MONATO

Politiko

OPINIO

Malfermi pandoran skatolon

Ĝis nun Eŭropa Unio (EU) ne spertis konflikton inter sia ekstera limo kaj lando neapartenanta al ĝi. EU estas politika asocio, kiu ekzistas ĝuste por malebligi konfliktojn, kiu ekzistas pro la paco, kaj kiu neniun volas ataki aŭ konkeri. Aliĝu tiu, kiu mem volas. Sekve landlimaj konfliktoj devus esti io tute neakceptebla.

Inter Slovenio kaj Kroatio post la disfalo de Jugoslavio restis kelkaj etaj teritorioj, kie ankoraŭ malklaras limlinioj. Temas pri lokoj, kie la limo estis riveroj, kiuj intertempe ŝanĝis sian vojfluon. En Istrio la limon difinas rivero Dragonja, sed iam oni fosis kanalon. Tial restis kelkaj kvadrataj kilometroj da tereno kun kvar vilaĝetoj, kiuj nun apartenas al Kroatio, sed efektive, laŭ la originala fluo, ili apartenis al Slovenio.

Nesolvita demando

Slovenio havas tre malmulte da maro (42 km da bordo). La nuna internacia marleĝo estas tia, ke efektive Slovenio ne havas eliron al internacia maro, ĉar fermas ĝin la teritoriaj maroj de Kroatio kaj Italio. Ĉar en la tempo de Jugoslavio estis difinitaj marlimoj inter unuopaj respublikoj, oni konsideras, ke tio restas nesolvita demando kaj sekve, pri la maraj limoj, devus ankoraŭ okazi interkonsento.

Pro sia negativa sperto en komuna Jugoslavio, Slovenio timas, ke iam simile disfalos EU, kaj ke Slovenio estos devigita malaliĝi. Pro tio ĝi volas certecon pri mara koridoro, per kiu ĝiaj ŝipoj povus atingi la internacian maron sen demandi Italion aŭ Kroation. Pro tio Slovenio daŭre klopodis interkonsenti kun Kroatio, ke tiu fordonu iom da sia maro en formo de koridoro; siaparte Slovenio rezignu pri tri neklaraj terpecoj, i.a. pri la menciitaj kvar vilaĝetoj. En 2003 okazis interkonsento inter la du registaroj, kiuj subskribis ĝin. Sed ne ratifis ĝin la kroata parlamento kaj tial la interkonsento ne ekvalidis. Kroatoj konsideras tion afero nuligita, slovenoj prokrasto de definitiva decido.

Partietaj interesoj

La pasioj en ambaŭ popoloj estas denove disflagritaj. En la plimulto de ordinaraj slovenoj regas kontraŭkroata sento kaj inverse, tiel ke pro provizoraj, partietaj interesoj kelkaj homoj provoke provas ekspluati interpopolan malamon. Politikistoj pretendas, sin prezentante kiel defendantojn de popolaj interesoj, ke la nacio estas endanĝerigita. Kiam la koncerna partio, gajninte voĉojn, akiras sian deziratan pozicion kaj influon, kiuj portas monon kaj povon, ĝi ne plu devas stimuli similajn aferojn. Sed la domaĝo jam farita estas grandega, ĉar la elvokita malamo kontraŭ alia popolo ne estas forviŝebla.

Ĉu tio signifas, ke la pandora skatolo pri landlimaj konfliktoj estas malfermita? Ĉu ekzemple, okaze de hungaraj balotoj, tiea partio provokos konflikton kontraŭ Serbio aŭ Rumanio? Ĉu poloj same agos ĉe la ukraina aŭ belorusa limo?

Nepras, ke EU starigu esplor-tribunalon por zorgi, ke politikaj partioj ne procedu kontraŭ la bazaj principoj de la Unio, ke partioj ne instigu malamon kontraŭ aliaj popoloj aŭ subtenu ksenofobion, rasismon aŭ diskriminacion. Simple estas limoj – kaj la partioj ilin ne transiru.

Zlatko TIŠLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004