La dua el la kvin partoj de iama Jugoslavio – Kroatio – ricevis ŝancon eltiriĝi el ekonomia ruiniĝo: en majo 2004 ĝi fariĝis oficiala kandidato por membriĝi en Eŭropa Unio (EU). Tiel ĝi aliĝis al Rumanio kaj Bulgario, kiuj jam havas ĉi tiun statuson.
En Kroatio regis eŭforio. Oni festis tion preskaŭ sampompe, kiel la ŝtatoj, kiuj vere eniris la Union. Kvankam pri la kandidatiĝo ĉefe respondecis la pasinta maldekstra koalicia registaro, oni agnosku – iom surprize – ke la aranĝojn kompletigis la nuna registarprezidanto Ivo Sanader, cetere prezidanto de la dekstra nacia partio HDZ, kiun fondis kaj ĝis la morto gvidis Franjo Tudjman, kaj kiun EU konsideris ekstreme naciisma.
Gvidate de Sanader, HDZ almenaŭ surface (sur paroldeklara nivelo) ŝanĝiĝis. HDZ ne plu fanatike defendas teritoriajn interesojn aŭ generalojn, kiuj estas suspektataj pri militkrimoj: ĝi eĉ koaliciis kun minoritata partio de serboj, sekve kun homoj, pro kiuj okazis la milito. Kaj la celo estis atingita. Tia konduto konvinkis EU-politikistojn, ke Kroatio fariĝas iom post iom normala demokratia lando sen ekstremaj ideoj pri pureco de sia nacio.
Sed Kroatio (antaŭ la milito apud Slovenio ekonomie la plej evoluinta respubliko en Jugoslavio) havas gravajn problemojn. Kvankam ĝi ankoraŭ ekonomie pli bonfartas, ol ekzemple Rumanio aŭ Bulgario (Kroatio havas pokapan malnetan jaran enspezon je 6000 dolaroj), sur ĝi pezas ŝuldo de 25 miliardoj da dolaroj aŭ 6000 dolaroj por ĉiu loĝanto. Tio estas konsekvenco de pli ol 13-jara ekonomia politiko de la postkomunisma primitiva kapitalisme-liberala elito, enkondukita de Tudjman kaj HDZ, kies celo estis kiel eble plej rapide riĉiĝi. Oni ĉefe stimulis importon, por ke per komercado la privilegiuloj (familioj, al kiuj Tudjman kaj lia kliko plej fidis) rapide plimultigu siajn havaĵojn.
Pro tio estis tute neglektita produktanta ekonomio kaj eksporto. La buĝetajn minusojn la ŝtato dum 13 jaroj kovradis per eksterlandaj kreditoj, kaj la ŝuldoj daŭre grandiĝis. Nun industrio en Kroatio preskaŭ ne ekzistas kaj senlaboreco estas proksima al 20 %; tion ŝanĝi la nacio sola ne plu povas. Pro tio la kandidatiĝo en EU estas la lasta ŝanco saviĝi. EU povas helpi per mono, kiun ĝi direktos al bone pripensitaj investoj kaj ĝi kontrolos ties uzadon. EU devigos Kroation iom post iom eŭropigi siajn leĝojn kaj malebligi al la nuna ekonomia elito plu riĉiĝadi surbaze de rabado de la popolo.
Unu el la ĉefaj kancertumoroj de Kroatio estas ĝia jursistemo. La tribunaloj estas absolute dependaj de politikaj potenculoj, kaj la justeco estas apenaŭ observata. Simplaj homoj, sen multa mono, neniel povas fidi je ĝi. Alia problemo estas psikologi-spirita postrestinteco. Granda plimulto de la loĝantaro, sub influo de pli ol dekjara propagando, amaskomunikiloj kaj lerneja sistemo, pensas naciisme. Ili neniel komprenas la eŭropajn valorojn, inkluzive de diverseco.
Kvankam kroataj universitatoj ankoraŭ havas relative multajn kapablajn instruistojn, mankas fortaj kontaktoj kun la mondo. Pro multjara inversa politiko lernejoj kaj universitatoj (ankaŭ ministrejoj) restas internacie izolitaj. Ili preskaŭ tute ne informatikiĝis, ne partoprenas en internaciaj konferencoj aŭ seminarioj kaj ne scias pri eŭropaj kaj mondaj ŝanĝiĝoj. Multaj ĉefoj en ministrejoj (maljunuloj, akirintaj siajn postenojn pro politika influo), lernejoj kaj universitatoj ne konas fremdajn lingvojn kaj scias nenion pri la stato de similaj institucioj en Eŭropo.
Kroatio esperas, ke ĝi iĝos vera membro de EU jam en 2009. Kredeble ĝi bezonos multe pli da tempo por ŝanĝi sian pensmanieron, ol por plibonigi sian ekonomian situacion.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004 |