EnkondukoEU-fiaskoKiam en 2003 oni prezentis novan konstitucion de Eŭropa Unio (EU), mi karakterizis ĝin nur „reformeto” kaj skribis, ke ĝi ne meritas aplomban nomon „konstitucio” sed maksimume estas statuto (MONATO 10/2003, p 7). Interalie mi forte kritikis, ke per ĝi oni tutcerte ne atingos tion, kion dum solenaj paroladoj EU-politikistoj kutimas nomi „civitan-proksimeco”. Nun, post la neaj referendumoj pri la konstitucio en Francio kaj Nederlando, lamentado estas granda kaj praktike neniu scias, kiel eventuale savi la projekton. Evidente neniu el la registoj vere volas kompreni, ke ĝi nun definitive estas mortnaskita. Multaj ne volas agnoski, ke tiu ĉi reformeto komplete fiaskis kaj ke oni vole-nevole devas entombigi ĝin. Aliflanke estas tute klare, ke funda reformo de EU, precipe post akcepto de novaj membroj, estas neevitebla. Strukturo kreita por manpleno da landoj tute ne plu konvenas por giganta komunumo de nun 25 ŝtatoj. Precipe oni devus demokratigi la Union kaj krei pli da travidebleco de decidoj. Kaj oni devos nepre reformi la financan strukturon, kiu nun per strangaj subvencioj subtenas ekzemple agrikulturistojn, kiuj produktas malbonkvalitan tabakon, dum samtempe EU malpermesas varbi por tabak-produktoj. Estas tiaj absurdaĵoj, kiuj agacas EU-civitanojn. Belan ekzemplon de tia absurdeco ni havis ĝuste antaŭ la someraj ferioj en Eŭropo, kiam la Komisiono prezentis direktivon pri sunprotektado (jes!). Legado de detaloj de tiu direktivo hirtigas la harojn. Mi demandas min, kiu produktanto de sunprotekta ŝmiraĵo ŝmiris per kiom da mono kiujn burokratojn en Bruselo por ellabori tiajn preskribojn. Ĉu en EU ne validas principo de subsidiareco? Kaj ĉu ne ĉiu individuo plej bone scias, kiel protekti sian haŭton? Neniu instanco rajtas preskribi al mi, kion kiam mi faru por eviti damaĝon per sunbrulo. Estas tiaj monstraj burokrataĵoj el Bruselo, kiuj pelas civitanojn al negativa juĝo pri EU kaj ĝia konstitucio. Sincere via Stefan MAUL
|