Poezio
Poemoj de Alejandro Cossavella
1. Stultaj papilioj En trankvilaj spacoj disaj vi vegetas ino kaj mi solas maldancas ploras Se la ruburb' estus pli fia aŭ viaj mamoj pli miaj Se nur la nokto alproksimiĝus al viaj enoj ĝemoj kaj gemoj el teroj perditaj pli trafe mi priskribus ĉi tiun solecon perfidan ĉi tiun mornon acidan Sed ne enorde kaj uniforme la tagoj krevas kiel papilioj 2. Imperfekta Hazarde vi promenas nuda sur la strand' de l' ĝoj' retine brila luma plonĝante de temp' al temp' en la lazur' aŭtuna Jen la voĉ' de l' mar' sensenca jen la tril' malgravite konsekvenca Flugas du birdoj sed povintus esti pli en aer' malpeza du saĝoj du ventoj Kiu glisos al via haŭto luna? Imperfekta vi estas kiel la surfaco Tera malnigra pantera 3. Blato Staras sur la plafon' kuraĝa blat' Timigas ĝin nek la ŝuoĵet' baldaŭa nek la ink' informiĝonta pri l' murdo brutala. Blat' heroa inversa pendanta mi estas de lito komforta kaj tremas mia man' aborta Insekte via mi kuŝas inerta Forlasos la domon tra l' pordo fermita mumia fantomo de l' perdita temp' Ne trovos vin morto almenaŭ mipere nek flugos pantoflo ĉivespere Vivamo plej kruela min trafis subite dum busoj malmolas bruemas kaj plenas lulataj de lumoj intermite 4. Seksa konfuz' Virino en vira korp' mi luktas sola kontraŭ mond' solena kaj multoble pli ol averaĝaj samseksemuloj ĉar, krome, mi gejas lesbas kaj festemas Trafita de fulma sort' mi lekas piĉojn kaŝite Samseksemas ne ĉiu virin' kun kiu mi kuŝas enlite 5. Telegramo Ĉenmasturbad' amasloĝeja ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Interfikado transnacia. Ajnatelieroj. Sukcesa kongreso. 6. Minimume Falĉilas du Kibicas tri Simias bu' kaj ŝarkas mi Por solvi tiun enigmon vi bezonos minimume tri sveltajn sirenojn Mi? Mi bezonas vin Ĉar tim' sezonas Venu jam soritsovaĝ' vi belsonas Mordu min mortiga sin' de hasta ĝoj' mordu min Vian voston manĝos ne ŝakaloj sed kometoj kaj la florojn plukos ne l' ĝangaloj sed la petoj Sovaĝaj bestoj ni estas vi kaj mi efemeraj tordante la faton facilan vringante la vorton animan. 7. Retfenestro Malfermita al ajnaj mesaĝoj kaj plej sovaĝaj dosieroj brilas la sklavo per skvamoj dornaj Laŭdu la stultulon kaj lasu lin labori sufloras la saĝulo Kaj la patro kovas planojn perversajn por la infano ĉimonda ajne vi vekiĝos ne timu elektu la vojon plej strangan vi sukcesos Dormetas la timo meze de l' planta bru' Milionoj da dolaroj brusonaj disponeblaj freŝaj kandidatoj al premioj ĉekaj kirliĝas abunde en trezorejoj vantaj Kaj kajtoj flugas alten pli alten ol iam ni flugos Ŝrumpas flagoj en mildaj tagoj someraj Biletoj disvendiĝas al nenie Taŭras la batal' (vi gapas tie) Astro Fenestro Tornistro Frank Sinatra Tristo 8. Triamonda promenado Patras li sur strat' senluma infanfragmento bruma Soporas moment' malhelas sopiras dent' pelas Ras' ebria el cindro kaj bier' dormanta sur fatras' sur malesper' Vintra frustriĝ' odoro frosta kaj kuna solec' ĝisosta Siblas la vent' neniu parolas atendas la tent' la sango bolas Invitas al rab' turista monuj' kaj patrin' al fil' vokas: tuj! 9. Elektra koktelo Ne kribri la stelojn sed engluti la nokton puran mare veluran Hisi la velojn kaj barki ĝis vi elektra koktelo mia Larmoj falas el nuboj trankvilaj pluvas serene tuŝi vian haŭton ne povos mi iam Dum aliaj pilolas nokte, maldormas lante mi ponardas horojn esperante Elektra hotelo mia Gastigu min ĉiam 10. Komplice Plasta klimakso amatora Elŝuto timida Virusoj rubaĵoj Urboj haladze fetoraj. Senrima mensogo ĉiutaga Stile povra Senmona Surstrate dormanta ul' admona. Narkote vi taksas normala la krimon kutiman kaj suĉas el pip' la fumon ebria Senspure la kulp' vin lasas libera Dum paŝas la vulp' al predo leĝera. Alejandro COSSAVELLA
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Alejandro Cossavella el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-06-16
|
|