MONATO

Moderna Vivo

AŬSTRIO

Ride resaniĝi

Videblis unu tagon en septembro, en la centro de Vieno, strangaj uloj kun ruĝaj nazoj. Ili migris, muzikante kaj bruante, tra la stratoj, ŝercis sur scenejoj kaj okazigis ludojn por infanoj. Tiel la asocio „Ruĝaj Nazoj Klaŭnkuracistoj” festis sian dekjaran jubileon.

Jam komence de la 20a jarcento oni klopodis emocie subteni pacientojn en hospitaloj: la unuaj klaŭnprogramoj ekis en 1986 en Usono. Klaŭno estas artisto, kiu humure peras konsolon kaj kuraĝon al malsanuloj; unue, en Aŭstrio, al infanoj, poste al maljunuloj. Li aŭ ŝi povas malfortigi depresion, operacian ŝokon aŭ reziston kontraŭ doloriga terapio kaj malfermas al la paciento socion kaj vivmedion.

Praktika edukado

Post trimonata provperiodo la klaŭnartisto iĝas membro de klaŭnteamo. Klaŭno bezonas talenton, socian engaĝiĝon kaj personan forton. Poste sekvas teoria kaj praktika edukado fare de aktoro, mimo, magiisto, flegisto kaj psikologo. Surbaze de tio, ĉiu klaŭno povas evoluigi sian personan identecon.

Klaŭnoj laboras ĉiam duope. Antaŭ vizito ĉe juna paciento, la paro informiĝas ĉe kuracisto kaj flegisto. Poste ili frapas ĉe la pordo kaj eniras nur post alvoko. Dum sekundoj ili devas reagi al la situacio: kia etoso? ĉu ĉeestas vizitantoj? ktp. Sekvas muziko, ĵonglado, mimado, dancado: espereble forflugas malĝojo, tiel ke la imunsistemo refortiĝas kaj postlasitaj estas fantazio kaj plezuro.

Speciala programo ekzistas por maljunuloj. Gravas la mensa stato de la paciento. La klaŭnoj surscenigas muzikon kaj dancadon el la tempo de la junaĝo de la malsanulo. Nun oni science esploras la rilaton inter ridado kaj resaniĝo. Pliaj informoj en diversaj lingvoj troviĝas ĉe: www.rotenaseninternational.com/.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004