EnkondukoMigrobirdojNi havas kelkajn germandevenajn brazilajn amikojn, kiuj pasigas la eŭropan someron tie ĉi, en nia urbo, sed dum nia vintro fuĝas al Brazilo, kie tiusezone regas somero. Do ili ĉiam ĝuas varmon. Ili povas agadi tiel, ĉar ili estas pensiuloj. Ĝuste nun ili denove forflugis – kiel migrobirdoj – al Sud-Ameriko. Sed se klimatologoj pravas, baldaŭ ili povos rezigni pri fuĝado el eŭropa vintro, ĉar pro tutmonda plivarmiĝo en la malnova kontinento ni ne plu havos neĝon kaj froston, sed nur pluvon dum vintro. Ŝajnas, ke ankaŭ hirundoj aŭdis aŭ legis pri tiu klimatoŝanĝo, ĉar ĉi-jare mi vane komence de nia somero atendis ilin, kaj ankaŭ komence de nia aŭtuno mi ne povis observi la kutiman fascinan spektaklon, kiam hirundoj kolektiĝis kun ĉiuj siaj idoj kaj ekzerciĝis kun ili dum unu, du horoj en la ĉielo antaŭ nia balkono al daŭra flugado, necesa por mastri la longajn itinerojn al Afriko. Mi supozas, ke ili jam ne plu venas al Germanio en meza Eŭropo, sed flugas por la somero al pli nordaj landoj de tiu ĉi kontinento. Simile estas pri kornikoj, kiuj kutime komence de nia aŭtuno amase revenis el nord-eŭropaj kaj rusaj regionoj. Nun mi vidas nur kelkajn tiujn nigrajn birdojn. Nu ja, ne multe mi bedaŭras tion, ĉar ili ne kantas tre bele. Tamen mi miras, same ankaŭ pri certa speco de mevoj, kiuj nun ankaŭ ne plu venas dum sia itinero al sudo por paŭzi dum kelka tempo en nia regiono. Evidente pravis helenoj, kiuj diris, ke panta rhei – ĉio fluas, evoluas. Nia mondo, la naturo ŝanĝiĝas – aŭ eble, pli ĝuste, ni, homoj, ŝanĝas la naturon. Domaĝe estas, ke nun mi ne plu povas observi hirundojn; ili flugas tiel elegante. Kaj kiel estonte sen hirundoj, mevoj kaj kornikoj mi sciu precize, ke aŭtuno alvenas kaj estas tempo por reaboni nian revuon? Sincere via Stefan MAUL
|