KomputadoLIBERA PROGRAMARONovaj versioj iĝis pli bonaj, sed restas mankojEn antaŭaj numeroj de MONATO (2005/7-8, 10 kaj 11) aperis spertoj pri senpage haveblaj komputilaj programoj. Intertempe de kelkaj aperis nova versio, tiel ke indas denove raporti. OpenOffice: preskaŭ kompletaOpenOffice certe estas la plej bone ellaborita senpaga solvo por anstataŭi la mikrosoftajn oficejajn programojn. Mi uzis ĝian version 1.1 por kelkaj taskoj kaj decidis transiri al la versio 2.0. La instalo ne kaŭzas notindajn problemojn por persono, kiu komprenas la anglan. Oni elŝutu la instalprogramon, konservu ĝin sur la komputila disko, lanĉu ĝin kaj sekvu la instrukciojn. Nun nur kelkaj alilingvaj 2.0-versioj estas pretaj; por la plejparto – interalie Esperanto – la traduklaboro progresas. Mi notis diversajn plibonigojn. Eĉ ege malnovaj WordPerfect-dosieroj senprobleme legeblas (kvankam ne perfekte, se la enpaĝigo estas komplika – sed la sama rimarko validas por la sinsekvaj versioj de mikrosoftaj programoj). Ĝi pli bone ol antaŭe montras prezentadojn faritajn per PowerPoint. Mi plej scivolis pri la nova datenbanka parto de OpenOffice. La plej bezonata tasko – malfermi Access-dosieron – ankoraŭ bezonas iom da manipulado, sed ne plu helpprogramojn: interesa progreso. Trafoliumante la plurcentpaĝan gvidlibron de la programo, mi vidis instrukciojn, kiuj rememorigis min pri iam sekvitaj Access-kursoj. Tio ŝajnigas, ke per OpenOffice eblos fari same komplikajn datenbankojn kiel per Access. Tamen, simpla interŝanĝo de dosieroj inter ambaŭ programoj plu ne eblas. Netscape: elreviĝoDe Netscape mi ŝatis la kombinon de poŝtilo kaj foliumilo en unu programo. Ĉar en la informpaĝoj nenio estis skribita pri tio, mi supozis, ke ankaŭ la nova versio 8.0 enhavas ambaŭ kapablojn. Nur kiam mi intencis efektive transigi miajn poŝto-dosierojn al la nova versio, mi konstatis, ke ne plu estas poŝtilo. Kion fari? Dum pluraj monatoj mi daŭrigis la uzon da la malnova versio 7.0 (eble la plej saĝa solvo), sed restis la deziro „modernigi” mian programaron. Finfine mi decidis adiaŭi Netscape (kies version 8.0 mi cetere opiniis troŝarĝita) kaj ekuzi Firefox (1.5) kiel foliumilon kaj Thunderbird (1.0.7) kiel poŝtilon. Ĉiuj estas anoj de la sama Mozilla-familio kaj la uzado similas. La instalo de ambaŭ programoj ŝajne okazis perfekte. La Thunderbird-instalprogramo promesis aŭtomate transpreni ĉiujn informojn de Netscape kaj efektive okupiĝis dum deko da minutoj pri importado de mia poŝtarĥivo. Bedaŭrinde, ĉe la unua lanĉo de la programo evidentiĝis, ke ĉiuj poŝtkestoj estis malplenaj kaj ke la arĥivo estis netrovebla. Aldona komplikaĵo estis, ke la novaj poŝtaĵoj ankoraŭ venis en la poŝtkeston de la antaŭe uzata programo. Per serĉado tra helpforumoj kaj instalo de helpprogrameto Mbox, entute pluraj horoj da laboro, la plej gravaj problemoj estis solvitaj, sed restas la iom malagrabla konstato, ke de mia poŝtarĥivo nun troviĝas minimume tri kopioj en la komputilo kaj ke verŝajne neniu versio estas tute kompleta. Jen la problemoj de liberaj programoj: ili ne estas same fidindaj kiel la tradiciaj programoj (precipe se temas pri novaj versioj), kaj tuja helpo ne abundas. Pri la unua problemo mi mem kulpas: mi bone scias, ke novaj versioj de programoj havas mankojn (kvankam entuziasmaj reklamoj kaj recenzoj silentas pri tio), sed mi konscie decidis instali ilin. La dua problemo estas esence propra al produktoj faritaj de volontuloj. OpenOffice estas escepto kaj havas abundan instrukciaron (kvankam por la plej nova versio nur en la angla lingvo). La aliaj havas nur limigitajn helpdosierojn, kiuj ne donas respondon al ĉiuj demandoj. Ekzistas forumoj, sed ili estas precipe anglalingvaj (kaj foje malfacilas priskribi problemon eĉ en la gepatra lingvo) kaj necesas iom da tempo por ektrovi kaj ekkoni ilin. Por ambaŭ programoj restas problemetoj, kiujn mi ne sukcesis solvi. Google Desktop Search: eta mankoLa programon por retrovi informojn en la propra komputilo mi nur malofte uzas, sed ĝi tamen de tempo al tempo tre utilis. Mi aŭdis de alia uzanto, ke ĝi foje donas nevalidajn respondojn, se la koncerna dosiero post indeksado estis forigita de la komputila disko. Aŭtomata ĝisdatigo de la indekso ne eblas. Se tio tro ĝenas, la sola solvo estas malinstali kaj reinstali la programon kaj fari novan indekson. Tamen, plejparto de la uzantoj ne sentos tiun bezonon, ĉar komputilaj diskoj iĝis tiom grandaj, ke malofte necesas forviŝi ion. Roland ROTSAERT
|