PolitikoBALKANIOPereas promesojRamush Haradinaj estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Naci-Liberiga Armeo de Kosovo (UÇK), kiu aparte dum la jaroj 1998-1999 kontraŭstaris la ŝtatan terorismon fare de Serbio kaj kiu kunlaboris kun trupoj de la Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo (NATO) por liberigi Kosovon. Fine de 2004 la kosova parlamento elektis lin ĉefministro. Tio plaĉis nek al kelkaj eŭropaj politikistoj nek al Serbio. Komence de marto, pro la interveno de la internacia krimtribunalo por la iama Jugoslavio en Hago, Nederlando, Haradinaj eksiĝis kaj flugis al Hago. Tial kosovanoj devas elekti alian ĉefministron. La elekto timigas albanojn en Kosovo. Ili kredas, ke baldaŭ la internacia komunumo aplikos la t.n. rezolucion 1244 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiu „Kosovo plurestos integra parto de Serbio”. La politika aktivulo Adem Demaçi [demaĉi] parolis pri la „iluziaj klopodoj kaj pravaj aspiroj de albanoj kaj nealbanoj por libereco kaj sendependeco” kaj pri „situacio tute fluida, rompebla kaj neantaŭvidebla”. EnergioLi aldonis: „La civitanoj de Kosovo, kredante, ke la libereco kaj sendependeco estas proksimaj, laboris energie por finfini la procesojn postulitajn. Pro la forigo de Haradinaj, tiuj promesoj mortas kaj la energio de liaj adeptoj vaporiĝas.” Dume albanoj en Kosovo sin montris prudentaj kaj civilizitaj. Ili pace protestis aparte en la regiono de Dukagjin [dukaĝin], kie aktivis pleje Haradinaj, esperante, ke la internacia komunumo ne plu decidos maljuste kaj malfavore al la popolo albana. La albana verkisto Ismail Kadare esprimis sian fidon pri la kortumo en Hago, dirante, ke ĝi neniam kondamnis senkulpulon. Li alvokis al la albanoj, kie ajn ili estas, montri paciencon kaj kredemon. Bardhyl SELIMI
|