Moderna vivoLITOVIOKarto al la estontecoLitovoj – kune kun belgoj – fariĝis la unuaj en Eŭropo, kiuj havos novajn elektronikajn identeckartojn, ebligantajn viziti senvize Usonon. Fakte, la karto disponeblas nun nur al diplomatoj, sed ekde 2006 ankaŭ ordinaraj litovoj ĝin uzos. Baldaŭ ankaŭ aliaj landoj en Eŭropo uzos tiajn identeckartojn, kiuj ekde oktobro fariĝos devaj por civitanoj de Eŭropa Unio, dezirantaj viziti Usonon. La novaj kartoj enhavas elektronikan informtenilon kun cifereca foto. Eblas tiel kapti biometriajn informojn, ekzemple fingrospuron kaj skanitan okulan irison. Ĉe la limtrapasejo la identigilo estos skanata. Sur ekrano aperos foto, kiun la limgardisto povos kompari kun la aspekto de tiu, kiu prezentas la karton. LAST
|