MONATO

Novelo

La unua nokto

- Karega Anjo mia, certe ankaŭ vi ne forgesis la memorindan vesperon antaŭ jam pli ol ses jaroj, kiam ni, tiam ankoraŭ preskaŭ infanoj, en solena etoso verkis kaj subskribis kontrakton? Kaj certe ankaŭ vi konservis ĝian tekston en via koro. Mallonga, sed decida ĝi estis: „Ni, Petro kaj Anino, promesas reciproke, ke ni dum la venontaj jaroj dece kaj respekteme interrilatos, gardos puraj niajn korpon kaj animon kaj post konvenatempa geedziĝo restos ĝismorte fidelaj ĉiu al la alia.”

- Jes, karulo Petro, kaj mi aldone volas atentigi vin, ke ni senescepte plenumis la unuan parton de nia promeso malgraŭ nemaloftaj logoj de la korpo, fojaj tentoj de la malĉasta ĉirkaŭmondo, kaj kontraŭ nekompreno kaj mokado de konatoj kaj familianoj.

- Tial, karulino, ni havas hodiaŭ la feliĉon, purakonscience komenci nian geedzan vivon kaj ĝui la reciprokan ekkonon ankaŭ de niaj korpoj, kion ni tiom longe sopiris kaj prokrastis ĝis tiu ĉi unua trankvila vespero post la geedziĝfestaj ceremonioj.

- Jes, dolĉa Petro, pro tio ni decidis pasigi la unuajn plene komunajn noktojn en tiu ĉi hotelo, tute inkognite, for de la cetera mondo.

- Do, ni ne plu hezitu. Venu al mi, ĝuu vian novan staton kiel edzino. Mi tenos vin firme en miaj brakoj, neniam mi forlasos vin!

- Ankaŭ mi sentas, ke en tiu ĉi momento komenciĝas nova vivo, kiu interligos nin eterne!

Longe ili kisetis, kisis, kisegis, brakumis, amindumis reciproke, sidis unuafoje tute nudaj kune en granda bankuvo. Poste Petro kondukis sian ekedzinon al la granda mola lito. Rea kisado, amindumado, ardaj tuŝoj, vervaj luktetoj, fajraj incitoj, ŝtormaj ekscitoj, langaj, okulaj plezuroj, infanoj ili ja ne plu estis. Subite, preskaŭ samasekunde ili konstatis, ke mankas io al ili, io, kion ili ĝis nun ne bezonis, libervole evitis. Sed hodiaŭ estis urĝe necesa kondomo. Ili ja volis ekhavi infanojn, plurajn, multegajn. Sed en tiu ĉi jaro ili finos siajn studojn, translokiĝos, instalos la unuan komunan hejmon. Poste ili volonte akceptos infanojn, sed ne nun en tiu ĉi transira fazo. Do bezona, nemalhavebla estis kondomo, se ili ankaŭ korpe volus fariĝi veraj geedzoj. Kaj intertempe ili treege volis.

Kavalirece Petro petis pardonon pro la interrompo, eliris la liton, surmetis rapide kelkajn poreksterajn vestaĵojn, kovris tenere plumkusene la ektremetantan korpon de sia edzino, fingrotuŝis ŝiajn lipojn, konsolis ŝin, aŭguris, ke li revenos post nur kvin minutoj, trovinte en la proksima ĉirkaŭaĵo aŭtomaton kun la bezonaĵo. La pordo disigis ilian antaŭĝojan okulumadon.

Petro trakuris la koridoron, serĉis publikan necesejon. Sed tie ne troviĝis tia aŭtomato, eĉ nenialoke en la tuta hotelo. Ekstere surstrate li vidis en kelka distanco lumigitan ŝildon, indikantan restoracion. Tie oni unue devigis lin trinki grandan glason da biero, antaŭ ol oni permesis al li eniri la necesejon. Finfine li ekvidis antaŭ si la aŭtomaton. Li enĵetis ĝustan moneron, sed la aŭtomato ne reagis, eĉ ne redonis la monon. Obstine ĝi rifuzis funkcii. La deĵoranto povis ĝin nek malfermi nek ripari.

Denove surstrate, Petro subpremis sian decemon kaj alparolis la plej unuan pasanton, rekte demandante pri kondomoj. La fremdulo tuj komprenis kaj respondis ridetante:

- Se ti vi problem hodivesper, facil mi pov solvi. Venu min!

Kaj li gvidis lin al sufiĉe malproksima domo. Gigantulo iom stulta malfermis kaj tuj proponis duoblan brandon. Petro ne kuraĝis rifuzi sub la rigoraj rigardoj de la fortulo.

