En Litovio kreskas ĉirkaŭ 400 specoj da manĝeblaj fungoj kaj fungokolektado havas longan tradicion. Ĝi prosperas ankaŭ hodiaŭ kaj rolas kiel bona distraĵo samkiel notinda enspezfonto.
Litovajn fungojn eblas aĉeti en vendejoj de Germanio, Francio kaj Rusio. Oni trovas ilin en restoracioj de Usono kaj eĉ en Mongolio. Litovaj fungoentreprenistoj senkaŝe ĝojas, ke multaj eŭropanoj ne kutimas kolekti arbarfungojn. Tamen, litovoj asertas ke en tiu ĉi merkato ili devas konkuri kun entreprenistoj el Pollando, Rusio, Turkio kaj Rumanio. Kutime fungokolektado prosperas en malpli riĉaj landoj kie ĝi iĝas vivfonto.
En Litovio pri fungokomercado okupiĝas 14 kompanioj, kiuj dumjare dungas kelkajn milojn da personoj. Onidire ĉi-jare elportado de freŝaj, frostigitaj, saligitaj kaj sekigitaj fungoj duobliĝis kaj povus plu kreski. Tamen, al kompanioj ekmankas laborfortoj por ilia kolektado. Spertuloj opinias, ke en arbaroj de Litovio ĉiujare eblus kolekti 16 000 tunojn da ili.
Kelkfoje fungomanĝonto sur etikedo vidas, ke fungoj venis el Litovio kaj demandas sin, ĉu ili ne estas radiigitaj rezulte de la katastrofo en la ĉernobila nuklea elektra centralo. En germana urbo Munkeno estis testitaj diversloke kolektitaj fungoj. Evidentiĝis, ke kantareloj aĉetitaj en bazaro de Supra Palatinato radias je 109 bekereloj (Bq) da cezio-137 kaj tiuj kolektitaj en Pollando kaj aĉetitaj surstrate havis 89 Bq. Litovaj aĉetitaj en munkena manĝaĵvendejo Tengelmann havis apenaŭ 29 Bq. La permesata normo en Germanio estas ĝis 600 Bq. Alivorte, kvin pladoj preparitaj el fungoj havantaj 600 Bq da cezio-137 radias sur homa korpo preskaŭ samforte kiel unu aviadilflugo tra Atlantiko.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004 |