Pro la streĉita rilato inter Israelo kaj Eŭropa Unio (EU) kaj pro kreskanta antisemitismo en Eŭropo pluraj judaj premgrupoj malfermis reprezentejojn en Bruselo.
Simone Rodan, la ĝenerala sekretario de Med Bridge, ne-registara organizaĵo (NRO), kiu inaŭguris oficejon en Bruselo, diris: „Ni volas, ke eŭropanoj pli bone komprenu la kompleksecon de Proksima Oriento.” Med Bridge ne perceptas sin pura por-israela lobigrupo, sed volas unuavice fortigi ĉiujn demokratajn poziciojn en la regiono.
La unua granda iniciato de Med Bridge nomiĝis Momento por paco. Dum oktobro 2003 alvenis 160 parlamentanoj el 27 eŭropaj ŝtatoj en Proksima Oriento kaj renkontiĝis kun la jordana reĝo Abdullah, israela ĉefministro Sharon kaj palestinaj aŭtoritatoj. „Tio estis klasika edukvojaĝo, dum kiu multaj temoj estis diskutataj kaj informoj interŝanĝataj”, klarigas s-ino Rodan.
Ĝis antaŭ du jaroj ne ekzistis unu lobia reprezentejo en Bruselo, kiu engaĝiĝis por judaj aŭ israelaj interesoj. Tamen krom Med Bridge ekaktivis en Bruselo Europe Near-East Forum (ENF) kaj American Jewish Committee (AJC). La lobia laboro enhavas unuavice kontaktojn kun eŭropaj kaj naciaj parlamentanoj, sed ankaŭ kun la gazetaro, kun EU-institucioj, NRO-j kaj ambasadoj. La iloj estas vojaĝoj, fakdiskutoj, seminarioj kaj eldonaĵoj – la samaj lobi- kaj inform-metodoj, kiujn aplikas ankaŭ aliaj reprezentejoj en Bruselo – nur la temaro estas nova.
Eŭropskala enketo montris antaŭ nelonge, ke antisemitaj tendencoj kreskas en Eŭropo. Malgraŭ pliiĝanta antipatio kontraŭ eŭropaj judoj, Eŭropo mem ne estas antisemita. Oni nenion dramigu, sed trankvile alfrontu la danĝeron, ĉar multaj judoj serioze pripensas, ĉu ili ankoraŭ povas resti en Eŭropo, opinias Jason Isaacson, la ĝenerala direktoro de AJC.
Willi Görlach, la estro de la israel-delegacio de la eŭropa parlamento kaj unu el la plej gravaj partneroj por la juda lobiagado en Bruselo, pozitive prijuĝas la laboron de judaj grupoj en Bruselo. La rilato inter EU kaj Israelo ĉiam estis speciala kaj ne ekzistas alternativo al pli forta kunlaboro, pledas Görlach.
Isaacson esperas, ke lia reprezentejo fariĝos respektata voĉo en la transatlantika dialogo kaj kontribuas al paco en Proksima Oriento. Ankaŭ s-ino Rodan ĝojas pri la unuaj rezultoj: „La partoprenintoj de nia vojaĝo estas dankaj, ĉar 70 % de ili antaŭe ne estis en la regiono. Nun ili disponas pri pli bonaj informoj kaj povas pli bone ordigi faktojn.”
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004 |