MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

DISKOJ

Ree bela sono

En la lastjara eŭropa somero la esperanta muzika kulturo pliriĉiĝis pro la apero, ĉe la franca diskeldonejo Vinilkosmo, de nova albumo de Dolchamar (jes, kun „h”!).

Post kelkaj jaroj sen novaĵoj, ekde la lanĉo de Lingvo intermonda (2000), la finnoj de la populara Ĉu vi pretas?! ree ekaperas, ĉi-foje en nova stilo. Intertempe, la bando fariĝis pli konata sur la muzika scenejo de sia propra lando, kie ĝi plurfoje koncertis.

Por tiuj, kiuj jam konas la laboron de la bando, la nuna Dolchamar aperos kiel metamorfozo. Kompreneble, ne nur ortografia. Ja la konsisto de la bando iom ŝanĝiĝis, kaj ĝia stilo iris de la nedifinebla „ekstertereco” de la unua albumo al la pli granda rokeco de la nuna. Profesie la finna grupo ankaŭ plimaturiĝis, kio speguliĝas en la pli solidaj aranĝoj.

Aŭskultante la diskon Rebela sono de la unua ĝis la lasta ero, oni ricevas la impreson de pli unueca produkto, sen tamen la plaĉa skizofrenio, per kiu en Lingvo intermonda la dolchamaranoj stampis sian laboron. Do nun nenia intenco esprimi la intermondecon de Esperanto per variega stilo, kvankam ankoraŭ aŭdiĝas eĥoj iom „eksterteraj”, kiel kelkaj leĝeraj tekno-rokaj elementoj en Ni ĉiuj ni.

Tamen, la nova albumo ŝajnas pli ribeli lingve ol muzike. Ĝia lingva eksperimentismo (ĉu metaforo por la deziro pri libereco?) jen atingas altan esprimivon, jen impresas strange, kio samtempe troveblas en refreno de Akcidentoj:

Miaj du grandaj fu! desapoentoj,
Kvazaŭ ne forgesindaj incidentoj
Unua estis ŝial, dua estis lial
Ambaŭ akcidentoj
Suferon, senesperon, sed vere ĉi vesperon
Mi revas pri l' momentoj

Tiu tendenco al eksperimentoj kaj neologisma kreado ne ŝajnas ĉiam konveni: ĝi ja estis ekspluatita ĝis hipertrofio, kiel videblas ankaŭ en la titolo Kontra krusadanto („kontraŭkrucmilitisto”, laŭ la tekstokajera glosareto). Ĉiuokaze, la lingvaĵo estas pli milda ol antaŭe, eĉ se la muziko estas pli roka.

La voĉo de la kapulo kaj komponisto de la bando, Patrik Austin, aŭdiĝas kun belsona firmeco. Jen ĝi pli teneras, kiel en la duone akustika Solaj paroj, bela kanzono pri fremdiĝo, jen ĝi pli agresemas, kiel en Ĉinokta sento. Eble nur iom malkontentigos postulemajn orelojn la ofta akcentado de la lastaj silaboj.

Starante inter la kontesta kaj kritika impeto de Lingvo intermonda kaj pli lirikaj tekstoj, ne ĉiuj kanzonoj tamen sonas konvinke. En tiu senco, la engaĝiĝo de Junaj idealistoj aspektas iom naive kaj ŝablone:
Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj

Fine, la tuto impresas ege pozitive. Ree bela sono nepre ĝuinda. Ni pretis por la reveno de Dolchamar!

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Dolchamar: Rebela Sono. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2005. Kompakta disko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Reinaldo Marcelo Ferreira el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17