Moderna vivoCUNAMOHelpo-ondo sed ne registaraPli ol unu monato post la hind-oceana cunamo eltroviĝis naŭ postvivantoj: tiel montriĝis, ke ankoraŭ ne finiĝis eĉ la kriza fazo de la helpprojekto. La naŭopo, kvin viroj, du virinoj kaj du knabinoj, malgrandigas iomete la pli ol 5 600 homojn, kiujn la barata registaro listigas kiel „netrovitojn”. Jam estas deklaritaj en Barato kiel „mortintoj” pli ol 10 700 homoj. Tiuj ankoraŭ „netrovitaj” homoj estas plejparte el la indiĝenaj popoloj de la Andamanaj kaj Nikobaraj Insuloj. Tiu ĉi arkipelago havas 572 insulojn, el kiuj 36 estas loĝataj. Tiu regiono suferis la plej fortan baton de la marondegoj, sed, ĉar ĝi estas geografie kaj politike for de la ĉefa parto de la subkontinento, helpo venis malrapide. ArmeoKrome, la barata registaro unue rifuzis helpon de fremdaj helporganizaĵoj, pretendante, ke la lando jam posedas la bezonatajn rimedojn – kaj homajn kaj monajn. Kvazaŭ por substreki tiun pretendon, Barato sendis helpon al pluraj aliaj landoj hind-oceanaj. Nur du semajnojn poste konsentis la barata registaro akcepti eksterlandan helpon. Intertempe, malgraŭ heroa laboro de la barata armeo, la indiĝenaj popoloj de la insuloj restis preskaŭ tute sen ajna helpo. Multaj en- kaj ekster-landaj tagĵurnaloj kritikis tiun ĉi sintenon de la registaro. Kontraste, tre aktivas helpprojektoj en la duoninsulo. La subŝtato de Tamilnado, ekzemple, jam kunordigas diversajn registarajn kaj neregistarajn organizaĵojn por tujaj helpprojektoj. Plue, ĝi laboras plurnivele je mez- kaj long-perspektivaj helpprojektoj por rekonstrui la vivrimedojn de la 128 000 familioj suferantaj pro la katastrofo. En Tamilnado oni taksas la perdon de posedaĵoj kaj substrukturo je 614 milionoj da eŭroj. A. Giridhar RAO
|