Moderna vivoJAPANIOKono pri dormantaj pianojPor japanaj infanoj pian-ludado estas unu el la plej popularaj eksterlernejaj okupoj. Ĉe knabinoj inter 3 kaj 12 jaroj ĝi estas la plej populara: pli ol kvarono de la knabinoj en tiu ĉi aĝo lernas pianludon. Inter la samaĝaj knaboj ĝi okupas la sesan lokon post naĝado, lernado, piedpilkado, la angla lingvo kaj basbalo. Por lerni piano-ludon geknaboj bezonas hejme instrumenton. Malgraŭ la kosto, multaj gepatroj aĉetas pianojn. Sed malmultaj infanoj daŭrigas sian pian-ludadon kaj la instrumentoj restas kiel rubo. Laŭenkete troviĝas en Japanio 6 milionoj da pianoj, el kiuj tri kvaronoj ne estas ludataj. Por solvi la problemon pri dormantaj pianoj lanĉiĝis diversaj iniciatoj. Ekzemple kompanio en gubernio Saitama petas informojn pri pianoj vendotaj kaj vizitas hejmojn por ekzameni la instrumentojn kaj proponi surloke aĉeto-prezon. La aĉetitaj pianoj iras al aziaj landoj, kie samkiel en Japanio gepatroj aĉetas instrumentojn por siaj gefiloj. Tie pianludado estas simbolo de riĉeco, moderniĝo kaj kleriĝo. Alia iniciato devenas de Kono Yasuhiro, 51-jara ĵaz-pianisto. Sciante, ke troviĝas neuzataj pianoj en Japanio, en 1992 li komencis „koncerton por veki dormantajn pianojn”, ludante iame neuzatan pianon. Li donacis ĉirkaŭ cent pianojn al malriĉaj institucioj kiel maljunulejoj kaj infanejoj. Ankaŭ al aziaj kaj afrikaj landoj li donacis 85 pianojn. Diras Kono: „Pianoj estas faritaj el ligno. Ne uzi pianojn senutile konsumas arbarojn.” Lia plej lasta koncerto okazis en majo en Tokio, kiam li ludis 13 pecojn, inkluzive de popularaj ĵaz-eroj, japanaj infankantoj kaj Beatles-kanzonoj. HORI Jasuo/pg
|