ArtoAFRIKO500 ĉefverkoj en MonakoMonako estas eta princlando sude de Francio, kiu tradicie vivas el bankoj, kazino kaj turismo (fame konataj estas la kakta ĝardeno kaj la akvario). Dum la lastaj dek jaroj, sub instigo de princo Rainier [renjé] la 3a konstruiĝis tre moderna enroka stacidomo, artefarita haveno kaj Grimaldi Forum, malfermita al diversaj aranĝoj: koncertoj, dancoj, kongresoj, ekspozicioj. Nun ĝi prezentis „unikan vojaĝon centre de Afriko kaj ties arto”. Unuafoje estis videblaj kaj artaĵoj, kiuj datumas de 5000 jaroj antaŭ nia erao kaj modernaĵoj, ĉefe el privata kolekto de Jean Pigozzi el Svislando. Artoj el antikva subsahara afrika beleco, perfekteco, harmonio karakterizas la prezentitajn artaĵojn. Ili estas ligitaj al la sociaj kaj religiaj tradicioj. Tie eblas maltrovi aĵojn el Sudano de antaŭfaraona epoko, certe la fonto de ilia arto. Ankaŭ multajn lignaĵojn, ĉefe maskojn, kiuj celis kaŝi personecon aŭ montri alian aŭ serĉi protekton. Idealigo de la personeco kondukis al idealigo de portretoj, simetriaj, ripozigaj, sed dum la vizitanto promenas tra la 4000 m2 de la ekspozicio, li estas trafita de la diverseco de vizaĝesprimoj. Se iuj emas konsideri afrikan arton „negra”, „primitiva”, post vizito de tiu ekspozicio, ili dirus nur „arto”n: el Ife, latunaj portretoj de la reĝoj de la 11a jarcento, terakotaĵoj el la Nok-civilizo aŭ bronzaĵoj el Igbo-Ukwu (Niĝerio). Tiuj homoj, muzikistoj, reĝoj, kokoj memorigis al mi ĉinajn skulptaĵojn. Retroviĝis en la nekropolo de Bura-Astoda Sikka (nord-oriente de Niameo) 400 funebraj potoj kun ĉevaloj el la jaroj 200 ĝis 1000. La famaj dogonoj el Malio prezentas kaj lignajn kaj ŝtonajn skulptaĵojn, kiuj rolis kiel ligiloj kun dio. Sekvas eburaĵoj (kuleroj, muzikiloj el Benino), sur kiuj kuŝas krokodilo, se ĝi ne estas la pintingo. Tre esprimpovaj estas la lignaj maskoj el Bamama (Niĝerio, 17a jarcento). Interese estas, ke ekde la 19a jarcento en skulptaĵoj miksiĝas ligno, ledo, plumoj, perloj, metalo ktp. La bronzaj plakaĵoj, kiuj ornamis palacon en Oba (Benino) montras, ke tiu palaco estis pli granda ol la tiama borsejo en Amsterdamo! Rilatoj kun la eŭropa artoTaksante tiun arton tra ĝiaj kriterioj, eŭropaj kritikistoj emas paroli pri realismo aŭ kubismo (la homaj partoj estas sendependaj kaj la korpo ne formala) aŭ ekspresionismo (kun libervola akcentado de korpaj partoj, mano, piedo, muskoloj) aŭ surrealismo (enkondukanta imagitan realecon). Ĉar fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a multaj eŭropaj pentristoj (ekzemple Picasso, Derain, Léger, Modigliani, Nolde) estis allogitaj de la afrikaj artaj verkoj, alportitaj tiam kiel simplaj manartaĵoj, iu sekcio fare de Léger, Modigliani, Nolde aŭ Pechstein montras la rilatojn: ĉu kopioj aŭ inspiroj? Nuntempa afrika artoVera eltrovo estis la prezento de la nuntempa afrika arto. La ĉefa kriterio por elekto estis, ke la artisto devas esti afrikano kaj vivi en Afriko. Multaj artaĵoj havus lokon en la ĉefaj mondaj muzeoj pri nuntempa arto, sed bedaŭrinde, nekono aŭ snobismo lasas ilin en privataj kolektoj. La vizitanto zigzagas aŭ serpentumas en labirinto, kie pentraĵoj, skulptaĵoj, fotoj, muntaĵoj, kungluaĵoj, potoj, totemoj, akvareloj, desegnaĵoj, bildoj ktp prezentas buntan kaj koloran bildon pri tiu kontinento, kie regas elturniĝemo, reutiligado kaj respekto de la prauloj. Ĉio retroviĝas en la nunaj artaĵoj: mi tiel malkovris la plurkolorajn skulptaĵojn kaj pentraĵojn de Lilanga (Tanzanio) pri kulto de prauloj, la totemojn el terakoto de Camara (Senegalo), la tombojn de Efiaimbelo (Madagaskaro). El plastaj botelegoj, Hazoume el Benino daŭrigas la tradicion de maskoj dum Dakpogan (Benino) faris ilin el veturilpecoj. Mansaray (Siera-Leono) fabrikas maŝinon, kiu memorigas la „modernajn tempojn” de Chaplin. Gedewon (Etiopio) desegnas serion de talismanoj por kuraci la korpon kaj animon. La pentraĵoj de Moke (D. R. Kongo) similas al tiuj senreliefaj bildoj, en kies truon vi metas la kapon kaj fotiĝas: nur la vizaĝo vivas. Bouabre (Ebur-Bordo) prezentas 448 bildojn poŝformatajn. Ne eblas listigi ĉiujn, ekzemple Ojeikeje (Niĝerio) kies fotoj de harplektaĵoj havas etnan, kulturan kaj artan valoron. La artistoj estas junaj: la plej juna naskiĝis en 1970, la plimulto naskiĝis en la 30aj ĝis la 50aj jaroj. La plej lastan pentraĵon „Tsunamo” faris Onyango en 2005. Post Monako, la ekspozicio iros al Toronto: do se vi estas en Kanado ne maltrafu la okazon; afrika arto indas tutmondan diskonigon. Renée TRIOLLE
|