MONATO

Libroj

Ankoraŭfoje: retrorigardo

Retrorigardo al intensa vivo estis la titolo de alia recenzo, aperinta en MONATO en aprilo 2004: temis tie pri eta poemaro de Lucija Borčiĉ, ŝia ununura originala poezia produktaĵo. Ĉi-foje temas pri io certagrade alia, sed esence simila: Eli Urbanová aperigas per tiu ĉi naŭdek-paĝa verketo sian sepan originalan poemkolekton. Sed same ĝi estas retrospekta: la tempo pasis rapide, kaj la temaro ne estas daŭrigo de la antaŭaj verkotemoj, sed ja plua, refoja bilanco de la tuta vivo. Amo kaj amoro plimultas en ŝiaj poemoj, kaj estas represitaj ankaŭ kelkaj malnovaj versaĵoj de la kvindekaj jaroj, aperintaj en ne tro vastpublikaj gazetoj.

Eli Urbanová estas konata pedagogino kaj poetino en la ĉeĥa; ŝia kvindekjariĝo estis publike registrita en la landa registro de la gravaj jubileoj. En la esperanta poezio ŝi estas nepretervidebla. Ŝiaj poemoj estas en ĉiuj antologioj; pri ŝi temas paragrafoj de ĉiuj historioj de literaturo; ŝi estas la temo de pluraj priliteraturaj eseoj; ŝia nomumo kiel Honora Membro de UEA kaj ŝia naŭjara membreco en la Akademio de Esperanto atestas pri la graveco de ŝia agado sur la movada kaj lingva kampo. Ne nur ŝia abunda poemado, diverslibre kaj diversgazete, reliefigas ŝin, sed ankaŭ ŝia partopreno en teoriaj diskutoj pri la arto mem en nia lingvo. Ne ĉiuj pozicioj de ŝi estas konsenteblaj: kiam aperis la sinnomanta „Praga Altliteratura Skolo” Eli Urbanová estis inter la fondintoj de tiu skolo, kiu alprenis, certe preter ŝiaj intencoj kaj inklinoj, iom fieran sintenon, neglektan al la alitendencaj beletristoj.

Neologismoj ekscesaj (se entute pri eksceso oni povas en poezio paroli), lingvaj avangardaĵoj (se entute arta lingvo povas rigardi avangardaĵojn suspekte), insisto pri propra praveco (kiu ne faras tion?), supereca sento kontraŭ la aliaj (bedaŭrinde nemalofta sinteno de artistoj) – ĉio ĉi kaŭzis polemikon meze de la okdekaj jaroj de la ĵus pasinta jarcento sur la paĝoj de Literatura Foiro, etenditan al la intervenoj de la kvina Internacia Literatura Forumo. Kiu legas la volumeton Debato pri la „Praga Skolo”, aperintan en 1989 ĉe la Kooperativo de Literatura Foiro kiel n-ro 2 de la Kolekto de la Ankro, ne havas tre favoran impreson pri la du ĉefaj debatantoj, nome Eli Urbanová unuflanke kaj Giorgio Silfer aliflanke. La unua forte defendas la rajton verki per abundo da neologismoj kaj vidas en la ampleksigo de la leksiko preskaŭ la solan parametron por leviĝi de ordinara lingvo al arta esprimo; la dua forte kontestas, ofte per tre superecaj esprimoj, la pretendon, ke tia skolo estas la daŭriganto de la plej pura kaloĉaja poezio.

La debaton partoprenis dekduo da elstaruloj, de Waringhien ĝis Nicolino Rossi, de Reto Rossetti ĝis Claude Piron; poste, feliĉe, ĝi fadis per si mem, kaj pro la neampleksa produktado laŭ la praga stilo, kio do ne plu donis pretekston por polemikado, kaj pro la tediĝo de la legantoj. Eble Urbanová malgajnis en la aliĝo al tiu praga rondo, kiu havis, dum cetere nelonga tempo, sian korifeon en Josef Rumler (Abunde kaj redunde) kaj kiel subtenanton, tamen gardantan propran originalecon, Karolon Piĉ; ĉe pli vastgama principaro sintoniis la „Iltisa skolo” kun sia Manifesto. Urbanová (naskiĝis en 1922) eldonis sian unuan poemaron Nur tri kolorojn ĉe Stafeto en 1960, sed poste nenio aperis de ŝi ĝis 1981 (El subaj fontoj). La virino kaj la problemoj de soleco de la homo en la moderna mondo estas ŝiaj ĉefaj temoj: virino estas „amatino, edzino, dommastrino, patrino, laboristino ...”, kiel listigas eseo de Julian Modest, al ŝi dediĉita, en Literaturaj konfesoj (2000). La sama aŭtoro, sub sia vera nomo Georgi Miĥalkov, estis publikiginta belan studon pri la esperantaj poetinoj, kun aparta atento al Eli Urbanová, en siaj Beletraj eseoj (1987).

Ŝia (proza) verko Hetajro dancas (Fonto, 1995) estas aŭtobiografio, kiu vekis intensajn reeĥojn kaj estis nomita „libro de la jaro” de OSIEK en 2001. Saman titolon havis la lasta sekcio de Nur tri kolorojn, ene de kiu estas ankoraŭfoje samtitola poeziaĵo.

Eli Urbanová estas do brila stelo en la esperanta firmamento. Ŝia fraŭlina nomo estis Eliŝka Vrzáková; la nomon, per kiu ŝi estas fama, ŝi alprenis per la edziniĝo al Ŝtefo Urban, muzikprofesoro kaj esperanta poeto (Nova Ezopo, Stafeto, 1961), kaj ĝin plutenis ankaŭ post la divorco en 1955. Dum kvaronjarcento ŝi praktikis inspiran korespondadon kun Baghy, korespondadon, kiu meritus, almenaŭ selekte, eldonon. Kion novan la nuna poemaro aldonas al tio, kion ni jam konas? Fakte, ne multon. Pluro rilatas al emocioj kaj sentoj junaĝaj, io rekte retrorigardas: la verba tenso estas la paseo. La merito de la verko estas, ke ĝi kolektas preskaŭ kvardekon da pecoj, aperintaj dise space kaj tempe. Kiu legis Nur tri kolorojn de antaŭ pli ol kvardek jaroj, rimarkas grandegan evoluon el klasiktradicia rimado kaj ritmado kun ordigitaj strofoj kaj versoj ĝis multe pli liberaj skemoj, kie rimo aperas sporade, preskaŭ surprize. Sed la sekcio Miaj infanoj entenas nur poemojn el la jaroj 1951-1958, do similajn al ŝiaj unuaj. Interesa estas la (proza) Letero al komencantaj poetinoj, aperinta en literatura suplemento al bulteno Paco en 1985 kaj certe meritanta pli vastan diskoniĝon.

Kompletigas la verkon biografio kaj ilustraĵoj, plaĉe skizitaj de Pavel Rak.

Carlo MINNAJA
Eli Urbanová: Rapide pasis la temp'. Eld. Kava-Pech, 2003. 90 broŝuritaj paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004