Sociolingvistoj lamentas, ke el la tri mil ĝis ses mil mondaj lingvoj formortas ĉiun jaron multaj, tiel ke post jardeko restos nur duono aŭ triono. Laikoj surpriziĝas, sed rezignacias, ne sciante, kion fari.
Mi demandis erudiciulon, ĉu li, se li estus parolanto de minoritata lingvo, klopodus konservi tiun. Li respondis, ke jes. Ĉu li lasus sian filon foriri de la prapatra lingvo por dediĉi sin al esploro de teoria fiziko? Certe ne. Mi dubas lian seriozecon, ĉar mi scias, ke lia filo studas ĉe elita instituto kaj preparas sian disertacion en la angla. Kompreneble la patro havas nenian rajton altrudi sian konvinkon al sia infano. Ne nur la patro, sed iu ajn homo. La lingva rajto permesas ne nur paroli denaskan lingvon, sed ankaŭ rezigni pri ĝi.
Same kiel lingvoj, specioj malaperas. Biologoj klopodas konservi la ekzistantajn. Troviĝas tamen esencaj diferencoj inter lingvoj kaj specioj. Specioj ne plendas kaj iliaj portantoj ne povas plendi, almenaŭ ne kredas ordinaraj homoj je metempsikozo; oni ne trairas alian vivon kiel besto, kiel instruas hindaj filozofoj kaj budhanoj. Ordinaruloj estas aŭ jud-krist-islamanoj, kiuj post sia morto foriras al la paradizo aŭ infero antropomorfe, aŭ ateistoj, kiuj reduktiĝas post morto al nenio.
Do, kiam rara birdo formortonta estas savita, ornitologoj jubilas. Kiam lingvo estas revivigita, lingvistoj ĝojas, sed kio pri la parolantoj? Multaj nunaj parolantoj volas sian talenton provi en „granda” lingvo. Ili ribelos, se lingvistoj persvadus ilin tion ne fari. Lingvoj havas portantojn, kiuj havas homajn rajtojn, inkluzive de lingvaj rajtoj.
La tasko de la lingvisto estus registri la staton de lingvoj kiel eble plej fidele, per nunaj teĥnikaj rimedoj, por venontaj generacioj; ankaŭ zorgi pri mortintaj lingvoj, kiel ili faras pri la gota (latino ne estas mortinta lingvo, ĉar ĝi estas uzata de la katolika eklezio).
La ŝajna filantropio de sciencistoj, kaj ne nur, sed ankaŭ de laikoj, estas ne malofte kontraŭhoma. Ekologoj diras, ankaŭ sur la paĝoj de MONATO, ke ĉiu vivaĵo estas samrajta. En tiu okazo oni ne rajtus preni medikamenton kontraŭ malvarmumo, ĉar tio lezas la viv-rajton de virusoj. La sola ebla sinteno de la homoj estas antropocentrismo. Laikoj ne lasu sin gvidi de sociolingvistoj, glacie malvarmkoraj.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004 |