MONATO

Ŝerco kaj satiro

Blanka dramo en Bureso

Kurso pri Shakespeare [ŝéjkspia] en la Esperanto-Centro Kvinpetalo (pluraj verkoj en pluraj tradukoj, prezentotaj de kvar personoj kapablaj kompreni la originalojn) komenciĝis en tute neordinara maniero:

Mardon, la 20an de aprilo, kiam mia edzo kaj mi alvenis por fari nian kontribuon al la ŝekspiraĵoj, samtempe alvenis ĝendarma aŭtomobilo, kies du ensidantoj demandis pri Centre Espéranto. Ni indikis la domon kaj tuj sekvis plia veturilo kun kvar ĝendarmoj. Ĉiuj eniris kaj rapide revenis pelante antaŭ si gregon da esperantistoj, ĉasitaj for de siaj matenmanĝoj – kelkaj eĉ ne disponis tempon por surmeti varman veston – ventis kaj pluvetis ekstere.

Oni puŝis nin trans la strateton en la korton de bienisto, kaj bele ornamis la vojon per ruĝ-kaj-blankaj paperĉenoj por bari ĝin kontraŭ ni, la cetera publiko, ŝafoj kaj traktoroj. Neniu kaj nenio proksimiĝu al la domoj de Kvinpetalo! Preskaŭ tuj ili devis remalfermi la efikan barilon por enlasi la fajrobrigadon, kies istoj invadis vestitaj per belaj plastaj rozkoloraj protekto-kompletoj kun maskoj pretaj por traspiro!

Intertempe flugis de lok-al-loko, pli precize de buŝ-al-buŝo, la informo, ke kvinpetalanoj, ges-roj P, eltrajniginte la antaŭan tagon „sian” valizon en Poitiers kaj malferminte ĝin vespere, trovis je sia konsterno ne siajn vestojn, sed tute fremdajn, kaj krome ladan skatolon kun araba surskribo kaj la vorto „Bagdad”. Pli terure ankoraŭ: de sub ĝia kovrilo likis blanka pulvoro! El tio rezultis, ke la valizo „dormis” meze de la ĝardeno – kaj ges-roj P. malmulte.

Do, matene oni estis vokinta la policanojn. Ili kaj la fajrobrigado el la apuda urbeto (12 km) decidis ankaŭ voki specialistojn pri biokemio el Poitiers (35 km). Dum ili tiujn atendis, la ĝendarmoj intervjuis nin ĉiujn surkampe kaj (lerte skribante sen tablo aŭ apogaĵo) ĉion registris. La polico de la franca departemento 86 (Vienne) estas nun pli riĉa je dudeko da nomoj kaj adresoj, eĉ de kelkaj belgaj kaj svisaj!

Ekscito kuras rapide tra malgranda vilaĝo: jam venis ĵurnalisto, kiu ekfotis (kiel faris ankaŭ belga samideanino!), kaj la vilaĝestro kompateme proponis malfermi la urbodomon por doni al ni tegmenton super la kapo. La fajrobrigadestro opiniis tion tro danĝera: oni ne rajtas riski, ke ni transportu bacilojn tra la tuta vilaĝo kaj infektu postajn uzantojn de la urbodomo. Fine, kiam ni jam estis sufiĉe malsekaj kaj demandis nin kiel ni povas mallongigi niajn ŝekspirajn prelegojn, se ni perdos horojn aŭ tagojn – la vilaĝestro ricevis permeson kunigi nin en ne plu uzata lernejo. Li krome sendis kamioneton kun kafo kaj pano por certigi, ke almenaŭ pro sub-nutrado ni ne mortos!

Ges-roj P. tamen estis malpli bonŝancaj: oni „enprizonigis” ilin dum la tuta mateno en granda ruĝa ambulanco de la biokemia brigado, kaj kuracisto (fakte NIA kuracisto, apenaŭ rekonebla sub sia masko, kiu volontulas kiel kuracisto-komandanto de la fajrobrigado kaj kiu ĉe alveno gaje svingis manon al Johano kaj mi) ekzamenadis ilin longe kaj detale.

Eble la fakuloj ĉiuspecaj interkonsiliĝis pri la demando ĉu eksplodigi la suspektigan skatolon aŭ ĉu kuraĝe sed maskite kaj cilindro-dorse ĝin ataki. Bedaŭrinde, nia grego, dankeme konsumante nian kafon, ne spektis la finon de la dramo: post du horoj oni revokis nin al Kvinpetalo kaj anoncis, ke nun ni devos tagmanĝi en la restoracio pro la tutmatena fermiteco de ĝia kuirejo. Kia koincido, ke nia vilaĝestro estas ankaŭ la restoraciestro!

S-ino P. reaperis elĉerpita pro la multaj medicinaj ekzamenoj kaj s-ro P. ricevis la ordonon veturi al Bordeaux la postan tagon por interŝanĝi valizojn kun sinjorino, kiu siavice estis plendinta al la polico pro „ŝtelo” de sia valizo. Ŝi estis revenanta el Parizo, kaj vojaĝanta hejmen al Bordeaux, kiam en Poitiers s-ro P. erare kaptis ŝian anstataŭ sian (samspecan) valizon. En pariza „orienta” butiko nomita „Bagdad” ŝi estis aĉetinta lukumojn!

La raportistoj de niaj du lokaj ĵurnaloj vole-nevole eksciis multon pri Esperanto; kaj la sekvantan tagon iliaj titoloj aspektis sufiĉe allogaj: Bouresse: lukumoj semas panikon kaj la alia: Lukumoj arestitaj en Poitiers.

Helga RAPLEY

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004