MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Malnovstila rakonto porinfana

En Flandrio loĝas tre juna knabo, nomita Nelo; lia tre maljuna avo, Jehano Das; kaj ekssklava hundo Patraŝ. La du homoj estas malriĉegaj, la hundo estas fidela kaj amoplena kaj laborema. Proksime loĝas riĉulo kun filineto nomita Alois. Montriĝas, ke Nelo havas rimarkindan pentrotalenton, sed kvankam li kaj Alois profunde amas unu la alian, ŝia patro malpermesas, ke ili renkontiĝu, ĉar li timas la eblon, ke Alois plenkreskinte edziniĝos kun Nelo, kiu ja estos nur tute senenspeza malriĉa artisto.

Por akiri sian vivpanon, la avo liveras lakton al diversaj klientoj. Sed post lia malfortiĝo, junega Nelo anstataŭas lin, kaj la hundo tiras la laktoĉareton. Malfacila kaj apenaŭ lukra laboro.

Flandrio famas pro sia artisto Rubens, kies artaĵojn amegas Nelo. Li revas fariĝi fama kaj sukcesa kiel Rubens. Li preskaŭ ricevas premion en portretokonkurso.

Post la morto de la avo, mono eĉ pli maloftiĝas. Nelo kaj la hundo perdas la kabanon, en kiu ili loĝis. Dum la frostaj vintroj ili multe suferas.

La riĉa patro de Alois perdas sian monon en la neĝo. Nelo trovas ĝin kaj reportas ĝin al li. La riĉulo nun ekamas la honestan Nelon. Sed Nelo malaperas. La fidela maljuna hundo serĉas lin, kaj lin trovas mortinta, en la frostoplena preĝejo, kie troviĝas bildoj, pentritaj de lia amata Rubens. Apud li kuŝiĝas la hundo, kaj ankaŭ profroste mortas.

Fino de la rakonto. Tragedio. Sed la vivo estas laŭnature tragedia, konkludas la aŭtoro.

La rakonto estas simpla. La stilo estas klara. Infano ĝuos legi (aŭ aŭskulti) ĝin. Do bona verko, laŭ sia speco. Ne elstara, sed bone verkita.

Donald BROADRIBB
Ouida (Marie-Louise de la Ramé): Hundo de Flandrio. Tr. Lode Van de Velde. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2004. 50 paĝoj vinktitaj. ISBN 9077066 08 X.
.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17