La tuta mondo povis konatiĝi kun la heroeco de Oskar Schindler danke la valoran kaj kortuŝan filmon de Steven Spielberg La listo de Schindler. Li kapablis savi de morto pere de sia listo 1100 judojn, malliberigitajn en koncentrejo.
Vaste famiĝis ankaŭ Chiune Sugihara, japana vic-konsulo en Kaunas (Litovio), kiu liveris vizojn al judoj por ebligi al ili tra Sovetio atingi Japanion, kaj migri al aliaj landoj, ĉefe Usono, tiamaniere evitante la morton. Al diskonigo de lia nobla agado kontribuis libro verkita de Hillel Levine Kiu vi estas, sinjoro Sugihara. Laŭ esploroj de Levine, Sugihara helpis eskapi la morton al ĉirkaŭ 10 000 judoj. Ankaŭ alia konsulo, la portugala Aristides de Sonsa Mendes en Bordeaux (Francio), montris similan helpon, savante ankaŭ ĉ. 10 000 judojn. La registaroj, al kiuj ili servis, ne alte aprezis iliajn farojn, tute kontraŭe, degradis la noblulojn, sed la savitoj neniam forgesis siajn bonfarantojn, kaj postmilite helpis al ili laŭ ĉiuj ebloj.
Estas sciate, ke apartaj esperantistoj provis savi jud-devenajn samideanojn. Pri la grandskala ĉi-kampa aktivado de Valdemar Langlet kaj Nina Langlet-Borovko (filino de la ricevinto de la fama biografia letero de Zamenhof) oni ekscias el la libro, kiun ŝi verkis sub la titolo Kaoso en Budapeŝto. Li estis profesoro de la sveda lingvo en la budapeŝta universitato kaj en 1944 li ekgvidis la svedan Ruĝan Krucon tie. Tio donis al li kaj la edzino la ŝancon savi milojn da judoj. En Stokholmo strato kaj lernejo havas la nomon Langlet. Ambaŭ, samkiel la pli frue menciitaj herooj, estis honorigitaj kiel Justuloj inter la popoloj de l' mondo kaj fariĝis ankaŭ honoraj civitanoj de Israelo.
Apenaŭ estas imageble, sed la mondo ĝis nun malmulte sciis pri alia persono, modesta virino, kiu distingiĝis per nepriskribebla heroeco, nome pri Irena Sendlerowa. Ŝi savis de la morto 2500 judajn infanojn el la varsovia geto. Tiukaŭze ŝi prave nomiĝas Patrino de la infanoj de l' holokaŭsto. Irena Sendlerowa, fraŭline Krzyżanowska, devenas de familio kun patriotismaj radikoj, kiu ĉiam batalis por la sendependeco de Pollando. Ŝi do edukiĝis en medio, kie batalo por socia justo estis afero tute evidenta. Kiel ŝi asertas, de sia patro ŝi heredis la konvinkon, ke la homoj dividiĝas je bonaj kaj malbonaj sendepende de ilia deveno, nacieco kaj religio, kaj ke dronanton oni ĉiam helpu.
Estante varsovianino, ŝi studis polan filologion en la varsovia universitato. En 1931 ŝi edziniĝis al sia stud-kolego Mieczysław Sendler. En sia profesia vivo ŝi ne sekvis la filologiajn studojn, sed dekomence kaj dum la tuta vivo okupiĝis pri protekto de homoj, laborante en la urba instanco „Fako pri Protekto”. Ekde la komenco de la okupado de Pollando fare de la germanaj nazioj aŭtune 1939, la juda loĝantaro estis forigita de iu ajn protekto. Fermita aŭtune 1940 en la varsovia geto, ĝi estis destinita al amasa formortado pro malsato kaj malsanoj. Tiu stato daŭris ĝis julio 1942, kiam komenciĝis la forveturigo de geto-loĝantoj al i.a. la neniiga koncentrejo Treblinka.
