MONATO

Komputado

TRAFIKO

Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj

Dum preskaŭ tuta jarcento la mapo estis la ĉefa helpilo por aŭto-ŝoforoj, kiuj veturas en nekonata regiono. Se ilin akompanis dua persono, kiu povis legi la mapon kaj instrukcii, tio estis eĉ relative facila. Por solaj veturantoj tamen mapo ne ĉiam estis perfekta. Se subite neatendite sur trafikplena aŭtovojo oni devas decidi, ĉu flankenveturi aŭ ne, konsulti mapon povas eĉ esti danĝere. La tekniko tamen solvos tiun problemon. Populariĝas, kaj plimalmultekostiĝas, la biradaj sistemoj, kiuj kondukas ŝoforojn kien ajn tra la mondo.

Usona ideo

Ofte modernaj teknikoj naskiĝas en la militista sfero kaj nur poste populariĝas ankaŭ en la civila mondo. Tiel okazis pri la birada sistemo. Jam meze de la pasinta jarcento militistoj sentis la bezonon precize scii, kie ili estas, ekzemple meze de praarbaro aŭ en dezerto. Por faciligi tion, Usono lanĉis aron da satelitoj. Kalkulante la relativajn distancojn al pluraj el ili, oni povis precize determini, kie oni estas. Usono nomis sian sistemon Global Positioning System (GPS) (tutmonda pozicitrova sistemo).

Kompreneble, en la periodo de la malvarma milito Usono ne longe restis la sola ŝtato kun birada teknologio. Sovetio baldaŭ sekvis kaj kreis sian Globalnaja navigacionnaja sputnikovaja sistema (GLONASS) (tutmonda naviga persatelita sistemo), kaj komence de la nuna jarcento Eŭropa Unio decidis krei sian propran sistemon Galileo, por povi esti sendependa okaze de konflikto. Galileo laŭplane estos preta en 2008.

Paca uzado

En decembro 1993 la usona sistemo GPS havis 24 satelitojn, kiuj kovris la tutan tersurfacon. Tio forte popularigis la sistemon, kaj ekde tiam tiu pormilita inventaĵo estis uzata ankaŭ por pacaj celoj. En luksaj aŭtomobiloj oni instalis birilojn, aparatetojn, kiuj povas determini, kie la aŭto troviĝas, kaj krome indiki, kien oni veturu por atingi difinitan celon. Mezume 1,4 milionoj da biriloj estis produktataj jare en la fino de la 20a jarcento. La unuaj estis tamen tro kostaj por mezuma ŝoforo.

Pli popularaj iĝis la biriloj kune kun la populareco de poŝkomputiloj. Tiuj, kiuj posedas jam poŝkomputilon, devas aĉeti nur anten-unuon kaj instali la necesan programaron. La tuto tamen aspektas iom malelegante en la aŭtomobilo: poŝkomputilo, anten-unuo kaj du dratoj, plej ofte iom tro longaj, kiuj pendas antaŭe ĉe la glaco, ne vere estas tre belaj.

Kompakta unuo

En marto aperis „ĉio-en-unu”-produkto de la nederlanda firmao TomTom. Ĝia birilo TomTom Go estas kompakta unuo, malpli granda ol pugno, aspektanta kiel malgranda televidilo el puphejmo. La unuo enhavas ĉion: la programaron, la antenon, akumulilon kaj malgrandan ekranon kaj parolilon, per kiu TomTom Go komunikiĝas kun la ŝoforo. La sistemo estas facile transportebla de unu aŭto al alia.

Post enŝalto de la navigilo ĝi unue kontaktas la GPS-satelitojn kaj kalkulas sian pozicion. Post tio la uzanto klare vidas sur la ekraneto la nomon de la strato, kie li estas, kune kun mapo de la ĉirkaŭaĵo. Sekvas la unusola tasko por la uzanto: entajpi la celurbon, la straton kaj la domnumeron kaj ek. De nun klara voĉo diras: „Post 200 metroj dekstren”, „Enviciĝu por baldaŭ veturi maldekstren”. La ŝoforo povas rigardi la ekranon, kiu donas la samajn informojn bilde sur mapo. Tio ĉi tamen estas nur kromaĵo. La praktiko montras, ke la voĉo sufiĉas.

Mapoj

La birilo TomTom Go, same kiel ĉiu ajn pozicitrova sistemo, funkcias surbaze de tre detalaj mapoj. Oni povas ekzemple enmeti la mapon de tuta Benelukso aŭ de Eŭropo, laŭ siaj bezonoj. La mapojn oni regule aktualigas, sed kompreneble ili ne povas esti ĉiam tute ĝisdataj. Povas ja okazi, ke la birilo proponas al oni eniri straton, kiu estas barita. Oni do ne blinde fidu!

Testrezultoj pli ol kontentigaj

MONATO havis la okazon testi version 4.02 de la birilo TomTom Go. Antaŭ la unua uzado la programo bezonas kelkajn minutojn por ekkoni ĉiujn satelitojn (plej ofte ĝi „vidas” ses-sep satelitojn samtempe), sed post ĉiu posta enŝaltado unu minuto aŭ eĉ malpli sufiĉas. Tiam la ekraneto montras la straton, en kiu oni estas.

Post tio estas la tasko de la ŝoforo entajpi, kien oni volas iri. La entajpado povas okazi per fingro, sed mi preferis uzi malgrandan stifton. Oni povas entajpi adreson – la plej ofta eblo, sed same eblas peti, ke la sistemo konduku onin al la plej proksima benzinejo, aŭ al restoracio, policejo, preĝejo, parkejo, eĉ al muzeo, bestoĝardeno, teatro, butikcentro ktp.

Ni testis la aparateton en pluraj lokoj en Nederlando kaj Belgio. Kiam ni veturis de Arnhem al Antverpeno, ĝi volis konduki nin tra Breda, kio estas tute normala. Aŭdinte tamen en la radio, ke la vojo Breda-Antverpeno estis komplete barita pro kamiona akcidento, ni petis, ke la birilo trovu por ni alternativan vojon. Ĝi proponis vojon tra Turnhout, kiun ni senprobleme povis sekvi danke al la klara voĉo de la aparato. En urboj, kiujn oni ne konas, oni veturas multe pli trankvile, uzante la birilon. Se forte pluvas, oni povas dediĉi sian atenton komplete al la trafiko ĉirkaŭ si, kaj oni ne devas rigardi ĉien en la espero trovi iun vojindikilon. Kio tre impresis min, estis la fakto, ke en lokoj, kie oni devis ŝanĝi la direkton plurfoje ene de minuto, TomTom Go avertis: „Eniru la unuan dekstran straton kaj tuj poste veturu en la maldekstra flanko de la vojo.”

Ĉu do nenian negativan impreson ni havas? Unu solan mi volus mencii: kiam forte sunas, la ekraneto ne estas bone videbla. Sed tio estas nur malgranda manko, ĉar, kiel jam dirite, se ĉe iu kruciĝo oni ne veturu rekte antaŭen, la voĉo jam anticipe avertas onin kaj tuj antaŭ la kruciĝo ankoraŭfoje.

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004