EnkondukoVarbadoPor varo, kiun oni volas vendi, oni devas varbi, precipe se tiun varon homoj ne nepre bezonas. Ĉe varbado temas ne nur pri tio, ke produktanto volas gajni laŭeble multan profiton. Por nia revuo varbado necesas ankaŭ, por entute vivteni ĝin. Iuj abonantoj ne plu disponas pri sufiĉa enspezo por pagi la magazinon, aliaj maljuniĝas kaj eble ne plu povas legi, aliaj formortas. Do, por teni minimume necesan nombron da abonantoj, ni konstante devas varbi novajn. Sed kiel konvinki (aŭ persvadi) aliajn pri valoro de varo? Por tio ekzistas multaj metodoj, pli-malpli efikaj – kaj pli-malpli kostaj. Ankaŭ ni, por vendi nian revuon, aplikas diversajn metodojn. Problemo estas, ke por reklami ni povas uzi plejparte nur la kutimajn kanalojn, pri kiuj disponas la Esperanto-movado. Homojn ekster tiu ĉi komunumo ni atingas nur malfacile. Ilin pli facile povas alparoli vi, niaj abonantoj; se vi rekomendas al konatoj kaj amikoj aboni nian revuon, tio kutime estas eĉ pli efika ol plej genia nia reklamado. Al vi homoj fidas, ke vi ne varbas por gajni profiton ... Specialan metodon elektis nia multjara kunlaboranto Walter [valter] Klag en Aŭstrio: li produktis poŝtmarkon kun la kapo de nia revuo kaj indiko „revuo en Esperanto”. Tian markon ĉiu (ankaŭ el eksterlando) povas mendi ĉe la aŭstra poŝto. Tamen kostas: por mil markoj kun valoro de 0,55 eŭroj (afranko por ordinara letero en Eŭropo) Klag pagis 1227 eŭrojn (anstataŭ 550 eŭrojn laŭ la markovaloro). Do ni devas duoble danki al li: pro la atentokapta varb-poŝtmarko kaj pro la grandanima financa subteno. Eble ankaŭ vi havas iun apartan ideon varbi – ne nepre devas ja kosti tiom multe! Sincere via Stefan MAUL
|