- Tiĉi ni est ŝustalok, brilarigarde nun diris la akompaninto kaj, kvazaŭ en la propra hejmo, malfermis pordon al malhelruĝe iluminita salono. Gajaj kvikoj sonis el obskura angulo. Per amikeca frapego la eksterlandano ŝovis Petron trans la sojlon. La devigaj alkoholaĵoj jam efikis forte al la nervoj de la kutime abstinema kondomserĉanto. Malfirmapiede li stumblis tra la ĉambro kaj faletis sur ion molan, dolĉahaŭtan, kio memorigis lin al la jam antaŭ horo forlasita edzino.

- Ki mi povas aŝeti kompomo?, pezalange li demandis. Responde li aŭdis rideksplodon de virino, kiun eĥis almenaŭ du aliaj.

- Tie ĉi, mia stultuleto, vi ne bezonas kondomojn, tie ĉi regas la nuda naturo, memkompreneble nur, se vi adekvate pagas nian specialan servon!, lirlis la malĉasta koruseto kaj tiris lin inter sin.

Petro perceptis la sekvajn scenojn kvazaŭ tra nebulo, kiun restigis, densigis la konstanta alfluo de alkoholaĵoj. Oni invitis lin per logaj sonoj, skuaj frotadoj, incitaj vidigoj. Li ne plu povis defendi sian honestecon, ne plu rezisti al la ekstremaj signaloj korpaj. Orgio komenciĝis, dum horoj daŭradis. Tie ĉi, en jena obtuza salono, li fariĝis viro, ne inter senmakulaj litotukoj, pure kaj pie kun la propra ĵusa edzino.

Anino longe revis en la lito, imagis plezurojn longe sopiratajn, plupensis estontajn ekscesajn variaĵojn, ĝojoplenan geedzan vivon. Longe ŝi tute ne maltrankviliĝis pro la forestado de Petro. Ŝi ne havis kialon dubi pri li. Li estis foririnta pro ambaŭutila celo. La hotelo estas granda, kaj se tie ĉi ne troviĝas la varo, li certe trovos ĝin en iom pli fora loko. Do, zorgo nenecesa. Post horo da revoj ŝi tamen fariĝis malpacienca, ellitiĝis, surmetis kelkajn vestaĵojn kaj forlasis la ĉambron, intence al surpriziga apudlifta atendado de la edzo. Post kelkaj minutoj malfermiĝis la liftopordo. Ne eliris Petro, sed mezaĝa eleganta viro. Afable li salutis kaj malaperis en la malhela koridoro. Sed post sekundoj ŝi aŭdis malrapidiĝi liajn pasojn, turnadon de la direkto, la reiron. Li reaperis decidapaŝe en la lumon de la etaĝa vestiblo.

- Sinjorino, mi vidis vin iom senkonsila, eble eĉ maltrankvila. Ĉu mi povas helpi vin?

- Dankon, ne. Mi atendas mian edzon, kiu eble mistrafis la vojon al nia etaĝo. Tamen mi fakte estas iom maltrankvila, ĉar jam pasis pli ol unu horo.

- Trankviliĝu, mi telefonos al la pordisto, ĉu li ion vidis.

Li malŝlosis sian ĉambron por telefoni. Ŝi sekvis en distanco.

- Ĉu mi rajtas regali vin per glaseto da likvoro?

Volonte ŝi akceptis, ĉar ŝi, maldike vestite, sentis malvarmon. Kaŝe ŝi atendis ankaŭ iomete da alkohola instigo por la postaj geedzaj faroj. La voko al la pordisto klarigis nenion.

- Bonvolu resti tie ĉi iom da tempo. Vi ne estu sola. Certe via edzo tuj revenos. Ni lasu la pordon duone malfermita. Jen la likvoro. Senĝene servu vin. Kaj rakontu iom pri vi mem, tio pli facile pasigos la atendadon.

Ekestis agrabla babilado. La mezaĝulo efikis al ŝi jen fidinda patro, jen alloga viro. Li montriĝis klera, kulturita, bonkonduta, ĉarma, sprita. Sorĉite ŝi aŭskultetis liajn vortojn, sekvis okule liajn elegantajn moviĝojn. Dumbabile ŝi preskaŭ forgesis, ke ŝi propre ja atendis la kulminon de ŝia nuptonokto.