Irena Sendler de la komencaj tagoj de la okupado ligis sian oficialan laboron en la Fako pri Protekto de la urba oficejo kun kontraŭleĝa aktivado, kies celo estis helpi al la por kompleta neniigo destinitaj judoj. Grupo da bonvolemaj poloj, profitante de tio, ke la germanoj tre timis infektiĝi per tifo, ricevis la rajton eniri la geton por kontroli tie la sanitaran staton. Irena Sendlerowa apartenis al la unuaj, kiuj sin anoncis ĉe la direktoro de la Urba Sanitara Stabo, d-ro Juliusz Majkowski, homo kuraĝa kaj nobla, respondeculo pri la speciala sanitara grupo. Tio ebligis al ŝi libere eniri la geton por laŭeble liveri iom da nutraĵo al la malsatantoj kaj ĉefe forkonduki infanojn el la geto por savi ilian vivon. Tio postulis neimageblan inventemon, organizan kapablon kaj pretecon riski la vivon. Substrekindas, ke ŝi estis komence de la milito nur 29-jara kaj havis propran familion. Komence ŝi kunlaboris kun nur 5 volontulinoj. Poste la nombro kreskis ĝis 10, fine ĝis 20 personoj. La afero estis neimageble malfacila, ŝajnis nerealigebla. Unue, oni devis trovi gepatrojn, kiuj pretis transdoni siajn etulojn al „fremdaj nekonatoj ...”. Okazadis, ke la gepatroj havis ĉi-rilate malsamajn opiniojn, postulis „garantion”, ke la infanoj transvivos, kion ja ne eblis promesi ... Post tio nepris trovi eblon forkonduki la infanojn el la geto izolita per muregoj kaj pikdrato kaj gardata de la germanaj kaj aliancitaj kun ili ĝendarmoj. Okaze de kaptiĝo minacis morto al la infanoj kaj al ties forkondukintoj.
La etulojn, ofte nur kelkmonatajn, oni dormigis per iuj medikamentoj, kaj oni forportis ilin en sakoj aŭ kestetoj kun truetoj kiel „mortintajn pro tifo” en sanitara veturilo. La pli aĝajn, ankaŭ dormiginte, oni forveturigis en kaŝita kesto troviĝanta en la unua matena tramo, kiun ĉiam stiris tra la geto la sama tramvojisto. Ekster la geto transprenadis ilin atendantoj. Aliaj pli aĝaj estis elkondukitaj tra preĝejo kaj juĝejo, kiuj havis du en- kaj el-irejojn, unu en la geto kaj la alian je la t.n. arja flanko. Ankoraŭ aliajn oni forkondukis per la kanaloj aŭ en laborbrigadoj laborantaj ekster la geto.
Sed tio estis nur komenco ... Nun nepris laŭ diversaj kriterioj, interalie depende de tio ĉu la infano havis „bonan aspekton”, prepari ilin al vivo ĉe la t.n. arja flanko. Ili devis lerni novajn biografiojn. Kelkfoje la infanoj protestis obstinante pri sia ĝisnuna nomo; ploris kiam la novaj „gepatroj” ripetadis insiste: „vi ne estas Icek, sed Jacek, vi ne estas Rachel, sed Roma”, klarigante ke „ni ja havas tiajn nomojn ...” Fojfoje nepris instrui al la infano la polan lingvon, ĉar hejme ili ĉiam parolis jide. Nepris lerni kristanajn preĝojn. Al kelkaj oni devis iel ŝanĝi la aspekton, ekzemple per heligo de la haroj. Tio ĉio okazadis en t.n. Familia Rapida Helpo. Post tiu pena preparado la infanoj estis transdonitaj al apartaj bone elektitaj familioj, sed ĉefe al klostroj diversloke en Pollando. Pri ĉio ĉi zorgis Irena Sendlerowa, laŭ konspira nomo: fratino Jolanta. Esperante, ke eble iuj el inter la familianoj de la kaŝitaj infanoj transvivos la nazian koŝmaron, ŝi ankaŭ inventis kaj aranĝis valoran registrado-sistemon por ili. Sur etaj silk-paperaĵetoj apud iliaj efektivaj nomoj estis notitaj la novaj „arjaj” nomoj de apartaj infanoj kaj lokoj, al kiuj ili estis transdonitaj. Tiu „kartoteko” lokita en du vitraj vazetoj, unue estis kaŝita en ŝia hejmo kaj poste enfosita en ĉehejma ĝardeneto de kunlaborantino. Postmilite Sendlerowa transdonis ĉi tiun dokumentaron al la prezidanto de la Centra Komitato de Judoj en Pollando. Poste ĝi estis deponita en Israelo, kaj helpis, bedaŭrinde nur al nemultaj familianoj, retrovi siajn infanojn. Aliajn la komitato lokis en organizitaj orfohejmoj aŭ en adoptaj familioj en kaj ekster Pollando.
