Moderna vivoKOMENTARIOĈesigu la ekspluatadon!Multaj landoj ratifis la ĉarton kontraŭ infana laboro kaj ekspluatado kaj la ĉarton por protekti infanojn. Tamen infana laboro kaj ekspluatado daŭre ekzistas en multaj landoj. La fenomeno videblas en regionoj de Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj eĉ en Eŭropo. En la urboj infanoj estas servistoj aŭ kelneroj tre malbone salajrataj; aliaj infanoj laboras en minejoj tre danĝeraj por siaj vivoj. Infanoj laboras ankaŭ en plantejoj, ekzemple en kafokampoj afrikaj, sukerkanejoj en Latin-Ameriko aŭ rizokampoj en Azio. Infanoj implikiĝas ankaŭ en narkotaĵo-trafikadon en Usono kaj aliaj estas sekse ekspluatataj en Eŭropo. Ne mankas infanoj sur batalkampoj: ili partoprenas la diversajn militojn, kiuj regas ekzemple kaj precipe en Afriko. Multe suferas kaj mortas pro aidoso. Politikaj krizoj kaj ekonomiaj problemoj kaŭzas tiujn situaciojn, kiuj nebuligas la estontecon de la nuna junularo. Multaj organizaĵoj kontraŭstaras tiun ĉi situacion, sed necesas agi, ĉar la ekspluatantoj spitas la kontraŭstarantojn, dum viktimiĝas infanoj. Tiombiano Mardia OUMAROU
|