Moderna vivoLITOVIOIn-dicojLitovinoj edziniĝas kaj naskas la plej junaj en Eŭropa Unio (EU). Laŭ statistikoj, fraŭlinoj unuafoje edziniĝas 24-jaraĝaj kaj fraŭloj 26-jaraĝaj. La meza geedziĝaĝo en EU estas 30 jaroj por viroj kaj 27 jaroj por virinoj. Kompare kun aliaj landoj de EU litovinoj naskas la plej junaj, averaĝe je preskaŭ 27 jaroj: aliloke je 29 jaroj. Krome, en ĉiuj tri baltaj landoj viroj vivas dek jarojn malpli ol aliloke en Eŭropo – nur ĝis la 65a jaro. La virina vivdaŭro de 76 jaroj estas nur je kelkaj jaroj pli malalta ol la meza indico de EU. Baltaj landoj rimarkindas pro negativaj indicoj: tie oni konstatas plej grandan kvanton de tuberkuloz-okazoj, mortoj pro kormalsanoj kaj suicidoj; pri ĉi-lastaj Litovio superas ĉiujn landojn de Eŭropo. En 1999 inter 100 000 viroj estis 77 suicidoj, kaj inter 100 000 virinoj estis 12. LAST
|