LeterojNomsinsekvojKun multe da intereso mi legis la eseon Familia nomo de Yamasaki Seikô pri la sinsekvo de nomoj (MONATO 2005/9, p. 22). Mi aldonu, ke la fenomeno ne estas nur lingva, sed ankaŭ socia. En la dua duono de la pasinta jarcento, kaj parte ankoraŭ nun, la sociaj klasanoj, kiuj nomis sin „superaj”, uzis por si mem la sinsekvon: individua nomo – familia nomo, dum por la „subaj” klasanoj ili uzis la inversan vortordon. Pruvojn vi povas trovi ekzemple en la diverslingvaj jarraportoj de la firmao Agfa-Gevaert en la 70aj jaroj: „Estis honorigitaj pro multjara servo d-ro Franz Fröhlich, d-ro Jan Janssens” ... kaj poste en la listo: „kaj sinjoroj Hoffmann, Klaus; Pieters, Piet”. Paul PEERAERTS Belgio
|