MONATO

El mia vidpunkto

Ne nur protesto

En aŭtuno rezultoj de du elektoj en federaciaj landoj de Germanio timigis ne nur demokratojn tiulandajn, sed ankaŭ najbarlandajn. La dekstregaj partioj NPD (Nacidemokrata Partio de Germanio) kaj DVU (Germana Popol-Unio) gajnis konsiderinde: en Brandenburgio (la lando ĉirkaŭ la federacia ĉefurbo Berlino) DVU akiris 6,1 procentojn (kompare al 5,3 % en 1999), en Saksio NPD eĉ 9,2 procentojn (1,4 % en 1999). Aliflanke ankaŭ la ekskomunisma partio PDS (Partio de Demokrata Socialismo) kreskis en ambaŭ federaciaj landoj kaj en Brandenburgio nun eĉ superas kristandemokratojn (CDU = Kristandemokrata Unio), kiuj falis de 26,6 al 19,4 %; PDS en 1999 havis 23,3 kaj nun 28 %. En Saksio PDS en 1999 havis 22,2 kaj nun la ekskomunistoj akiris 23,6 %. En tiu lando tamen ankaŭ liberaluloj sukcesis superi la kvinprocentan hurdon por eniri la parlamenton: FDP (Libera Demokrata Partio) nun havas 5,9 kompare al nur 1,1 procentoj en 1999. Simile verduloj (Bündnis 90/Grüne = Ligo 90/Verduloj) saltis de 2,6 al 5,1 %.

Malkontento

Embarasitaj kaj ŝokitaj demokrataj popol-partioj SPD (Socialdemokrata Partio de Germanio) kaj CDU klarige parolis pri protest-elektoj. Efektive kaj la novnaziaj partioj, kaj ekskomunistoj dum elektokampanjoj propagandis precipe per obstino kontraŭ malŝatataj leĝproponoj, ekspluatante tiel malkontenton de homoj. Ambaŭ federaciaj landoj situas en orienta Germanio, do eksa GDR (Germana Demokratia Respubliko), kaj estas vere, ke tie homoj aparte furiozas pri politiko, kiu pli kaj pli restriktas socialajn servojn. Politikistoj parolas (iom eŭfemisme) pri reformoj, sed trafitaj homoj perceptas tion kiel prirabon kaj forprenon de sociala sekureco. Kiel en multaj aliaj landoj, ankaŭ en Germanio necesas reordigi preskaŭ ĉiujn publikajn asekurojn kaj servojn por evitigi, ke iam ili kolapsos; precipaj kialoj estas ekonomia regreso kaj tro granda senlaboreco.

Sekvo de unuiĝo

Sed en Germanio aldoniĝas plia problemo. Neniu imagis antaŭ 15 jaroj, ke unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj kostos tiom ekstreme multe. La tiama kanceliero Helmut Kohl promesis al la homoj en orienta Germanio „florantajn pejzaĝojn”; oni investis jam multajn, multajn miliardojn, sed la pejzaĝoj ne floras, male ili pli kaj pli dezertiĝas. Neniu antaŭ 15 jaroj sciis, kiom degenerintaj estis industrio kaj komerco de GDR. Nun ĉiuj lamentas, ke spite al enormaj pagoj (kiuj ja venas per impostoj el la poŝoj de civitanoj) orienta Germanio konstante mizeras. Okcidentaj germanoj grumblegas, ĉar per speciala „solidar-imposto” ili devas finance subteni siajn orientajn kuncivitanojn (pri „fratoj” ili ne plu parolas). Ne estas mirige, ke laŭ opinisondo proksimume ĉiu dua okcidentgermano dezirus rehavi la fifaman muron ...

Sed la klarigo „protest-elekto” estas nur la duona vero rilate al fortiĝo de ekstremdekstraj partioj. Kiam disfalis la socialisma sistemo, malaperis ankaŭ la deviga amo al komunismaj „fratpopoloj”, kaj malkaŝe montriĝis latenta ksenofobio, kiu parte transsaltis al malamo. Multiĝis en orienta Germanio atakoj kaj atencoj kontraŭ eksterlandanoj, multiĝis novnaziaj grupoj, kaj fortiĝis novnaziaj partioj. Tiun ĉi fenomenon, cetere, ni trovas en pluraj ekssocialismaj landoj, kie ankaŭ aperis dekstregaj kaj naciismaj partioj. En Germanio demokrataj partioj estis konsternitaj kaj timis pri la reputacio de sia lando. Do oni intencis malpermesi la partion NPD; pri tia malpermeso tamen devas verdikti la plej supera konstitucia tribunalo. Do oni preparis proceson, sed tiom diletantece, ke la tribunalo ne povis verdikti alie, ol – pro formalaj kialoj – favore al NPD. La novnazioj triumfis; la skandalo estis perfekta!

Paniko kaj ĥaoso

Sed diletanteco estas entute karakteriza por la nuna germana politiko. Kaj la registaro en Berlino, kaj la opoziciaj partioj ne havas klarajn liniojn, kiel solvi problemojn, sed reagas panike, konfuze kaj ĥaose al ili. Ne estas mirige, ke la reputacio de politikistoj laŭ ĉiuj opinisondoj estas tiom malgranda kiom neniam antaŭe, preskaŭ nula. Kaj ne mirige, ke intertempe en multaj elektoj partoprenas preskaŭ nur duono de elektorajtaj civitanoj, ĉar ili perdis ĉian fidon al la grandaj partioj. Kaj same ne povas mirigi, ke en tia situacio ekstremistaj partioj (dekstraj kaj maldekstraj) trovas pli kaj pli da adeptoj. Ni memoru, ke ankaŭ Hitler kaj liaj nazioj akiris la potencon, ĉar li promesis paradizon al milionoj da senlaboruloj.

Timo senbaza

Estas tiu historia balasto, pro kiu oni estas aparte sentema pri germanaj novnazioj, precipe en eksterlando. Sed ni restu realismaj: dekstregaj partioj ekzistas ne nur en Germanio, sed ankaŭ en aliaj demokrataj ŝtatoj. En Francio, ekzemple, la dekstruloj ĉirkaŭ la naciisto Le Pen dum elektoj kutime akiras ĉirkaŭ 15 procentojn de voĉdonoj – do multe pli, ol en Germanio, ĉar en la okcidenta parto intertempe ekstremistoj havas preskaŭ nenian ŝancon eniri parlamentojn. Timo pri dua Hitler do estas tute senbaza, feliĉe!

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004