MONATO

Novelo

Tiu tago

Moviĝante de Uralo en la profundon de Siberio, oni malkovras malantaŭ la altaja montĉeno misteran landon, kiu per siaj neĝkovritaj pintoj kunfandiĝas kun la nuboj. Tio estas la Monta Ŝorio. Ankaŭ mi malkovris ĝin iam ...

En la jaro 1948 ĉekistoj1 pelis brutarvagonaron, plenŝtopitan de malliberuloj, en la Kuzbasan2 regionon. Oni eltrajnigis la kompatindulojn ĉe la prizona transsendejo Abagur. Dum la sekva tago oni distribuis la alportitojn en grupojn, kiuj de tie iris piede tra intermontejoj kaj ŝtonaj altebenaĵoj, kovritaj per virga tajgo.

Ankaŭ nia okdekpersona grupo estis pretigata por la etapo: oni elkondukis nin el la zono kaj disdonis la nutraĵon: iom da pano kaj sekan, salitan fiŝon. La komandanto diris: „Unu paŝo dekstren aŭ maldekstren estas konsiderata kiel fuĝo. Ni pafos senaverte.”

Komence ni marŝis en kolonoj po kvin. La vojo iĝis pli kaj pli mallarĝa: ni paŝis triope, poste duope. Kiam ni eniris la tajgon, tie sterniĝis nur padetoj: komence homaj, poste bestaj kaj finfine neniaj. La kolono iĝis ĉeno, ni movis nin anservice. Fuĝo estis neebla ne nur pro la mallarĝeco – tro da armitaj soldatoj gardis nin.

La komandanto marŝis antaŭe kun kompaso kaj mapo, esplorante ĉiun kanjonon. Neatendite en unu el la intermontejoj la vojon baris rivero, defluanta de glaĉero. Ni, la arestitoj, estis embarasitaj: ĉu oni kondukis nin en sakvojon, el kiu ne ekzistas eliro? ...

Sed la komandanto diris kuraĝige: „Homoj! Ne perdu la fidon!” kaj kiel la unua eniris la akvon. Post li enakviĝis la malliberuloj. Tiel la kolono sin trenis supren kontraŭ la glacimalvarma akvofluo. Ĝi moviĝis kvazaŭ surfunde de giganta ŝtona lavkuvo.

Neniu el la arestitoj lamentis, falis, dronis. Ili estis ankoraŭ fortaj. Oni alpelis ilin ĉi tien de la „granda tero”, el malliberejoj en la centro de Ruslando. Antaŭ la fortransporto en Siberion kuracista komisiono en malliberejo „taksis la kvalitojn” de la arestitoj: oni forelektis la maljunulojn, malsanulojn, malfortulojn, kaj por la longa vojaĝo estis elektitaj la plej junaj kaj fortaj, la tiel nomata „kategorio A”.

Ĉe iu montfendo inter du rokoj oni kondukis la etapulojn el la akvo kaj faris bivakon ĉe la bordo. La komandanto denove konsultis la mapon kaj diris: „Nu, jen, ni estas hejme.”

Li montris per fingro al la pinto de monto kaj aldonis: „Ni devas nur surgrimpi ĝin, tie estos la fino de nia marŝado.”

Suprenirinte la monton, ni vidis altebenaĵon, surkreskitan de densa tajgo kaj baritan de ŝtormfaligitaj arboj.

Por transvivi ĉi tie, subteno estis bezonata. Per radiotelefono oni petis helpon. El Kemerovo alflugis helikopteroj, kiuj, ne povante alteriĝi en la tajgo, elĵetis de supre segilojn, hakilojn, panon kaj salitan fiŝon. Ni devis urĝe elhaki en la arbaro alteriĝan kampon por la helikopteroj kaj konstrui ĝis la komenco de la vintro sanitarejon, bakejon, banejon kaj barakon por la divizio. Ni devis establi nian propran malliberejon kun ĉiuj ĝiaj akcesoraĵoj. Ni estis kondamnitaj kaj bone konsciis: se ni ne faros ĉion ĉi – neniu transvivos la venontan vintron.

