LeterojLezo de aŭtoraj rajtojEn MONATO 2003/02, p. 22 aperis sen mia scio kaj sen mia konsento foto de D-ro André Albault kiu aperis en la fest-libro De A al B (por la 75-jariĝo de Albault). En la fest-libro troviĝas klara indiko, ke mi estas la aŭtorino de la foto. La publikigo en MONATO sekve prezentas lezon de miaj aŭtoraj rajtoj. Irmi HAUPENTHAL, eldonistino Francio
|