La Eŭropa Komisiono komence de oktobro taksis Turkion preta por komenci negocojn kun la fina celo de membreco en Eŭropa Unio (EU). Sed ne temas pri senkondiĉa „jes”.
„Temas pri kvalifikita jes, kiu estas akompanata de granda nombro da rekomendoj por sekvi kaj observadi la situacion en Turkio,” diris la prezidanto de la Komisiono, Romano Prodi, dum diskonigo de la decido.
En delonge atendita raporto la Komisiono taksas la turkajn reformojn sufiĉaj por rekomendi ekigi la aliĝtraktadojn. Sed ĝi ankaŭ rekomendas limigojn al la libera moviĝado de turkoj, kiuj esperas translokiĝi al EU, kaj klaŭzon, kiu ebligas haltigon de la traktadoj, se progreso ne okazos en certaj kampoj. „Ni devas certigi, ke ĉiuj tiuj reformoj fariĝu fakto en la ĉiutaga vivo.”
Prodi emfazis, ke la komisiona aprobo ne aŭtomate garantias, ke la traktadoj sukcesos. „Ekzistas riskoj, kiujn ni devas konsideri,” diris Prodi, „kaj pri kiuj ni petas, ke ankaŭ Turkio konsideru ilin. Ĉiuokaze ni ne povas imagi estontecon por Eŭropo, en kiu Turkio ne estas firme ankrita.”
La verdikto signifas, ke Turkio verŝajne komencos interparolojn kun EU en 2005, kvankam neniu dato estas fiksita. La Komisiono faris nur rekomendon – la decidon devas fari la EU-membroŝtatoj dum decembra pintokunveno, sed neniu supozas, ke ili renversos la komisionajn rekomendojn.
La hodiaŭa raporto sekvas post du jardekoj da manovrado flanke de EU kaj pluraj reformoj ene de Turkio. La lando jam petis membriĝon en EU en 1987. Subpremado de la kurda malplimulto kaj forta rolo de la armeo ankaŭ en politikaj aferoj igis neimagebla turkan EU-membrecon ĝis antaŭ kelkaj jaroj.
Sed ekde la regado de la partio AK en 2002 okazas ondoj de reformoj – kvankam plenumado ankoraŭ malfacilas en pluraj kampoj. Tiklaj temoj restas interalie homaj rajtoj, torturado, koruptado, libera opiniesprimado, libera religia praktikado kaj seksa egaleco.
Laŭ gazetaraj fontoj la Komisiono prenis sian decidon sen unuanimeco, kio signifas, ke la rekomendoj ne estas subtenataj de ĉiuj 30 komisionanoj. Same abismas la opinioj inter la diverseŭropaj partioj kaj popoloj.
Pluraj politikistoj, sed ankaŭ civitanoj, opinias, ke oni ne jam nun rekompencu la reformojn de Ankaro, sed ke oni atendu ĝis la reformoj fariĝos realaĵoj. Aliaj, kiel multaj germanaj kristandemokratoj, sed ankaŭ pluraj francaj socialistoj kaj aŭstraj politikistoj, opinias, ke Turkio pro geografiaj aŭ kulturaj kialoj ne apartenu al Eŭropa Unio. Aliaj timas, ke Turkio tro kostos kaj ke post la ĵus okazinta plivastigo la Unio ne estus kapabla ŝarĝi sin per denova aligo de ŝtato, kiu post iom da tempo fariĝos la plej multnombre loĝata eŭropa ŝtato. Pli originalaj opinioj estas, ke EU prifajfas argumentojn kiel homaj rajtoj aŭ demokratio, sed nur interesiĝas pri la granda ekonomia merkato, kiun Turkio proponas.
„Kia bela tago” legeblas titole en turka gazeto Milliyet. Tiel aŭ simile reagis multaj turkaj gazetoj entuziasme al la decido de la EU-Komisiono. Hürriyet titolis „Estu libera via vojo, Turkio” kaj la amasgazeto Sabah simple skribis „Jes”. De piedo ĝis kapo la lando nun transformiĝos dum la traktatprocezo kun EU, skribas la gazeto. La maldekstra gazeto Cumhuriyet tamen atentigas, ke la Komisiono deklaris nur „limigitan rekomendon”.
En piedira distanco de la bruselaj EU-institucioj troviĝas granda turka komunumo. Plejparte esperoj estas ligitaj al turka aliĝo al EU: „La aliĝo servus al monda paco kaj igus la Union pli plurkultura,” diras Suleyman Akkus, dungito de turka socikultura asocio. Multaj vidas en la Unio garantion, ke Turkio ne ĉesigos siajn reformojn. La kurda legomvendisto Tolgar estas absolute kontraŭ la aliĝo, almenaŭ „tiel longe kiel Turkio misatentas homajn rajtojn”.
La belga sociologo Dirk Jacobs kredas, ke la partopreno de Turkio en EU longperspektive ankaŭ havos fortan signifon por la turkaj komunumoj en Eŭropo. „La eksterlandaj turkoj plenumos pontofunkcion,” li kredas. „Ili havos pli da ŝancoj, ekzemple pro lingvoscio, sed devas ankaŭ konsciiĝi pri ili.” Malklaras, ĉu estos forta migrado de turkoj al Eŭropo. Kelkaj diras, ke la migremuloj jam estas en Eŭropo, aliaj taksas, ke estas kvin milionoj da turkoj, kiuj emus migri al EU-landoj, plejparte al Germanio.
La Komisiono nun sugestas trikolonan strategion por mastrumi la traktadojn: „Unue, plifortigata kunlaboro por refortigi kaj subteni la reformprocezon en Turkio; due, traktadoj adaptataj al la specifaj defioj rilate la turkan aliĝon; kaj finfine, esence plifortigata politika kaj kultura dialogo, kiu alproksimigu la civitanarojn de la EU-membroŝtatoj kaj tiun de Turkio.”
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004 |