MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Konstitucio – ĉu la civitanoj decidu?

Baldaŭ la EU-membroŝtatoj devos interkonsenti pri la teksto de konstitucio, kiu sintezu la regularojn kaj traktatojn de la unio kaj igu ĝin pli agokapabla. La konstitucion ratifu ĉiuj membroŝtatoj.

Sed ĉu tiu ratifo okazu per parlamenta decido aŭ popola referendumo? Tio estas la demando, kiun ekstarigis la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea] per sia decido voĉdonigi la britan popolon pri la EU-konstitucio. Aktualaj enketoj ne antaŭvidas plimulton de britoj, kiu poros la konstitucion.

Dum Irlando kaj Danio tradicie demandas siajn civitanojn pri ĉiuj grandaj EU-temoj, Britio ne kutimas je tiu proceduro (krom unufoje meze de la 70aj jaroj). La decido de Blair estis mezgranda bombo, kiu eksplodis en printempa Bruselo alfrontanta plilarĝigon kaj eŭropajn balotojn.

Marĉandi

La motivoj de Blair estas neklaraj. Estas konate, ke la brita registaro planas referendumon pri la enkonduko de la eŭro. Altranga eŭropa parlamentano ne feliĉas pri la decido de Blair: „Decidi referendumon sen averti siajn eŭropajn kolegojn estas fiaĵo. Verŝajne Tony volas ankoraŭ iomete marĉandi por poste povi sin prezenti al sia popolo kiel savanto de la britaj interesoj kaj tiamaniere certigi, ke ili voĉdonos por la konstitucio, se ili jam tutcerte neos la enkondukon de la eŭro.” Tiamaniere Blair gajnus almenaŭ unu plebisciton.

Blair mem klarigis, ke li volas porti Brition en la koron de Eŭropo por kontraŭstari la eŭroposkeptikismon en sia lando. Tamen li embarasis siajn kontinentajn kolegojn, ĉar nun subtenantoj de rekta demokratio ekdiskutigis en pluraj ŝtatoj referendumon pri la konstitucio. Nederlando, Hispanio kaj Luksemburgo verŝajne voĉdonigos siajn civitanojn. En Pollando kaj Francio ekis vigla disputo. Ankaŭ en Germanio kelkaj politikistoj levis tiun ĉi demandon, sed ne estas referenduma tradicio en la plej granda EU-ŝtato. Se oni demandus la civitanojn, ĉu ili ŝatus mem decidi pri la konstitucio, la rezulto estus tute klara: en Francio kaj Germanio ekzemple ĉirkaŭ 75 % favorus popolan decidon.

Se nova EU-traktato estos akceptita dum junio, ĉiuj 25 membroj havos du jarojn por ratifi, antaŭ ol la konstitucio povos ekvalidi. Sed EU lasis manovroeblojn: brita neo ne aŭtomate signifus entombigon de la ambicia konstitucia projekto, ĉar la EU-gvidantoj permesas al si mem liberecon interkonsentiĝi, se maksimume kvin membroŝtatoj rifuzos la konstitucion. Verŝajne tiam estos duaj voĉdonoj aŭ novaj interkonsentoj. Intertempe restas valida la nuna EU-traktato de Nico.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004