MONATO

Moderna Vivo

KOMENTARIO

Ne al militoj, ne al seksperforto

Afrikaj virinoj dum longa tempo estis viktimoj de maljusteco. Iliaj edzoj konsideris ilin laboriloj, kiuj devas zorgi pri kampaj laboroj, serĉado kaj farado de nutraĵoj kaj pri la multnombraj infanoj. Ili ne rajtis eniri lernejojn, kiel iliaj fratoj. Feliĉe jen kaj jen leviĝis voĉoj, kiuj postulas egalecon de ambaŭ seksoj.

La viroj ekkomprenas, ke virinoj povas kontribui al la progreso de sia lando: nun filinoj rajtas lerni same kiel la filoj, virinoj eksidas en oficejoj kaj faras tion, kio antaŭe estis „malfacila por virinoj”, kaj ili ekdecidas pri la estonteco de la lando. Finfine oni komprenis, ke „eduki virinon estas eduki la tutan socion” kaj ke la progreso de la lando dependas de la eduknivelo de la patrinoj. Afriko multe dankas al Unicef, kiu proklamis 2004 la jaron de la filino.

Miskomprenoj inter fratoj

Mi estas patrino vivanta en regiono, kie virinoj daŭre suferas pro militoj: norda Kivuo en Demokrata Respubliko Kongo. La interetnaj malamoj, la subitaj miskomprenoj inter fratoj, kiuj dum jaroj kune vivis, kondukas al ĉiutagaj bataloj en la landoj ĉirkaŭ la grandaj lagoj, en Kongo, Burundo, Ruando kaj Ugando. Anstataŭ zorgi pri la bonstato de siaj landoj, anstataŭ pensi pri la estonteco de siaj gefiloj, homoj perdas sian tempon, pensante kiel malkunigi tion, kio estis kuna. Ni virinoj ne konsentas kun iliaj vidpunktoj, ĉar estas ni, virinoj, kiuj estas la viktimoj. Ĉu vi povas imagi, kiom da virinoj estis seksperfortitaj ekde la komenco de la milito? La malamiko de ĉiu progreso estas la malsekureco.

Ni, virinoj el evolulandoj diras „ne” al la militoj en niaj regionoj, „ne” al la seksperforto, kaj „jes” al plukonstruado de lernejoj por batali kontraŭ la nescio, kaj „jes” al partoprenado en ĉiuj decidoj, kiuj koncernas la estontecon de la landoj meze de Afriko.

Françoise ZAWADI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004