LingvojMINORITATOJLingva Davido kontraŭ GoljatoTiuj, kiuj alte taksas la riĉan kaj buntan diversecon de lingvoj kaj kulturoj en la mondo, pli kaj pli maltrankviliĝas pri la evidente endanĝerigita stato de minoritataj lingvoj fronte al la potenca ekonomia kaj kultura influo de la plej fortaj. En la pasinteco multaj etnaj kaj regionaj idiomoj malaperis aŭ estis forŝovitaj al la marĝeno de la socio pro unulingva politiko de la ŝtato aŭ nerezistebla premo fare de majoritata lingvo. Tio estis la sorto de la bretona, provenca kaj eŭska en Francio; la kornvala kaj manksa en Britio; regionaj lingvoj de Sovetio; indiĝenaj lingvoj de Nord-Ameriko, Aŭstralio ktp. Hodiaŭ, tamen, tiel forta estas la influo de ununura lingvo, nome la uson-angla, ke eĉ gravaj lingvoj, parolataj de milionoj, estas minacataj. Estas homoj en Anglio, kiuj timas, ke ilia nacia angla lingvo iom post iom estas anstataŭata de la uson-angla. Ŝajnas neprobable, ke la nederlanda kaj la skandinavaj lingvoj longe rezistos la invadon de la nord-amerika lingvo, kaj efektive ne malaperos en ne tro malproksima estonteco. Cinikulo – aŭ realisto – povus aserti, ke la barbaroj troviĝas jam ĉe la muroj de Romo ... Kiam la moderna irlanda ŝtato gajnis sian sendependecon de brita regado, la arkitektoj de ĝia ŝtateco, kiel de Valera, esperis, ke estos restarigita la indiĝena kelta lingvo de la lando, nome la gaela (irlanda). Laŭ la konstitucio de la respubliko, la irlanda estas la ĉefa oficiala idiomo de la lando, sed la plej uzata lingvo estas la angla aŭ, eble pli ekzakte, la tiel nomata „hiberno-angla” (irland-angla). Ankaŭ ĉi tie oni konstatas, ke la lingvaĵo de la juna generacio pli similas la uson-anglan, ol la irland-anglan. Eble en la hodiaŭa mondo, kie la uson-angla ĝuas la superecon, preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj estas minacataj. Oni tamen povas ricevi la impreson, ke la irlanda estas almenaŭ unu el la plej endanĝerigitaj. En la unuaj jardekoj post la sendependiĝo la irlanda ŝtato faris fortegajn klopodojn por antaŭenigi la gaelan. Pro multaj jarcentoj da angla regado, la plimulto de la irlandanoj en la dudeka jarcento estis anglalingvanoj. Komence grandaj nombroj da tiuj angleparolantoj entuziasme aliĝis al klasoj por lerni la indiĝenan lingvon. En ĉiuj lernejoj la gaela estis enkondukita kiel deviga studobjekto. Ĉiuj oficialaj publikaj ŝildoj kaj anoncoj aperis en la du lingvoj: gaela kaj angla – aŭ kelkfoje nur en la gaela. La alfabeto, tiam uzata por presi la gaelan, estis la mezepoka manuskripta irlanda. En gaela instruado gravegan rolon ludis la Kristanaj Fratoj kaj similaj religiaj ordenoj. La Fratoj eldonis multajn bonajn lernolibrojn pri gaela gramatiko, fonetiko ktp kaj (ne nur rilate al la lingvo) faris valoran servon, edukante la junulojn. Bedaŭrinde, tamen, la ordenoj devis esti severe kritikataj pro metodoj iom drakonaj – kaj kelkfoje kruelaj – aplikataj en multe da lernejoj. Ofte infanoj, kiuj ne sufiĉe bone faris siajn gaelajn lecionojn, estis draŝitaj. La rezulto estis negativa sinteno rilate al la lingvo inter multaj irlandanoj. Do, en tiuj okazoj homoj, kiuj suferis tian traktadon, emis iĝi malamikoj de la irlanda lingvo. Hodiaŭ vizitantaj filologoj kaj lingvoamantoj, kiuj esperas aŭskulti la gaelan sur la stratoj de irlandaj urboj, estos profunde seniluziiĝintaj. Malofte oni aŭdas kelkajn izolitajn voĉojn, parolantajn gaele per poŝtelefono aŭ samlingve konversaciantajn en trajno aŭ buso, sed ĝenerale tiaj konversacioj okazas en la angla lingvo. Ŝildoj (krom tiuj, montrantaj loknomojn kaj stratnomojn), sur kiuj estas subskribo en la gaela, malpli ofte videblas. Parenteze, tute alie aspektas la situacio en Eŭskio, kie oni ĉie vidas dulingvajn (eŭskajn/hispanajn) publikajn anoncojn kaj ŝildojn. Ne malofte do oni esprimas la opinion, ke la batalo por konservado kaj revivigo de la indiĝena idiomo de Irlando jam estas perdita. Oni asertas, ke la irlanda estas mortinta lingvo, samkiel la latina kaj la klasika helena. Ni rememoru tamen, ke la latina supervivas en la formo de la diversaj modernaj latinidaj lingvoj, kaj la novgreka estas la vivanta posteulo de la helena. Simile, la irlanda ankoraŭ vivas kaj en kelkaj aspektoj viglas, kvankam la nombro de denaskaj parolantoj en la tradiciaj tutgaelaj regionoj draste ŝrumpis. Iom strange, kelkaj el la plej entuziasmaj apogantoj de la gaela troviĝas inter la urba burĝaro, kiuj antaŭ la sendependiĝo estis rigardataj kiel anoj de la anglalingva elito. Hodiaŭ estas kvazaŭ mode, ke tiaj burĝaj civitanoj sendu siajn infanojn al tutgaelaj lernejoj, kies nombro pliiĝas en preskaŭ ĉiu grava urbo en la lando. Certe, estas kritikuloj, kiuj nomas tiun fenomenon nura snobismo, sed estas konstateble, ke studentoj, kiuj majstras la gaelan (aŭ iun ajn lingvon krom la angla) facile kaj rapide lernas aliajn lingvojn – gravega avantaĝo en la hodiaŭa mondo. Kontraŭe, tiuj, kiuj kapablas flue paroli nur la anglan, malofte sukcesas aŭ volas lerni fremdajn lingvojn. La kialo ne ĉiam estas manko de lingva kapablo, sed plej ofte la komuna sinteno inter angleparolantoj, ke „ĉiuj scipovas la anglan”. En la sfero de irlandlingva literaturo la kvalita nivelo de gaela verkado estas surprize alta. Kiel la tutgael-lerneja fenomeno, la stato de ĉi tiu verkada aktiveco estas vere surpriza, ĉar la merkato kaj legantaro por irlandlingvaj libroj estas tre malgranda. Ekzemple, lastatempe aperis elstara historia romano kun la titolo „Fontenoy” pri la rolo de la irlanda brigado en la franca armeo dum la batalo de Fontenoy. La aŭtoro estas Liam Mac Cóil. Pri li recenzisto en la ĵurnalo Irish Times skribis: „Neniu romanisto en la irlanda lingvo hodiaŭ verkas kun kompareblaj zorgo, precizeco kaj klareco. Ĉi tiu romano estas arta verko, kaj estas plezuro legi ĝin.” Estas dubinde, ke oni tiel skribus pri verko en mortanta lingvo. Ĉu la irlanda lingvo supervivos? Tio certe dependas de la decido de la irlandanoj, ĉu sufiĉe multaj volas savi sian nacian heredaĵon aŭ ne. Garbhan MACAOIDH
|