La vorto bonsajo ĉiam sugestas nanajn arbetojn el Japanio aŭ Ĉinio. Tamen Kestutis Ptakauskas, 46-jaraĝa, el la litova urbo Alytus, pruvis, ke orientdevenaj kreaĵoj bonege enradikiĝas aliloke. Propramane li kreskigas en etaj ujoj centojn da tiaj plantaĵoj.
Ptakauskas, la plej konata bonsaj-spertulo en Litovio, asertas, ke ankaŭ litovaj arboj plene taŭgas por bonsajiĝo. La plej taŭga estas karpeno, kiu toleras sekecon kaj humidecon. Per karpeno li komencis sian laboron: 16-jaraĝa karpeno nun altas nur 35 centimetrojn.
La bonsajigo de arbeto estas sufiĉe longa proceso. Necesas pacienca zorgado kaj regula transplantado kun stucado de nenecesaj radikoj, firmigo de branĉoj, taŭga sterkado kaj akvumado. Bezonatas, laŭ Ptakauskas, kvin jaroj por ke planto formiĝu por nana vivo.
La arbetisto, kiu elektas kaŝtanarbojn, betulojn, pinojn kaj fagojn por sia kolekto el difektitaj specimenoj en apuda arbaro, nun kreis en Alytus la lernejon „Bonsaj-studio”, kie homoj el tuta Litovio lernas la bonsaj-arton. Ĉi-jare li organizis la unuan internacian bonsaj-ekspozicion en la baltaj landoj kun 25 partoprenantoj el naŭ ŝtatoj.
Ptakauskas akiris sian pasion post la milito en Afganio. Devigate trovi okupon, li hazarde trovis bonsaj-arton, kiu plenigis la tiaman vakuon en lia vivo. Malgraŭ tio, ke li neniam vizitis Japanion, li tamen kreis eventuale fantazian japanstilan ĝardenon kun teopavilono, rivereto kaj lageto kun japanaj karpoj kaj akvolilioj – laŭnome la „Ĝardeno de matena roso”. Frumatene li vizitas sian ĝardenon por meditadi kaj admiri la plantojn. Japanaj gastoj, mirigite, diras, ke la ĝardeno aspektas kiel en Japanio.
Sed restas en la kapo de la arbetisto ankoraŭ ideo. Li volas en sia urbo krei grandan japanstilan parkon kun tipa teopavilono kaj ejo por konferencoj kaj prelegoj. Sed kiel solulo li sentas sin iom tro malforta por tion realigi.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004 |