MONATO

Novelo

Kuracbaneje

Kadavrosimile li ŝvebis sur la varma akvo de la kuracbaneja baseno. Kutime li longe, eĉ por minutoj, povis reteni la spiron, sed nun jam post sekundoj li relevis sian kapon el la akvo, ĉar li tute ne volis perdi sian sakon el la observado, al kio li jam dediĉis sin – krom la ĝuado de la sanigaj fortoj de la mineralakvo – tutan horon. Kaj li restos almenaŭ du pliajn horojn.

Inter multaj aliaj, lia sako modeste kaj sensignife pendis ĉehoke. Nenio distingis ĝin disde la aliaj, eĉ ne ĝia iom nekutima ŝveliĝo, kiun ja povus kaŭzi vestaĵoj kaj tukoj. Sed ne temis pri vestaj kaj sekigaj ŝtofoj. Neniu povis diveni, ke plenigis la sakon drogaĉoj en la valoro de pluraj milionoj da dolaroj. La homo ne plu volis memori, kiamaniere li akiris ilin, ne revoki la eventojn, kiuj kostis preskaŭ lian vivon. Li nur pensis antaŭen, estontecen, antaŭĝojis la senzorgan vivon, kiun li havos danke al la sakenhavo, la strandojn, ruĝajn sunsubirojn apud varma maro en senlima libereco alikontinente. Kompare al tio tiu ĉi akvobaseno povis esti nur forlasinda surogato. Ne la kuracbanejo sanigos lin, sed ja la posedaĵo en tiu ĉi modesta sako ĉe la muro.

Li tute ne volis malŝpari sian tempon uzante la kuraclokajn instalaĵojn, sed lia partnero, kun kiu li interkonsentis ŝanĝi la drogaĉojn en valutojn, tro malfrue mesaĝis al li, ke la interŝanĝo povos pro trookupiĝo okazi ne tagmeze, sed nur fruvespere je la sesa. Rekomendinde estus utiligi dumtempe la ofertojn de la loka kuracbanejo.

Ĉar li de la infanaĝo ŝategis varman akvon, li opiniis taŭga la ideon, pasigi tiun ĉi horojn baneje. Sed kie lasi la sakon, de kiu dependis lia tuta estonta vivo? Al la gardisto li ne fidis, des pli ne al la apenaŭ ŝloseblaj ŝrankofaketoj. Prefere li mem zorgos pri la gardado de la sako, ne lasante ĝin ekster observado. Ja facila tasko, kiel evidentiĝis nun. El ĉiu direkto videbla, la kara objekto pendis ĉe la muro inter multaj aliaj. Kure neniu povus deŝiri ĝin, eĉ se oni scius pri la enhavo. Sed neniu supozus ion, ĉar neniu ĉi-urbe konis lin, kaj neniu sciis, kiel li transportis la trezoron. Tamen li ĉiam nur por sekundoj restis subakve, kvankam li ja povus resti sube senspire dum minutoj.

Poste inter la multaj maljunuloj apud li en la baseno li rimarkis junulinon beletan kaj ĉarman. Evidente ŝi atendis kun iom da enuo la finon de la kuraciste preskribita kuractempo. Ankaŭ li intertempe sentis iom da enuo. En tiu ĉi decida tago ja tute ne inklina eĉ nur al aventureto, li tamen sentis emon al agrabla distrado. Do poiome li proksimigis sin al la juna virino kaj facile trovis kontaktigajn vortojn, kiujn ŝi ne rifuzis. Ŝi prezentis sin ne vere malsana, sed laca pro profunda studado kaj sekva ekzameniĝo. Ankaŭ ŝi ŝatis babili kaj distriĝi kun sprita homo. Ŝia konduto inter saĝeco kaj naiveco ravis lin, kaj li volonte impresis ŝin per sia plonĝa arto. Rekompence ŝi dividis kun li siajn bonbonojn, kiujn ŝi en diversaj gustoj kaj konsiderinda kvanto kunhavis. Dum tiaj ludetoj li tamen ne forgesis atente observi sian trezorejon ĉemure.

