoj kaj senlaboruloj? Kaj ĉu neeblo vendi la produktitajn varojn ne kaŭzos pluan maldungadon?

En ĉi tiu kunteksto menciendas la kvina ministro-konferenco de Monda Organizaĵo pri Komerco (de la 10a ĝis la 14a de septembro 2003 en Cancún [kankún], Meksiko). La traktadoj malsukcesis, ĉar la procedo de komerca liberigado proponita de Okcidento estas unudirekta. Ĝi subtenas eksporton de subvenciitaj nutraĵoj en la landojn de la tria mondo kaj bremsas importon en okcidentajn landojn. La terkulturistaj enspezoj en Japanio konsistas je 63 % el subvencioj, en EU je 40 %, en Usono je 23 % kaj en Kanado je 18 %. La subvencio por unu terkulturisto en Usono atingas 20 803 dolarojn kaj en EU 16 028 dolarojn. Aliflanke, terkulturisto en la tria mondo devas vivi per enspezo de 500 dolaroj jare.

Ĉu tiuj, kiuj grandparte posedas la planedon, komencos rezoni prudente? Ĉu ili iom rezignos pri siaj profitoj por ebligi al la malriĉa plimulto dece vivi aŭ ĉu ili daŭrigos en sia ĝisnuna politiko kaj proksimigos la mondon al la rando de abismo?

Josef MENDL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004