Moderna vivoBRITIOŜati-batiKiel kutime, ekzercocele, kuris tra londonaj stratoj la 34-jaraĝa ĵurnalisto James Silver [ĝejmz silva], kiam subite baris al li la vojon adoleskanto. Dua adoleskanto batis la ĵurnaliston sur la kapon per rulvolvita magazino, kaj tria aperis de malantaŭ arbusto kaj tiel forte frapis la kurinton, ke tiu falis. Kiam la atakito ŝancele ekstaris, li rimarkis aliajn membrojn de la bando, kiuj filmis lin, uzante siajn poŝtelefonajn kameraojn. Furoras, laŭ la brita polico, filmitaj atakoj tiaj, kiuj poste spekteblas ĉe retejoj popularaj inter adoleskantoj. La fenomeno nomiĝas – de viktima vidpunkto mise – ŝat-batado (angle: happy slapping). La celo konsistas en la humiligo de la viktimo (batado kaj prirabado ŝajnas flankaj motivoj) pere de rete publikigita filmero pri la atako. LernejojKomenciĝis la fenomeno kunlige kun la tiel nomata garaĝo-muziko; poste ĝi transiris dum la pasinta aŭtuno al londonaj lernejoj. Nun, laŭ la polico, post nur unu jaro ĝi disvastiĝis tra la tuta lando kaj ne limiĝas al lernejoj. Sed kia ajn estas la atako – ĉu prirabado, ĉu batado – plu kernas humiligo: la viktimo scias, ke ie en Interreto adoleskantoj priridas la misfortunon de alia. Ĉi-jare en Londono la polico esploris jam pli ol 200 atakojn tiajn, estigitajn precipe de adoleskantoj enuantaj. Unu el ili tekstmesaĝe klarigis, kial li tiel kondutas: „se v enuas, km v nen faras, k se v havas fonkam, tm v ŝatbatos” – „Se vi enuas, kiam vi nenion faras, kaj se vi havas telefonkameraon, tiam vi ŝat-batos”. Paul GUBBINS
|