Rapide pasis la tempo. Foriris la maljunuloj por atingi la vesperan buson. La lastajn forsendis la basenestro, kiam li malfermis la akvodefluigilojn. Rimarkinte en angulo la amindumantan paron, li kompleze kaj komplice indikis per fingrosignoj, ke li nur post horduono revenos, kiam la tuta akvo estos defluinta.

Ŝanĝiĝis la etoso en la halo, fariĝis tute silente. En milda duonlumo li sidis apud ŝi, aŭskultis ŝiajn ne tre profundajn, sed altagrade distrajn vortojn. Tute trankvila li nun estis, nenia danĝero minacis plu lian sakon. Sola ĝi pendis ĉemure, ne plu observenda. Ja neniu plu estis en la konstruaĵo krom ili ambaŭ kaj la ie laboranta maljuna basenestro. Lastajn bombonojn li frandis, la lastajn minutojn li ĝuis senmove apud ŝi. En tiuj ĉi sorĉaj momentoj li eĉ aludis, ke li taksas ŝin simpatia kaj ke li ŝatus iam veturi kun ŝi al tropika lando. Pri la financa bazo jen ĉemure li memkompreneble nenion perfidis.

Subita ombromovo vekis lin el liaj revoj. Jen li vidis sian kontraktulon, kiu laŭkonsente atendos lin post horduono en apuda parko, senhaste aliri la sakon. La viro lerte detranĉis ĝin de la hoko, ridetis al li, mansignis al la junulino kaj jam estis for. Kiam la prirabito volis ekkrii, eksalti kaj postkuri la rabiston, nenio krom la cerbo kaj la spirado funkciis ĉe li. Interne li eksplodis, sed sen ia movokapablo li nur povis rigide rigardi al sia kunulino. Ŝi ĉiam ankoraŭ ŝajnis esti tre trankvila, ridetis preskaŭ same kiel la ŝtelisto. Malrapide ŝi proksimigis sian buŝon al orelo lia kaj dolĉavoce flustris:

„Kara knabo, volonte mi ŝatus vojaĝi kun vi en tropikan landon. Vi ŝajnas esti agrabla homo. Sed mi jam longe kune kun mia amiko planis la saman. Ĝis nun nur mankis la mono. Mi estas senfine dankema al vi pro via malavareco. Sed mi ne iros kun vi. Vi restos tie ĉi. Almenaŭ min la kuraca akvo sanigos. Al vi mi nur povis dolĉigi la adiaŭon per bombonoj. Sed ili devis esti venenaj, vi komprenas. Tamen ne tro damnu min: Ili helpos al vi, pli frue atingi vian revolandon ol ni la nian. Fartu bone!”

Post tenera kiso ŝi puŝetis lin ĉe la ŝultro. Malrapide li glitis tutakorpe en la akvon, renversiĝis kaj ŝvebis kapalfunde tri minutojn en la malrapide defluanta akvoresto. Tiom longe li povis reteni la aeron. Poste li elspiris. Aerovezikoj kirlis la akvosurfacon. Denove li devis enspiri. Sed liaj pulmoj ne pleniĝis je freŝiga aero, sed je malpura basenakvo. Tiam la knabino jam ne plu estis apud li.

Post dudek minutoj la basenestro proksimiĝis, kaptis la kadavron, tiris ĝin al la apuda hejtejo, malfermis la pordon de la fornego, enĵetis la mortinton. Tra luko li observis la rapidan dissolviĝon de la korpo. Nenio plurestis.

Poste li akurate purigis la basenon, plenumis lastajn taskojn, malŝaltis la lumon kaj forlasis la banejon. Kontenta li zumis melodieton. Li ne plu revenos. Morgaŭ li jam estos ĉe siaj filo kaj estonta bofilino en la tropikoj, ĝuos puran aeron, puran akvon kaj neniam plu pensos pri sia tagtaga vivo en la malvasteco de la banejo en malpura aero apud malsanaj homaĉoj. Finfine ankaŭ por li la kuracejo montriĝos kuraca ...

Franz-Georg RÖSSLER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004