Irena Sendlerowa komencis sian sav-laboron spontanee, laŭ propra iniciato sen iu ajn materia bazo. Aŭtune 1942, kiam bedaŭrinde la plimulto de la polaj judoj estis jam ekstermita, ekestis Konsilio por Helpo al Judoj sub la nomo Żegota [ĵegota]. Ĝiakadre ŝi gvidis infanan fakon. Nun la Elmigra Pola Registaro en Londono liveradis financan helpon por ĉi tiu aktivado. Sendlerowa okupiĝis ankaŭ pri livero de helpo al familioj de kaŝitaj infanoj. En oktobro 1943 pro denunco ŝi estis arestita de Gestapo, la sekreta ŝtatpolico, kaj ŝi pasigis 3 monatojn en la fifama malliberejo Pawiak. Pere de siaj kruelegaj esplor-metodoj Gestapo volis nepre ekscii detalojn pri ŝia aktivado, kaj specife, kie troviĝas la kaŝitaj infanoj. Ŝi eltenis ... nenion konfesis, sed laŭ nazia verdikto estis kondamnita al la morto. Ŝia nomo eĉ troviĝis inter la mortpafitoj, sur la afiŝoj dispendigitaj sur la muroj de Varsovio. Okazis tamen, kiel ŝi diras, laŭvica miraklo. Pro granda aŭtoritato kaj estimo, kiun ŝi ĝuis, la gvidantoj de Żegota decidis uzi ĉiujn siajn eblojn inkluzive subaĉeton por savi ŝin. Pro tio la oficiro, kiu ŝin „mortpafis” ... dum transporto al la ekzekutejo ebligis al ŝi fuĝi. Sendlerowa devis ŝanĝi nomon, loĝlokon, sed daŭre ĝis la fino de la germana okupado plenumis sian mision.
Postmilite, tiu ja vere nepriskribebla heroino ne apartenis al la homoj aparte distingitaj fare de la registaro de Popola Pollando. Tio ligiĝas kun la tiama negativa rilato al Żegota, kadre de kiu ŝi aktivis. Irena Sendlerowa daŭrigis profesie sian protektan laboron, aranĝante vastskale orfohejmojn kaj hejmojn por maljunuloj. La savitoj ne forgesis sian savintinon kaj daŭre ĉirkaŭis ŝin ilia granda estimo kaj amo.
En 1965 ŝi estis distingita per medalo Justuloj inter la popoloj de l' mondo. Nur en la lastaj jaroj sekvis distingoj de la pola ŝtato. En novembro 2001 ŝi estis honorigita per Komandaria Kruco kun Stelo de la Renaskinta Pollando, kaj en junio 2002 ŝi ricevis la ordenon Ecce Homo (Jen homo).
En 1999 okazis io neimagebla. Kvar lernantinoj el Union Town (Kansas, Usono), informis sian instruiston pri historio Norman Conard, ke ili trovis informon pri iu polino Sendler, kiu savis 2500 infanojn destinitajn por la morto dum la holokaŭsto en Pollando. La instruisto tion konsideris tajperaro ... Laŭ li temis verŝajne pri Oskar Schindler, sed ja tiu savis ne 2500 infanojn, sed 1100 plenkreskajn judojn. La 13-14-jaraj knabinoj, Elizabeth Cambers, Megan Stewart, Sabrina Coons kaj Janica Underwood, obstinis pri sia malkovro, kaj surbaze de kolektita materialo skribis scenaron kaj sekve preparis spektaklon, kiu daŭris komence nur 10 minutojn, sed poste estis iom plilongigita. En 2000 ilia spektaklo ricevis premion en la Landa Historia Konkurso. Dum disdonado de la premioj, la urbestro de Kansas City diris i.a. „Mi honoras al Irena Sendler pro ŝia kuraĝo kaj heroeco en tempo de la holokaŭsto. Tion, kion ŝi faris, oni neniam forgesu. Mi proklamas la 10an de marto 2002 la tago de Irena Sendler en Kansas City, ŝtato Missouri”. La bravaj knabinoj prezentis sian spektaklon 100-foje en Usono kaj Kanado, en lernejoj, preĝejoj, bonfaraj organizaĵoj kaj kultur-centroj. Ili ankaŭ prezentis sian spektaklon dum siaj vizitoj en 2001 kaj 2002 en Pollando. Tiam okazis kortuŝa renkontiĝo de Irena Sendler kun la knabinoj, pro kiuj preskaŭ la tuta mondo povis konatiĝi kun ŝia heroa agado. Kaj ĉio ĉi pere de ilia amatora spektakleto Vivo en vitra ujo! En 2003 la knabinoj finis la lernejon kaj forveturis al diversaj lokoj por plua studado. Tamen iliaj pli junaj koleginoj daŭrigas prezentadon de la spektaklo.
