EseoEKONOMIKOMalgranda estas belaEn lastatempa numero de irlandlingva ĵurnalo aperis artikolo pri Ernst Friedrich Schumacher [ŝúmaĥer], la aŭtoro de grava libro, kiu, kiam eldonita en 1973, provokis viglan diskuton, kiu eĉ hodiaŭ daŭras, almenaŭ en angleparolantaj landoj. Temas pri la verko Small is Beautiful (Malgranda estas bela), kies subtitolo estis „studado pri ekonomiko, kvazaŭ la homo gravus”. En ĝi la aŭtoro argumentas, ke la homaro estas miskondukata per kulto de ekonomia kreskado; ke niaj problemoj kaj danĝeroj estas ne rezulto de niaj malsukcesoj, sed de niaj sukcesoj; ke ni devas reorienti niajn celojn al la veraj necesoj de la homaro; ke ni obstine klopodu venki kaj superi la fragmentigon, kaŭzatan de faka specialistiĝo, precipe fare de ekonomiistoj, scienculoj kaj teknologiistoj. Kontraste al la emo al gigantismo en la moderna socio, Schumacher pledas por socio, kiu respektu kaj antaŭenigu ĉion, kio estas eta, simpla, modesta kaj humana; kaj por io, kion li nomas „meza teknologio” aŭ „teknologio kun homa vizaĝo”. Per tiu termino li celas malmultekostan teknologion, kiu povas esti uzata en evoluantaj socioj kaj de malriĉaj popoloj. Lia vizio estas diametre malsimila al la hodiaŭa okcidenta libermerkata tutmondiĝo. Kvankam lia libro estis eldonita antaŭ pli ol tridek jaroj, ĝi estas nun eĉ pli aktuala kaj pli urĝe bezonata, ol kiam ĝi estis verkita. Atentindaj librojE. F. Schumacher estis germandevena, sed venis en 1930 al Anglio por studi ekonomikon en Oksfordo. En la aĝo de 22 li instruis ekonomikon ĉe la Columbia-universitato en Nov-Jorko. Tamen li ne ŝatis teoriumi sen praktika sperto, do li forlasis la akademian vivon kaj dediĉis sin al komerco, agrikulturo kaj ĵurnalismo. Kiam eksplodis la dua mondmilito, li revenis al Oksfordo, kie li instruis dum kelkaj jaroj. De 1946 ĝis 1950 li servis kiel konsilanto pri ekonomio ĉe la brita reĝa komisiono en Germanio. Ekde tiam li agis kiel konsilanto al diversaj eksterlandaj registaroj. Intertempe li multe verkis. Du atentindaj libroj liaj estis A Guide for the Perplexed (Gvidilo por konfuzitaj homoj) kaj Good Work (Bona laboro). La pensoj kaj laboro de Schumacher, kiu mortis en Svislando en 1977, kongruis kun kaj aldonis al la revoluciaj teorioj, eldonitaj en 1941 de alia germanlingva ekonomikisto, nome Leopold Kohr, kiu naskiĝis en Salzburg, Aŭstrio, en 1909. Li instruis politikan filozofion en Usono, iĝis profesoro pri ekonomiko kaj publika administrado ĉe la Universitato de Puerto-Riko, kaj estis gastprofesoro diversloke, inkluzive de Kimrio, kie li lastatempe loĝis. Li verkis interalie The Breakdown of Nations (La disrompo de la nacioj), kiu aperis en 1957. Grandeco-teorioPri tiu ĉi verko mi skribis samtitolan artikolon, kiu aperis en MONATO 1989/5. En la artikolo mi menciis la tiel nomatan grandeco-teorion pri ekonomia mizero. Laŭ ĉi tiu teorio Kohr argumentis, ke la kaŭzo de multe da homa mizero en la moderna socio kuŝas en la trograndeco de ĝiaj institucioj: fabrikoj, instruejoj, sindikatoj, politikaj partioj, komercaj entreprenoj – kaj precipe en ŝtatoj. Aliflanke, laŭ Kohr, kelkaj institucioj, instancoj kaj ŝtatoj povas esti tro malgrandaj por efike funkcii. Sed la ĉefa argumento