MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

MP3

Multe por malmulte da mono

En verda ĝardeno estas ŝajne kunmeto de antaŭaj kasedoj de Mikaelo Bronŝtein, parte ne plu aĉeteblaj. En si mem tio estas bona ideo, ĉar kasedoj ja iĝas pli kaj pli eksmodaj. Tamen iom strange sonas, kiam Mikaelo inter siaj kantoj parolas kaj diras „bonvenon en flanko B de nia kasedo”. La kantoj - kaj la ligaj tekstoj - estas en tre klara komprenebla Esperanto, eĉ sen akompana teksto. Multe da ĝuo por malmulte da mono!

pp/cs
Mikaelo Bronŝtein: En verda ĝardeno. Eld. la aŭtoro, Tihvin, 2004. Kompakta disko kun kantoj en MP3-formo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp/cs el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17