En antaŭa numero nia redakcia sekretario Paul Peeraerts priskribis la teknikan evoluon, kiun spertis (ne nur) nia revuo dum siaj unuaj 25 jaroj („Komposta revolucio kaj presada stabileco”, MONATO 2004/05, p. 8). Estas interese legi, kiel kaj kiom ŝanĝiĝis kun la tekniko ankaŭ la formoj, kiuj karakterizas la magazinon. Unu el la principoj tipografia kaj ĵurnalisma estas: Enhavo destinas la formon. Sed ankaŭ inverse: ne malmulte la formo destinas enhavon.
Ni prenu la plej frapan ŝanĝon, ilustradon. La unuaj numeroj, krom ruĝa krado frontpaĝe, estis tute grizaj, nigraj; fotoj estis relative malmultaj kaj neniam koloraj kaj ĉio aperis en strikta tipografia formo, en kiu plej gravaj estis tekstoj, kvankam ni ĉiam parolis pri „ilustrita magazino” (precipe en reklamoj). Hodiaŭ la tuta kajero estas bunta, ne nur pro koloraj fotoj sed ankaŭ pro grafika aspekto, kiun destinas multe pli grandaj kaj multaj fotoj kaj desegnaĵoj; kontraste al tio tekstoj konsiderinde reduktiĝis kaj artikoloj nur esceptokaze estas ampleksaj.
Sendube nia revuo nun havas „modernan” aspekton, sed „moderna” (t. e. laŭmoda) estas ankaŭ la enhavo. En tio ni sekvis la ĝeneralan evoluon de okcidenta ĵurnalismo: for de seriozeco direkte al distrado kaj amuzo. Certe, dekomence ni havis ankaŭ distrajn elementojn, eble eĉ pli klare ol nun, kiam ekzemple ne plu aŭ nur malofte aperas rubriko „ŝerco kaj satiro”. Tamen entute la revuo iĝis multe pli distra, ĉar reduktiĝis ekzemple la rubriko „politiko” kaj aldoniĝis nova rubriko „moderna vivo”, kies temoj precipe estas distraj, buntaj, amuzaj. Ofte tiu ĉi rubriko estas la plej ampleksa en la revuo. Ja eĉ pli: ne malofte ankaŭ politikaj temoj laŭ stilo kaj enhavo estas distraj. Kaj ĝenerale artikoloj hodiaŭ estas konsiderinde malpli longaj ol antaŭ 25 jaroj.
Tiu tendenco al distrado en ĵurnalismo aperis antaŭ 15 jaroj. Kaŭzo estis precipe evoluo de televido, kiu fariĝis la amaskomunikilo, kun pli kaj pli multaj distraj programoj, en kiuj ne plu estis loko por peza politiko. Tamen ankaŭ tiu komunikilo ja devis iel plenumi sian devon de informado. Tiam oni inventis la vorton „infodistro”, laŭ kiu oni prezentu ankaŭ seriozan politikan informadon en distra kaj amuza maniero. Ceteraj amaskomunikiloj, ekzemple ĵurnaloj, sekvis tiun evoluon, ĉar nun abonantoj iĝis malpli legemaj, televido ja prezentis ĉion sen ke oni devas peni pri enhavo.
Tamen, kiam disfalis la orienteŭropa socialisma bloko kun revoluciaj politikaj kaj sociaj sekvoj, denove en ĉiuj amaskomunikiloj furoris politiko, precipe kiam la kontinenton skuis interetnaj kaj intercivitanaj militoj. Sed kelkaj jarojn poste la pendolo svingis denove en la alian direkton: homojn tedis kaj naŭzis politiko kaj militoj kun ties teruraĵoj. Do denove, eĉ pli ol antaŭe triumfis „infodistra” ĵurnalismo. Gazetoj iĝis pli kaj pli buntaj, artikoloj en ili pli kaj pli mallongaj, politiko aperas nun en amplekso nur nepre necesa, en koncizaj tekstoj, kiuj ofte ne donas pli da informo ol kelkminuta televid-programo. Aliflanke tamen la gazetaro ne perdis tiom da aĉetantoj, kiom la eldonistoj antaŭtimis. Televido estas plej supraĵa kaj efemera amaskomunikilo: la spektantoj povas memori nur etan parton de la informenhavo kaj tial volas postan tagon tamen legi pri la sama temo en sia ĵurnalo.
Kompreneble tiu ĉi evoluo speguliĝas ankaŭ en nia magazino, kvankam ne tiom draste. Eble multjaraj abonantoj tamen rimarkis gravan diferencon en la rubriko „leteroj”. Antaŭ 25 jaroj ĝi estis ampleksa, kutime okupis du plenajn paĝojn. Legantoj reagis al seriozaj politikaj artikoloj, kiuj provokis komentadon kaj kontraŭdirojn. Nun reagoj estas malmultaj, ĉar se nenio provokas kaj ĉio plaĉas, kial skribi leteron? Pri distraj artikoloj oni eble ridetas, sed ne emas komenti. Paralele (aŭ kaŭze?) de tiu ĉi evoluo retiriĝis seriozaj aŭtoroj (nu ja, kelkaj mortis kaj ne anstataŭis ilin junaj verkistoj). Komparu, kiom malmultaj artikoloj de kiom malmultaj aŭtoroj aperis pri la Irak-milito, kontraste al ekzemple la tiama Golf-milito. Aŭ testu ion alian: Antaŭ 25 jaroj ofte kun amuziĝo mi aŭdis plendojn de abonantoj, ke ili ne sukcesas komplete legi kajeron, antaŭ ol alvenas nova. Hodiaŭ vi mastras tiun ĉi taskon ene de kelkaj tagoj.
Kompreneble ni ne povas returni la historian radon. Tamen permesu, ke mi iom bedaŭras tiun ĉi evoluon. Sed probable estas mia persona problemo, ĉar dum la pli granda parto de mia profesia vivo mi estis politika redaktoro. Nu, tiuj tempoj pasis. Ni alvenis al la moderna vivo.
PS: Cetere, se tiu ĉi artikolo estas tro longa por vi, ne legu ĝin ...
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004 |