En aranĝo kadre de la forumo de la kulturoj, okazanta en Barcelono inter majo kaj septembro ĉi-jaraj, Jesús Tuson [ĵezús tusón], profesoro pri lingvistiko en la Barcelona Universitato, klarigis, ke oni kalkulas, ke nuntempe en Katalunio ekzistas pli ol 300 parolataj lingvoj, el kiuj jam 150 estas identigitaj, kaj havas t.n. „informantojn”. Tiuj ĉi homoj estas volontuloj-kunlaborantoj de la universitata studgrupo pri minacataj lingvoj kaj kontribuas al programo por observi la staton kaj uzatecon de tiuj ĉi lingvoj.
En 1997 eksterlandaj civitanoj konsistigis 2 % de la kataluna loĝantaro, kaj ilia nombro fariĝis en 2003 – laŭ oficialaj donitaĵoj – 5,70 % danke al regula kresko, kiu antaŭvideble longe daŭros. En Barcelono la nombro de eksterlandanoj superas 10 % de la loĝantaro kaj buntigas la urbon, multe ŝanĝiĝintan en la lasta jardeko. En tiu ĉi mallonga periodo la ses-miliona Katalunio atingis, laŭ la taksoj, simile ampleksan lingvan diversecon, kiel la londona aglomeraĵo, kiu ĝin superas laŭ loĝantaro.
Specialistoj opinias, ke se oni sukcesos konservi ĉi tiun lingvan buntecon, estos pli da ŝancoj por la kataluna. Se tamaziĥton oni ne konfuzos kun arabo kaj ne ĉiujn ekvadoranojn oni konsideros hispanlingvaj, ĉar ili ofte estas keĉuoj, novvenintoj kaj iliaj idoj probable estos pli sentemaj pri la tradicia lingvo de la lando.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004 |