MONATO

Spirita Vivo

La argilaj najbaretoj de Jesuo – provenca tradicio

Ekzistas en Francio tre ŝatata provenca tradicio, kiu kristnaske varmigas ĉies koron. Jen raporto pri dek-centimetraj mirakluloj.

Ĉiuj francoj, ekde la junaĝo, ŝatas ilin, kiel karajn – eĉ se iom malproksimajn – familianojn. Dum la pli granda parto de la jaro oni kaŝgastigas ilin en ŝirmita, sekura loko, ĝis kelkaj tagoj antaŭ Kristnasko. Tiam, vespere, kiam la infanoj dormas, aŭ ĝuste kune kun ili, oni delikate forprenas ilin el la vatplenaj skatoloj, kaj zorge dismetas ilin sur feste dekoritan tablon aŭ bufedon. Plej ofte estas por ili dometoj starigitaj, eble ŝafista barako aŭ groto, sed fojfoje ankaŭ tuta vilaĝo kun domoj, butikoj, arboj, urbestrejo kaj preĝejo.

Dum tiuj plej festaj tagoj de la jaro, foje dum pluraj semajnoj, ili pie staras – ĉirkaŭantaj la Sanktan Familion: Marian, Jozefon – kun la bovo kaj azeno, unue esperante la naskiĝon de la sankta bebo, poste celebrante ĝin. La grandioza alveno de la tri Orientaj Reĝoj, la 6an de januaro, markas samtempe la finon de la festoperiodo, kaj ilian reiron al la enkesta dormo. Ili estas la argilaj najbaretoj de Jesuo. Ilia vilaĝo kompreneble nomiĝas Bet-Leĥemo (-en-Provenco). Estas ili la „sanktuletoj”, aŭ la tiel nomataj santunoj (les santons).

De la preĝejo al la kripo

Jam en la 12a jarcento, staris la Sanktaj Familianoj kiel skulptaĵoj en la italaj preĝejoj. Okaze de la Renesanco ili transformiĝis en belegajn statuojn, ĝis unu metron altajn, mirinde riĉe vestitajn. Por la supra tavolo de la itala socio – nobeloj kaj eĉ sukcesaj burĝoj – iĝis modo posedi sian propran kolekton. Nico, marborda urbo nun en suda Francio, estis tiam itala, kaj tiel tiuj figuroj instaliĝis fine de la 17a jarcento en la ĉirkaŭa Provenco. La provencaj artistoj disvolvis tiukampe novajn artformojn kaj rapide famiĝis iliaj lignaj, ŝtonaj, ceramikaj figuroj.

Kaj kion la plenkreskuloj havas, volas – certe nun, sed ankaŭ tiam – ankaŭ la infanoj: tial aperis malpli grandaj, porinfanaj figuroj, gipsaj aŭ lignaj, kiujn oni starigis komence en adekvatan preĝejeton, kaj sekve en la kripon, malriĉan groton aŭ stalon kie laŭtradicie naskiĝis Jesuo. Rapide fariĝis pli multnombraj la figuroj, kaj krom la ŝafistoj kaj anĝeloj, kreiĝis ĉiuj loĝantoj de Bet-Leĥemo: apotekisto, almozpetanto, panbakisto ... La santunoj ne plu estis nur sanktuletoj, kaj iliaj posedantoj ne plu nur riĉuloj: pro la modesta prezo de tiuj statuetoj propran kolekteton ekposedis ankaŭ la malpli riĉaj homoj.

La granda bonŝanco de la provenca kripotradicio, kaj de ĝia popoleto, venis kun la franca revolucio de 1789. Tiam malpermesiĝis la kristnaskaj mesoj, fermiĝis la preĝejoj, kaj estis nur hejme, ĉirkaŭ la santunaro, kun familianoj kaj najbaroj, ke la tradiciemaj provencanoj povis festi kun siaj karaj la naskiĝon de Kristo.

Infanaĝaj memoraĵoj

Nuntempe estas tra tuta Provenco muzeoj, foiroj1, bazaroj kaj teatraĵoj dediĉitaj nur al la mondo de la santunoj. Ekzistas santunoj tiel malgrandaj, ke oni ilian tutan vilaĝon povas enmeti en juglandan ŝelon. Kaj aliaj tiom grandaj, ke ili povus senprobleme stari en la fama Grevin-muzeo2.

Mi ŝatus ĉi-artikole limigi min al tiuj, kiujn mi konas el mia propra infanaĝo: la dek ĝis dek kvin centrimetrojn altaj argilaj figuretoj, mane faritaj kaj farbitaj de mia patro. Tiuj magiigis miajn infanaĝajn Kristnaskojn. Jaron post jaro en mia familio iĝis tradicio, ke mia patro donace faras kvar aŭ kvin novajn figuretojn por ĉiu el siaj infanoj. Mia propra kolekto sufiĉe vastiĝis – nuntempe pli-malpli centdudekkapa – kaj tre diversiĝis. Certe nun ankaŭ mi mem, okaze de la ĉiuvintraj neĝferioj, kun mia patro ĉetable sidiĝas, kaj mem ekkreas.