Post horo li denove proponis telefoni, nun al la polico kaj al malsanulejo. Ŝi aŭdis lin longatempe paroli per la aparato en la apuda ĉambro. El la tono de lia voĉo ŝi povis konkludi, ke io malagrabla okazis. Reveninte li sciigis:

- Estu forta. La sanservo devis transporti en la malsanulejon viron, kiu laŭ la priskribo sendube estas via edzo. Ili trovis lin kun rompiĝinta brako, plenaebria antaŭ ruĝlampa domo en misfama kvartalo.

Anino plion ne plu volis aŭskulti. Ŝi eĉ ne ploris. Post tia seniluziiga sciigo nerezisteble ŝanĝiĝis ŝia percepto. Ne, ŝi ne plu sentis sin forlasita. Varmigis ŝin la glasoj da likvoro, trankviligis ŝin la sincera konduto de la sinjoro. Jam longe for estis Petro, liaj promesoj, la pasinta vivo. Malrapide ŝi leviĝis kaj firmamane ŝi fermis la ĉambropordon.

Petro la venontan matenon ekvekiĝis surplanke en la enirejo de la domo, kien la kompleza eksterlandano estis kondukinta lin. Nun ĉio aspektis griza. Neniu homo estis en la proksimeco. Per dolorzumanta cerbo li konstatis, ke almenaŭ oni revestis lin. Nur eksterdome li rimarkis, ke iu forprenis lian monujon. Li strebis al la hotelo. Kion diri al Anino post tiom da pekoj, tia granda kulpo, ne plu permesantaj senbalastan geedzan vivon? Fuŝo komenca sen espero je iama forgeso. Per lifto li atingis la etaĝon, kuris al la apartamento. Post frapo la pordo sensone glitis flanken; ĝi ne estis firme riglita. Neniu troviĝis en la ĉambro. Je voko neniu reagis.

- Eble ŝi promenas, matenmanĝas ensalone aŭ pridemandas la policon, la hospitalon. Dum tia cerbumado li ekvidis paperon, se ne leteron sur la tablo.

- Jen ŝi mesaĝas al mi, ke ŝi serĉas min, ĝojas revidi min, pretas komenci denove, li mallaŭte sugestis al si mem. Sed ne estis la manskribo de Anino, kion li legis. Estis viro, kiu alparolis lin nemiskompreneble:

- Petro, kiel alparoli vin? Eble „Kara kolego”, ĉar antaŭ virinoj ni ĉiuj estas samsortaj kolegoj? Sed estas diferenco inter vi kaj mi, inter hezitemo kaj agemo. Nun vi tro malfrue venas. En la decida momento vi ne estis surloke. Mi havis la avantaĝon, esti ĝustatempe je dispono, sed mi ankaŭ tre konscie utiligis mian ŝancon.

Eble ne estis via kulpo, ke vi akurate en la nuptonokto havis eksterdoman okupiĝon. Sed mi tute ne povas kompreni, pro kiaj ideo kaj idealo vi dum jaroj rifuzis rilati tutege, tutakorpe kun tia ĉarma kaj saĝa junulino. Sciu: Dum pli ol du horoj mi povis sperti, kiom memdona, aminda, grandanima ŝi estas, kaj dum nur unu horo mi povis konvinki ŝin, ke apud mi ŝi havos kontentigan, ĉiuflanke riĉan vivon. Ŝi decidis sekvi min al miaj posedaĵoj en pli agrabla lando. Ŝi ne volas riproĉi vin pro tio, ke ŝia geedziĝa nokto fariĝis tute alia ol ŝi antaŭvidis. Jam estas egale al ŝi. Ne, ne tute. Mi mem fieras, ke ŝi pri la alternativo vere ne plendas ...

Mi ja ŝatus ekvidi vin, tiom malagrabla vi ne povas esti, ĉar Anino tiom longe eltenis kun vi, sed prefere ni evitu nin estonte, por ne perturbi ŝin. Por fini: „Ĝis revido” mi ne povas diri sen ia antaŭa renkontiĝo kun vi. Do, fartu bone. Kaj ne tro plendu: estas ankoraŭ aliaj edzinigindaj virinoj en la mondo. Sed ne tro longe hezitu, granda estas la konkurenco ...

Via feliĉa anstataŭulo N. N.

PP 1: Pardonu al mi la trukon, kiu ĉetelefone ŝajnigis vin viktimo de volupta entrepreno en misfama malĉastejo. Mi devis elpensi trompeton. Sen tia manipulado mi estus tamen perdinta Aninon. Fidela al vi ŝi estis ĝis tiu ĉi momento.

PP 2: Mi nur povas rekomendi al vi, dum via venonta provo fariĝi edzo, ne forgesi kondomojn!

Franz-Georg RÖSSLER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004