EkonomioĈINIOEkonomia kresko daŭrosEn marto la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en Pekino raportis al gazetara rondo pri sia laboro. Rilate al la estonta disvolviĝo de la ekonomio, ĝi prognozis, ke de 2006 ĝis 2010 la ĉina ekonomio plu rapide kreskos je ĉirkaŭ 8 % jare. Dum la jaroj 2010 ĝis 2020 la kresko iĝos malpli rapida kaj reduktiĝos ĝis sub 7 %. Laŭ la raporto kvar ĉefaj faktoroj subtenos la kreskon: Investoj el eksterlando malgrandajLa raporto ankaŭ menciis, ke, kvankam kompare kun 2003 en 2004 la investosumo el eksterlando iom plimultiĝis, ĝi tamen restis je malalta nivelo. En 2003 la rekta investo de Usono en Ĉinio estis nur 0,7 % de ĝia tuta investo en eksterlando. Dum la sama periodo 3,4 % de la usonaj eksterlandaj investoj iris al Meksiko kaj 1,2 % al Brazilo. El la investoj de la ĉefaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio, kiel Britio, Germanio, Francio kaj Italio, nur 0,2 ĝis 1,5 % iris al Ĉinio. Ĉina kresko utilas al ĉiujMa Kai, ano de la Ŝtata Konsilantaro, deklaris ankaŭ, ke la disvolviĝo de la ĉina ekonomio kredeble vigligos la mondan ekonomion. Ekde la 1980aj jaroj la komerca importado de Ĉinio ĉiujare meznombre pliiĝis je pli ol 15 %. Ĉinio iĝis la tria plej grava importanto de la mondo. MU Binghua
|