Ni konstruis ĉion. Krome, ni elhakis arbarvojon, sur kiu la indiĝenaj loĝantoj – ŝorianoj – alkondukis de ie ĉevalojn de la mongola speco. Laŭlonge de la rivero sur la ebenaĵon suprengrimpis traktoro, alportanta generatoron, kiu donis la elektran kurenton. Oni eĉ konstruis malgrandan kinejon. La loko ricevis la nomon Norda Alĵeras. Post nur kelkaj jaroj la malliberejo neniel diferencis de centoj da aliaj.

Ni segis la arbojn kaj flosigis ilin malsupren sur la rivero Alĵeras. Malsupre, en Abagur, aliaj malliberuloj tiris la arbojn el la rivero kaj prilaboris ilin. La prilaboritajn trunkojn oni disveturigis al la karboŝaktoj de Kuzbaslag.3 La karbon el la ŝaktoj elminigis ankaŭ malliberuloj. En tiu regiono tricent mil prizonuloj laboris ĉe arbofaligado kaj en la ŝaktoj de karbominejoj.

Tiu tago estis ordinara labortago. Bato de hakilo kontraŭ peco de relo anoncis la finon de la laboro. Grupetoj, distribuitaj en nia arbarparcelo, kolektiĝis por iri al sia restadejo en Norda Alĵeras. Post kiam la gardistoj kalkulis nin, ni ekmarŝis.

Unufoje semajne oni alportis filmon en la malliberejon. La unuan tagon ĝi estis montrata al deĵorantoj en la prizono kaj al la soldatoj de la divizio. La sekvantan tagon la prizonuloj povis spekti la filmon. Ĉiufoje, kiam la arestitoj sciis, ke ili vespere spektos filmon, ili iom pli frue ĉesis labori kaj je la unua hakilbato senprokraste aperis el la arbaro kaj viciĝis en kolonon. Por pli rapide esti en la prizonejoj, ili foje petis la antaŭajn gardistojn: „Ni kuru!” La gardistoj, sidantaj la tutan tagon ĉe la lignofajro, volonte rekuretis en la tendaron. Se la filmo devis okazi en garnizonejo ĉe la soldatoj, tiam la prizonuloj kuris pro la gardistoj. Tio estis bona kutimo.

Ankaŭ en tiu tago la unua mitraletisto proponis survoje: „Ni kuru, ĉu?”

Sed iu el la malliberulvico ekkriis: „Vi sidis la tutan tagon, sed ni – laboregis! ...”

Tio okazis ne ofte. La soldato minacis per la pugno:

„Nu, atendu, feĉuloj, kiam vi nin petos – ankaŭ ni ne kuros ...”

Nia malliberulbrigado ekmarŝis laŭ la padeto, piedpremita en la profunda neĝo, kiu sekvis la kreston de la montĉeno.

En unu el la ravinoj, preter kiu ni supre marŝis, ni vidis la nigran truon de nia prizonejo sterniĝinta kiel gangrena vundo sur la blanka neĝo. Desupre ĝia timiga internaĵo estis bone videbla. Dufoje tage ni preterpasis ĉi tie, kaj ĉiufoje, kiam ni rigardis en tiun abismon, niaj koroj premiĝis ...

La prizonejo estis konstruita en formo de longa rektangulo. Interne ĝi estis ankoraŭfoje dividita en tri samgrandaj rektanguloj, kies areoj estis facile kontroleblaj de pafistoj. Sur la gvatturoj estis lokitaj grandkalibraj mitraloj. La barakojn oni konstruis paralele al la trapafeblaj strioj: tial en okazo de alarmo ĉiu punkto de la barakoj estis atingebla por la mitraletista pafado.