de Kohr estas, ke ĉar la ŝtato estas la homa institucio, kiu plej forte tuŝas la vivon de la individuo, la mizero kaŭzata de la grandeco-faktoro, ne povas esti eliminita sen disrompo de la nacioj. Eble tia disrompiĝo ne forigus la tutan mizeron, ekzemple la milit-danĝeron, sed almenaŭ grandaj militoj ne okazus, kaj se la koncernaj ŝtatoj estus sufiĉe malgrandaj kaj sufiĉe kontentaj, ili ne militus. Totala sendependecoŜajnas nun, kiel mi notis en 1989, ke la ideoj de Kohr komencas plenumiĝi. Mi skribis tiam: „Subite kaj spontanee, en ĉiu parto de la mondo, etnaj popoloj, kiuj estis integritaj (ofte malvolonte) en vastajn superŝtatojn, postulas por si mem lingvajn rajtojn, respekton al siaj tradicioj kaj aŭtonomion aŭ totalan sendependecon. Ni observas tiun fenomenon samtempe en la respublikoj de Sovetio, en Jugoslavio, en Britio kaj Nord-Irlando, en Tibeto, inter la indiĝenaj triboj de Ameriko, en Hispanio, inter polinezianoj ... ” Sed ni revenu al Schumacher, kies mencio en la ĵurnalo memorigis min, ke mi lin renkontis. Iam, en la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, amiko mia, redaktoro de loka ĵurnalo en Skotlando, petis, ke mi iru al internacia konferenco en Londono kaj verku raporton. La temo de la konferenco estis „La estonteco de malgrandaj nacioj”, kaj la prelegantaro inkluzivis Schumacher, Kohr kaj Gwynfor [gŭinvor] Evans, gvidanton de la nacia partio de Kimrio Plaid Cymru [plajd kimri]. Abundaj ekzemplojDum la konferenco la prelegantoj ilustris per abundaj ekzemploj la ideojn en siaj skribaĵoj. Mi trovis ĉiujn prelegojn profunde interesaj. Iliaj ideoj tiom impresis min, ke ne estas troigo aserti, ke ili kontribuis al la modlado de miaj propraj mondkoncepto kaj ideologio (se ne estas tro pretendeme apliki tiajn terminojn al miaj ne tro koheraj ideoj). Inter kaj post la prelegoj mi havis okazon konversacii dum longa tempo kun Schumacher kaj Evans, du el la plej simpatiaj, modestaj kaj sinceraj homoj, kiujn mi iam renkontis. Imponis al mi, ke ili, kvankam gravaj en siaj respektivaj kampoj de aktiveco, trovis tempon por tiom interŝanĝi ideojn kun juna, tute negrava persono kiel mi. Estis evidente, ke ili, kune kun Kohr, estis homaramaj kaj grandanimaj. Kreskad-iluzioEn Irlando, kie mi nun loĝas, ideoj kaj praktikoj similaj al tiuj de Kohr kaj Schumacher estas rekomendataj kaj efektivigataj de angla ekonomikisto Richard Douthwaite [riĉard daŭtŭejt] kaj inspiras grandan nombron da adeptoj. Eble lia plej influhava verko estas The Growth Illusion (La kreskad-iluzio). Kiam miaj filoj petis min rekomendi nemalhaveblajn librojn por serioza legado, mi menciis la verkojn de Kohr kaj Schumacher, kune kun Ich und Du (Mi kaj vi) de Martin Buber, Walden de la usona verkisto Henry David Thoreau (havebla en Esperanto sub la titolo Pensoj el Valdeno en traduko de B. McClafferty kaj eldonita en Toronto en 1973), Meditaĵoj de Marcus Aurelius Antoninus – kaj, kompreneble, la skribaĵoj de L. L. Zamenhof. La pensoj de tiuj grandaj viroj povus formi mapon por gvidi la homaron al pli humana, pli saĝa kaj pli feliĉa mondo. Bedaŭrinde, kiel spertis Kasandro, ne sufiĉe da homoj estas sufiĉe saĝaj kaj humilaj por aŭskulti ties voĉojn. Garbhan MACAOIDH
|