MONATO

Ekonomio

EŬROPA UNIO

Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo

La malneta enlanda produkto (MEP) de la „malnovaj” 15 EU-landoj (EU-15) estos en la venontaj dek jaroj je duonprocento pli alta, danke al la EU-plivastigo okazinta la 1an de majo 2004. La novaj dek EU-membroŝtatoj profitos pli multe kaj devus en mezlonga periodo ekonomie kreski je du procentoj jare pli rapide ol la ceteraj 15 EU-landoj. Ĉefa kaŭzo de la rapida kresko estas la plibonigita eblo de transigo de teĥnologioj, mastrumteknikoj kaj kapitalo el la „malnova” EU.

Per la EU-plivastiĝo plu akceliĝos la strukturŝanĝo: tradiciaj ekonomiaj branĉoj kiel agrikulturo kaj teksaĵ- kaj vestaĵ-industrio, kiuj nun estas tro multe reprezentataj en meza kaj orienta Eŭropo, ŝrumpos. Aliaj branĉoj, kiuj nun realigas en EU-15 preskaŭ 40 procentojn kaj en meza kaj orienta Eŭropo kvaronon de la malneta enlanda produkto (MEP), kreskos pli rapide ol la tuta MEP.

En la strukturo de labormerkato rezulte de tio okazos konsiderindaj translokiĝoj. Entute dek procentoj de la laboruloj en meza kaj orienta Eŭropo estos koncernataj. Krome la konkurencbatalo akriĝos ĉefe en tiuj branĉoj (aŭtoj, elektroniko), en kiuj la ekstera komerco ludas gravan rolon. Tiuj estas la plej gravaj rezultoj, al kiuj venis ekspertoj de aŭstra banko Bank Austria Creditanstalt en ties plej nova studo „Meza kaj orienta Eŭropo – de transformiĝo al konverĝo. La starto en EU.” La studo priskribas la evoluojn en meza kaj orienta Eŭropo ekde la turniĝo en 1989 kaj prognozas perspektivojn de la estontaj defioj.

Ekstera komerco sesobliĝis

La volumeno de ekstera komerco de la ok novaj EU-membroj pliiĝis en la periodo 1990-2003 de 62,5 miliardoj al 370 miliardoj da eŭroj kaj tiel sesobliĝis. Samtempe la komerco de teĥnologie pli intensaj produktoj gajnis pli da graveco malfavore al la laborintensaj aŭ energi- kaj krudaĵ-dependaj varoj.

Eksterlandaj rektaj investoj konsiderinde kontribuis al tio. Kun sumo de entute 143 miliardoj da eŭroj fine de 2003, tiuj landoj estiĝis intertempe inter la plej interesaj regionoj por eksterlanda kapitalo en la mondo. Averaĝe 80 procentoj de tiu sumo venas el la EU-landoj. La plej grava ricevo-branĉo de investoj, kiu kun granda distanco antaŭas, estas aŭtomobila industrio, sekvata de elektroniko. En la sektoro de servoj evidentiĝas komerco, telekomunikado kaj bankado kiel aparte allogaj.

Akrigita konkurenco

La EU-plivastigo pliigos la komercadon de varoj kaj servoj, kaj realigos pli bonan kompareblon de la produktoj per enkonduko de komunaj normoj ĉe produktokvalito kaj naturprotekto. Tio ebligos pluan altigon de la specialiĝo en Eŭropo kaj pere de tio pliigos la tuteŭropan produktivecon.

La plivastigo akrigos ankaŭ la konkurencbatalon, ĉefe en la branĉoj, en kiuj la ekstera komerco ludas gravan rolon. Ekzemplo: kiel neta eksportanto de aŭtoj Ĉeĥa Respubliko superis en 2002 Hispanion kaj havis la kvaran plej grandan eŭropan pluson post Germanio, Francio kaj Belgio. Ankaŭ Slovakio evoluas ĉiam pli direkte al aŭto-eksportlando.

En telekomunikado Hungario atingis en 2002 la plej altan eksportpluson ĉe la poŝtelefonoj post Finnlando, Svedio, Britio, sed antaŭ Francio kaj Germanio. Ĉe mebloj Pollando okupas tuj post Italio duan lokon, dum Slovenio havas fortan pozicion ĉe elektroaparatoj.

Eŭroj inter 2008 kaj 2010

La enkonduko de eŭro kiel landa valuto en la dua duono de nuna jardeko ankoraŭfoje plifortigos la interŝanĝon de varoj kaj servoj samkiel la kapitalfluon. Slovenio, du baltaj ŝtatoj kaj eble Kipro akceptos eŭron kiel propran valuton plej malfrue ĝis 2008. Hungario kaj Pollando devojiĝis de sia komenca celo surbaze de solidiga bezono kaj kune kun la Ĉeĥa Respubliko estiĝos anoj de la eŭrozono nur post 2008.

Lisbono

En 2005 oni estos mezvoje en la Lisbono-procezo, kiun decidis EU en 2000, kaj kiu devus transformi Eŭropon ĝis 2010 en la plej konkurenckapablan kaj aktivan ekonomian parton de la mondo. Tamen Eŭropo estas ankoraŭ for de tiu celo. La EU-loĝantaro post la plivastiĝo de 2004 estas je 60 procentoj pli granda ol tiu de Usono, sed la MEP proksimume samas (2003: EU-25: 9,8 miliardoj da eŭroj; Usono: 9,7 miliardoj da eŭroj).

„La ekonomia kaj politika sukceso de la EU-plivastiĝo dependos de tio, kiom longe eblos profiti el tiu plivastiĝo”, diris Marianne Kager, ĉefekonomikisto de Bank Austria Creditanstalt. „La demando ne estas, ĉu la novaj EU-landoj prezentos konkurencon por la ĝisnunaj EU-membrolandoj, sed ĉu EU helpe de la novaj membroj povos venki la konkurencon de Azio kaj Usono en tutmonda skalo.”

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004