Irena Sendlerowa ne konsideras sin heroino. Ŝi deklaras, ke ŝi faris nur tion, kion nepris fari. Laŭ ŝi, veraj herooj oni devas konsideri tiujn, kiuj per neimagebla forto kapablis daŭrigi kaj batali por la vivo; do la viktimojn fermitajn en nepriskribeble teruraj kondiĉoj de getoj, ankaŭ tiujn vivantajn ekster ili. Ŝi decide kontraŭas al opinioj de kelkaj, kiuj asertas, ke la judoj senproteste subiĝis al la morto. Laŭ ŝi ilia heroeco estas senekzempla. Irena Sendlerowa ne zorgas pri honorigoj. Ŝi malgraŭ ĉiuj travivaĵoj, inter kiuj tragedio familia: la morto de siaj du filoj kaj grava malsano malebliganta moviĝon, restas persono modesta, radianta per bonkoreco. Ŝi daŭre zorgas pri siaj protektatoj. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi direktis al la judoj de la mondo alvokon, ke oni konstruu domon de prizorgo por ŝiaj „maljunaj infanoj”, kiuj grandparte estas solecaj kaj daŭre vivas kun stigmato de koŝmaro neniam forigebla.
En la mondo tamen daŭre regas maljusto, kiu pleje suferigas tute senkulpajn infanojn. En ĉi tiu situacio personoj kiel Irena Sendler estas daŭre bezonataj. Disvastigo de ŝia heroeco devas stimuli al bono. Tial ĝojigas la lastaj honorigoj, kiujn oni al ŝi atribuis:
En marto 2002 la Templo B'nai Jehudah – infanoj de Jehuda – en Kansas City, dum solena aranĝo, honoris ŝin per atribuita distingo Tikkun Olam – Pro la Kontribuo al Plibonigo de la Mondo.
En julio 2003 la Usona Centro de Pola Kulturo atribuis al ŝi premion je la nomo de Jan Karski – Pro Heroeco kaj Kuraĝo. Ĉi tiu distingo estas por la laŭreatino aparte grava, ĉar ŝi apartenis al la homoj, kiuj kondukis Karski al la varsovia geto por ke li vidu la teruran situacion de la judoj tie, antaŭ lia vojaĝo tra okcidentaj landoj kun la misio arde alvoki al tuja helpo por la resto de pereanta popolo. Kun propono de tiu distingo elpaŝis la Monda Asocio de la Infanoj de l' Holokaŭsto kaj la kvar lernantinoj de Norman Conard el Union Town. La 23an de oktobro 2003 dum solenaĵo en Georgetown University, kie Jan Karski estis profesoro, okazis transdono de la premio. En la nomo de la laŭreatino transprenis ĝin Elżbieta Ficowska, unu el la infanoj savitaj de la honorigitino, prezidanto de la Asocio de la Infanoj de l' Holokaŭsto en Pollando. La solenaĵon partoprenis pluraj eminentaj gastoj, interalie Jolanta Kwaśniewska, edzino de la prezidento de la Pola Respubliko.
En novembro 2003 sekvis alia distingo. Ĉi-foje la prezidento de Pola Respubliko, Aleksander Kwaśniewski, distingis ŝin per la plej alta ŝtata pola ordeno, tiu de la blanka aglo. Inter pluraj gastoj troviĝis la ambasadoro de Israelo en Pollando, Szewach Weiss, ankaŭ savito de aliaj bonkoruloj dum la holokaŭsto.
Pro ĉiuj ĉi honorigoj Irena Sendlerowa nun fariĝis fama. En Pollando estas pri ŝi produktita eĉ dokumenta filmo. Usona skipo preparas tuthoran filmon pri ŝi por grava televida stacio. Estis publikigitaj pri ŝi pluraj artikoloj. En unu el siaj leteroj al la „Kvarteto de Sendlerowa” (kiel oni nomas en Usono la s.m. teatran grupon) ŝi skribis: „Por ke la mondo estu pli bona, estas nepra amo kaj toleremo al ĉiu homo sendepende de raso, religio kaj nacieco”.
Mi havis la feliĉon, antaŭ kelkaj jaroj, konatiĝi kun Irena Sendler kaj ĝui ŝian bonkorecon. Per ĉi tiu artikolo mi deziras honori ŝin kaj aldoni fortojn al nia samideanaro ĉiam agi laŭ ŝia principaro. Ĉar tio ja formas la kernon de esperantismo.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004 |