Kutime la zono estis senhoma: pro la kvardekgrada frosto neniu emis forlasi la barakojn. Sed en tiu tago, paŝante sur la montkresto, ni rimarkis ian moviĝon en la prizono kaj ekaŭdis flanke de ĝi strangan bruon. Supozeble aliaj, pli frue revenintaj brigadoj, faris ĝin. La gardistoj rigidiĝis: bruo en la tajgo, des pli en la prizonejo, aŭguris nenion bonan. Ni komencis malsupreniri de la montoĉeno, kaj la zono malaperis el nia vido. Sed ju pli ni proksimiĝis al ĝi, des pli forta iĝis la bruo.

Ribelo!.. Tio estas ribelo, konkludis ĉiu el ni. Ni sciis: tuj ekkrakos la mitraloj, kaj neniu el la ribelantoj restos viva. Eĉ se iu savos sin portempe malantaŭ la arbotrunkoj, oni poste mortpafos lin ...

Ni akcelis niajn paŝojn, sed suririnte tiun parton de la padeto, de kie ni denove povis vidi la zonon, ni haltis, apenaŭ kredante al niaj okuloj. Ni vidis neimageblajn, absurdajn bildojn: ĝojebriaj malliberuloj interfratiĝis, dancis, ĵetis siajn ĉapojn en la aeron, kriis „Hura!” ...

Estis konsterne observi la histerion de ĝojo tie, kie je mil kilometroj ĉirkaŭe regis nur la morto kaj senlimaj suferoj.

Kio kapablis levi de iliaj dormtabuloj tiujn ĉi malfeliĉulojn, troturmentitajn de la taga laboro? Kio ekscitis kaj entuziasmigis tiun ĉi ŝtoniĝintan, nigran prizonjakularon? Ĉu amnestio?!.. Neeble ... stalina amnestio ne koncernus ĉiujn ... Mondmilito! Jes, certe komenciĝis mondmilito ... Kaj ni iĝos legianoj, kiujn nun bezonas Stalin ... Legianoj, kiuj konas la modernan militteknikon, kiuj en la prizono lernis timi nenion kaj scipovas dormi, starante en kvardekgrada frosto ... Legianoj, kiujn ne timigas la antaŭaj montopintoj, nek la mitraloj malantaŭ iliaj dorsoj.

Unu el la kolono ekkriis: „Ni kuru!” Kaj la soldato kun la mitraleto, kiu antaŭe minacis al la kolono per pugno, ekkuris antaŭen.

Alveninte en la prizono, ni ĉiuj rapidis al la anonctabulo. Tie estis skribite, ke „... je la deka vespere okazos la kunveno, dediĉita al la morto de Stalin ...” La vorto „morto” estis skribita per grandaj dikaj literoj, kaj sub ĝi – la vorto „stalin” minuskle kaj per tiel etaj literoj, ke oni apenaŭ povis ilin legi. Tamen ĉiuj bone sciis, kies morto signifas la vivon, la savon por milionoj ...

Vespere, post la oficiala kunveno, ni kolektiĝis en la kutime malplena klubejo. Ĉiuj estis gaje ekscititaj. Ĝis la dormsignalo ni dancis „Ciganoĉka”4, deklamis versojn de Jesenin5, „La fervojon” de Nekrasov5 kaj „Reviviĝu, Iljiĉ6, rigardu niajn suferojn ...”, versojn, ŝatatajn en la punlaborejo.

Tiel mi memoras tiun tagon, la tagon, kiam mortis la tirano.

12.03.03

1. ĉekistoj: anoj de la ŝtata sekreta polico
2. Kuzbas: karbomineja regiono en la suda Siberio
3. Kuzbaslag: malliberejoj en la kuzbasa regiono
4. Ciganoĉka: rusa kaj cigana popoldanco
5. Jesenin, Nekrasov: rusaj poetoj
6. Iljiĉ: patronomo de Lenin
Lena KARPUNINA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004