MONATO

Ekonomio

LITOVIO

Turisma ŝoko

Litovio rekvietiĝas post la turisma ŝoko, kiun ĝi travivis dum la kvar someraj monatoj, tuj post sia aniĝo en Eŭropa Unio (EU). Invado de eksterlandaj turistoj al tiu ĉi balta lando superis ĉiujn prognozojn kaj eĉ mirigas turismajn spertulojn de aliaj landoj.

Turista invado

Statistiko asertas, ke dum la unua duono de la jaro 2004 en litovaj hoteloj kaj gastejoj noktumis 30 % pli da gastoj ol dum la samlonga periodo de la antaŭa jaro. Inter la 448 000 gastoj 52 % estis eksterlandanoj. Precipe pliiĝis gastoj en litovaj banlokoj Druskininkai, Birštonas, Palanga kaj Neringa, kiuj antaŭe estis apenaŭ vizitataj.

Inter eksterlandaj turistoj ekskursantaj tra Litovio pligrandiĝis la kvanto de poloj (63 %), latvoj kaj estonoj (38 %), kaj italoj (78 %), francoj (67 %), belgoj (64 %), hispanoj (55 %) kaj germanoj (45 %).

Pro sia alloga sovaĝa naturo Litovio altiris pli da gastoj al la vilaĝturisma sektoro. Ĉi-jare en vilaĝaj bienoj feriis 23 % pli da gastoj ol pasintjare. Dekono estis eksterlandaj gastoj, kies nombro dum antaŭaj jaroj atingis apenaŭ 2-3 %.

Lando enspezas

En la jaro 2003 el la enirturismo malgranda Litovio enspezis 500 milionojn da eŭroj. Oni prognozas ke ĉi-jare tiu kvanto altiĝos je 100 milionoj. Dum la unuaj kvar monatoj Litovio jam enspezis 42 % pli multe ol kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro.

Monda asocio pri turismo kaj vojaĝoj (www.wttc.org) asertas, ke dum la jaro 2004 la turisma enspezo en Litovio devus atingi 1,9 % de la malneta enlanda produkto (MEP). Analizo montras ke, se investado en tiu ĉi branĉo ne malkreskos, en la jaro 2014 la MEP-parto el turismo povus atingi 10 %, t.e. simile kiel nun estas en Hispanio.

Litovaj turismaj spertuloj kredas, ke turismo en Litovio estas unu el la plej perspektivaj branĉoj, ĉar tie ĉi plej rapide kreiĝas laborpostenoj. Granda subteno jam atingis la litovan turisman sektoron per PHARE, la EU-projektoj favore al kandidat-membroŝtatoj, kaj en estonto oni atendas monon venanta el strukturfondusoj de EU. Al la perfektigo de la turisma strukturado en Litovio dum la jaroj 2004-2006 estos dediĉataj 311 milionoj da eŭroj.

Laŭ informo de la sama asocio, ĝis la jaro 2010 en la dek novaj landoj eblus krei tri milionojn da laborpostenoj ligitaj kun turismo. Eŭropa Konsilio asertas, ke EU-novuloj devus dum 2005-2010 realigi siajn planojn gajni 46 miliardojn da eŭroj el turismo.

Problemoj abundas

Granda obstaklo por la turisma sektoro en Litovio estas, ke tiu ĉi balta lando malfacile atingeblas por eksterlandaj turistoj. Litovaj spertuloj bedaŭras la mankon de bona fervoja ligo kun cetera Eŭropo. Transeŭropa fervojo estas planata nur por la jaro 2006. Voja kunligo fiaskas pro sufiĉe malbonkvalitaj vojoj en Pollando, precipe de Varsovio ĝis la litova landlimo.

Krome ĝis nun Litovio ne estas kunligita kun aliaj landoj per malmultekostaj flugkompanioj. Tia situacio jam kaŭzis, ke dum la unuaj tri monatoj de 2004 preskaŭ je kvarono malkreskis la kvanto de britaj turistoj. Flugoj de la litova kompanio Lithuanian Airlines al Londono dum semajnfinoj je 80 % estas plenigitaj per litovoj. Dume britaj turistoj, kiuj ege ŝatis semajnfinan restadon en la litova ĉefurbo Vilnius, nun apenaŭ povas atingi tiun ĉi urbon.

Paradokse estas ankaŭ, ke inter 300 turismaj agentejoj, kiuj nun funkcias en Litovio, nur ĉirkaŭ la plej grandaj dek okupiĝas pri la plej fruktodona enirturismo.

Tamen estro de litova turisma departemento, Alvitis Lukoševičius, esperas, ke pro tio Litovio ne perdos sian allogon. Enketado de eksterlandaj turistoj montras, ke plejparto de ili pritaksas sian feriadon en Litovio aŭ bona aŭ tre bona.

En la hoteloj de Vilnius estis disvastigitaj enketiloj, sur kiuj oni petis pritaksi la urbon je turisma vidpunkto kaj prezenti siajn impresojn. 91 % de ĉiuj enketitaj turistoj asertis, ke Vilnius lasis por ili bonan impreson. 28 % pritaksas la urbon perfekta, 63 % bona, kaj 7 % esprimis nur kontentigan impreson. Plej allogaj por gastoj estas la antikva urboparto kun gotikaj, renesancaj, barokaj kaj klasikismaj konstruaĵoj. Ĝia ĉarmo ravis 84 % de la turistoj. 52 % menciis originalan kaj agrablan urban etoson, kiun kreas sentebla odoro de antikveco, arkitekturo, naturo kaj amikemaj homoj.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004