Tri tagoj

„Naski” tian statueton daŭras tri tagojn, eĉ se la aktiva laboro plenigas „nur” du ĝis tri horojn. Eble ne estas la famaj sep tagoj, kiujn Dio bezonis por krei la universon, sed la sento de tutpoveco similas. Ĉio komenciĝas per ideo, inspiro: jes ja, tiu figuro mankas al mia argila mondeto. Preni en siajn manojn iom da pura argilo, premadi ĝin ĝis ĝi ekhavas la celitan formon, kaj poste fortranĉi de ĉi tie, aldoni tien ĉi, prilabori detalojn per fingro aŭ bastoneto, vere tio estas dia agado. Ĉefe ĉar dum la profesiaj „santunistoj” kompreneble uzas muldilojn, per kiuj ili serie fabrikas laŭ kelkaj dekoj da modeloj, ni memfarantoj kreas fojon post fojo novajn estaĵetojn, kies vizaĝo, esprimo, sinteno kaj vestaĵoj estas unikaj, kaj neniel rekreeblos.

Post tiu unua sesio de formado, esence ekzistas jam la unikulo, sed ankoraŭ ne estas ĝi kompleta. Post unutaga sekiĝo, venas la detaligo, finskulptado per pinta tranĉilo. Ankoraŭ unu tago da sekiĝo, kaj eblas farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko. Finiĝas la laboro per subsoklaj subskribado kaj datumado. Ne estas enforna bakado, nur sekiĝo, kaj tial la santunoj estas tiel rompiĝemaj. Sed nun ni ne pensu pri la bedaŭrotaj faloj, li aŭ ŝi ja nur ĵus ekvivis.

Estas por la kreinto granda plezuro montri, admiri ĝin, imagi kion ĝi „diremas”, kaj kian rolon ĝi meritas en la tradicia provenca rakonto, la fama „Pastoralo”. Menciindas interkrampe, ke mia kolekto verŝajne estas la sola en la mondo kiu enhavas Ludovikon Zamenhof kiel santunon!

La Pastoralo

La animo de tiu ĉi „santuna mondo” kuŝas en la tradicia rakonto, Pastoralo. Temas pri la naskiĝa nokto de Jesuo. Ĉiu kristano scias, ke en la Nova Testamento legeblas kiel Jozefo, kun sia fin-graveda edzino Maria, iomete antaŭ noktomezo kaj post vana petado gastiĝi, alvenis al kampara stalo. Tie naskis Maria. La „Pastoralo”, rakontita de Boufareou [bufareu], la ĉefanĝelo kun ruĝaj vangoj kaj ŝtalaj pulmoj, malkovras al ni kiel la simplaj homoj, kaj eĉ la azeno kaj la bovo, kiuj ripozis en la stalo, travivis tiun miraklan nokton.

Temas ne pri la grandaj mirakloj, pri kiuj la eklezio predikas, ne pri la veno de savonto de la mondo, ne pri la naskiĝo de la filo de Dio, kaj tiel plu. Tiuj oficialaj mirakloj estas por la granduloj. Sed sammaniere okazis dum tiu unua nokto ankoraŭ dekoj da malgrandaj mirakloj, komplezoj de la bona Dio al la malgranduloj, ĝuste por esprimi – kiel faras ĉiu nova patro – sian dankemon.

Pri tiuj mirakletoj mutas la Biblio. En la Pastoralo, kiun mi re- kaj re-aŭdis el foruzita 33-turna disko, Boufareou havis tipe marsejlan3 parolmanieron.

Mi tutorele aŭskultis kiel – por ke la ĵus naskita bebo ne frostmortu – la azeno kaj la bovo varmblovis sur ĝin. Kaj kiel la muelisto – la plej pigra pigrulo de Bet-Leĥemo – noktomeze vekiĝis kun la-bo-re-mo kaj trakuradis la tutan kamparon – serĉante la sanktan infaneton – kun du sakegoj da freŝa faruno sub la brakoj kaj unu sur la kapo. Aŭ kiel la ĝendarmo kiu, post jaroj da „kat-kaj-musludo”, ĵus estis kaptinta la ciganan kokinrabiston, kaj ekaŭdinte la anĝelan muzikon, simple liberigis la ciganon. Estis tiu lasta, kiu al Maria oferis la (ĵus ŝtelitan) meleagron, tiel porĉiame diktante nian kristnaskan menuon. Aŭ, ankoraŭ, kiel la vilaĝa idioto, la „ravita”, la belecon de la mondo vidigis al blindulo ...

Niaj mirakletoj

Tiaj mirakletoj estas multnombraj. Tro multnombraj por tiu ĉi artikolo, kaj tro multnombraj por la tutvesperaj rakontadoj, kiujn mi fine de ĉiu jaro por ŝatantoj de la franca kulturo okazigas en Nederlando, prezentante mian kolekton.

Kompreneblas, ke la mirakletoj estas senfine multnombraj, ĉar kiu ajn el ni, kredulo aŭ nekredulo, postrigardante sian propran vivon, certe rememoros plurajn tiajn okazaĵojn, post kiam pura sento de dankemo eksentiĝis, kaj kiujn povas priskribi nur la komento: „Estis miraklo!”.

Jene mi invitas vin, leganto, dum la kristnaska nokto dividi unu el „viaj mirakletoj” kun via tablonajbaro. Kaj tiel eble krei novan.

Sylvain LELARGE

(kun danko al mia patro Gilbert LELARGE)

1. La plej konataj muzeoj kaj foiroj estas decembre en Marsejlo kaj somere en Aubagne (la naskiĝurbo de la fama verkisto Marcel Pagnol).
2. Muzeo en Parizo, kie multege da famuloj estas reprezentitaj en la formo de vivgrandaj vaksstatuoj; Madame Tussaud estas alia muzeo tia.
3. Marsejlo estas ĉefurbo de Provenco kaj ĝia plej grava haveno; la akĉento kaj babilemo de ĝiaj loĝantoj estas famaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2004