LeterojKial sensencige plibonigi?Malavantaĝo de la iom komplika redaktora sistemo de MONATO estas tio, ke post plurfoja redaktado kaj reviziado, la vera intenco de la aŭtoro kelkfoje perdiĝas. Ekzemple, la antaŭlasta frazo de mia artikolo La gaela romanarto (MONATO 2005/12, p. 13) originale tekstis: „Ĉu fina glora novaa brilego de mortanta stelo aŭ revigliĝo de eta kaj preskaŭ forgesita kulturo?” Post „pliboniĝo”, ĝi iĝis: „Ĉu fina glora nova brilego ...” ktp. Laŭ Plena ilustrita vortaro (PIV), la astronomia termino novao signifas: „Stelo, kiu abrupte aperas, brilegas tre bele dum kelka tempo, k[aj] poste regule malbriliĝas ĝis nevidebleco ...” La „plibonigita” versio signifas precize la kontraŭon de la originala senco. Novao estas mortanta, ne nova stelo. Mi kredas, ke mia uzo de la termino estas trafa metaforo por eble malaperanta lingvo. Kiel asertis Pilato en la biblio: „Kion mi skribis, tion mi skribis.” Garbhan MACAOIDH Irlando
|